PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2026

    4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda; prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto (1925) kaj de la satiro “El la «Verda Biblio»” (1935), tradukinto el la lingvoj hebrea kaj jida. 7. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Shen Chengru (Ŝen Ĉenĵu, 1926-1984- ), ĉina ĵurnalisto, redaktoro, lingvisto, membro de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj esperantisto; aŭtoro de pluraj sciencaj verkoj en Esperanto kaj de priesperantaj artikoloj en la ĉina lingvo, vicprezidanto de Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio ĉe Ĉina Akademio de Sciencoj kaj redaktoro de ties kvaronjara revuo “Tutmondaj Sciencoj kaj…

  • PMA

    La 36a Esperanto-renkontiĝo de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro

    La 16-17an de majo 2026 okazis en la urbo Petropolo/RJ la tradicia Ŝtata Esperantista Renkontiĝo en Rio, sub la aŭspicio de la loka organiza institucio (AERĴ), kiu prezentis riĉan diskutadon pri la graveco de tiu kulturmovado kaj strategioj necesaj por ĝia disvastiĝo kaj kreskado. La vicprezidanto de la menciita asocio, Allan Argolo, malfermis la renkontiĝon per frata saluto al la ĉeestantoj, kaj sekve proponis oportunan analizon pri la Esperanto-movado en tiu regiono, same kiel pri la nuntempaj agadoj. Poste la prezidanto de UEA, Fernando Maia, faris inspiroplenan inaŭguran prelegon, elstarigante la gravecon de edukado, de demokratiaj ideoj kaj de civitaneco en konstruado de mondo de paco, kie la Interna Ideo…

  • PMA

    Graco: Jam 965 kongresanoj

    Je la 1a de junio 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos post du monatoj, la 1an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio)m aliĝis 965 personoj el 59 landoj. Dum aprilo aliĝis 32 personoj. La plej multaj aliĝintoj (133) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek du plej aliĝemaj landoj: 133 Germanio (+5 dum majo) 91 Pollando (0) 88 Francio (+5) 54 Aŭstrio (+1) 52 Hungario (0) 38 Ĉeĥio (0) 36 Italio (+1) 31 Korea Resp. (+1) 29 Usono (+3) 25 Hispanio (+2) 24 Belgio (0) 24 Brazilo (0) Entute, el ĉi tiuj dek du landoj aliĝis 625 personoj (65%), kaj 340…

  • PMA

    Intelektulo en neintelektula mondo

    Probal Dasgupta estis intelektulo en epoko kiu fariĝis ĉiam malpli favora al intelektuloj. Li estis homo por kiu pensi estis maniero vivi, kaj kiu kredis ke subtila ideo valoras la penon esti dirita malgraŭ tio ke malmultaj kapablos tuj sekvi ĝin. Tion skribas Marc van Oostendorp en nekrologo pri sia amiko. Probal Dasgupta fotita dum la UK en Roterdamo 2008. Foto: Kalle Kniivilä (kombino de du fotoj) Profesoro Probal Dasgupta (1953–2026) longtempe estis grava forto en la Esperanto-movado, interalie kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio inter 2007 kaj 2013 kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto inter 2016 kaj sia morto. Sed antaŭ tio, Dasgupta estis intelektulo en epoko kiu fariĝis…

  • PMA

    Probal Dasgupta forpasis

    Hodiaŭ, la 1an de junio 2026 en la aĝo 72 jaroj subite forpasis Probal Dasgupta (1953-2026) bengala baratano, lingvisto, poligloto kaj esperantisto (de 1967). Li estis instruisto de Esperanto kaj preleganto en pluraj landoj; kunfondinto (1982), vicprezidanto (1982-87) kaj prezidanto (1987-89) de Federacio Esperanto de Barato; reprezentanto de UEA en la UN-sekretariato en Novjorko (1977-79), membro (2002-07) kaj prezidanto (2006-07) de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA (2002-07), reĝisoro de la kongresa temo en tri UKoj (1988, 1994, 2003), prezidanto de UEA (2007-13), membro (1983-2026), vicprezidanto (2001-16) kaj prezidanto (2016-2026) de la Akademio de Esperanto, kunredaktoro de “Beletra almanako” ekde la unua numero en 2007. Dasgupta estas aŭtoro de la…

  • PMA

    Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2026

    Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20 000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA. En la lasta eldono estis subvenciitaj entute 10 bibliotekoj, kvin en Eŭropo (Biblioteko-Arkivo Petro Nuez (Kataluna Esperanto-Asocio); Internacia Esperanto-Arkivo (Belgio); Flandra Esperanto-Ligo; Portugala Esperanto-Asocio kaj Kroata Esperanto-Ligo),…

  • PMA

    Forpasis Probal Dasgupta

    En la aĝo de 72 jaroj en Kolkato, Barato, subite forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 2007–2013. Pri tio informis la familio en Facebook. Probal Dasgupta en 2008. Foto: Ziko, CC BY-SA 3.0 Probal Dasgupta (1953–2026) estis profesia lingvisto, doktoriĝis en Novjorko kaj instruis en pluraj universitatoj en diversaj landoj. Li estis la sola infano de du universitataj instruistoj. En 1983 li edziĝis al Malasree Sircar kaj en 1990 naskiĝis ilia filo Abir. Esperanton li lernis en 1967, en la aĝo de 14 jaroj. En la sekva jaro li aliĝis al Hinda Instituto de Esperanto kaj al UEA. Li instruis…

  • PMA

    Iĝu volontulo de TEJO por 2026/2027

    Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en unu el la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al la volontuloj akiri kompletan sperton. La ideala komencdato estas la 1a de oktobro 2026, sed eblas interkonsenti alian komencdaton. La volontulado povas kovri la periodon ĝis plej laste la 31a de januaro 2028. Eblas kandidatiĝi por minimume 3 monatoj, sed ni preferas kandidatojn kiuj volontulos por la maksimuma ebla periodo (12 monatoj). TEJO…

  • PMA

    Ionel Oneţ: Mi vivas momente ekster la Esperanta tumulto

    Antaŭ 70 jaroj, la 29an de majo 1956, naskiĝis Ionel Oneț – elstara rumana esperantisto, kiu antaŭ kelkaj monatoj finis sian pli ol dudekjaran laboron ĉe UEA. Li volonte konsentis respondi la demandojn de Paweł Fischer-Kotowski. Por multaj estas konate, ke vi plu laboris en la Libroservo de UEA ankaŭ post la atingo de la laŭleĝa emerita aĝo. Do, kiam vi definitive emeritiĝis kaj ĉesis labori? Kaj ĉu tio estis por vi feliĉa momento aŭ ĉu vi bedaŭris postlasi vian laboron de la lastaj jardekoj? Jes, iom pli ol tri jaroj post la laŭleĝa aĝo por emeritiĝo en Nederlando, mi finfine – je la granda ĝojo de iuj – ĉesis…

  • PMA

    La 82a IJK: suneklipso kaj riĉa ekskursa programo en Katalunio

    La 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA, okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio (Hispanio), proksime de Barcelono (https://ijk2026.tejo.org), la semajnon post la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 (https://uk.esperanto.net). Nun jam eblas aliĝi ankaŭ al la ekskursoj de la IJK, kiuj proponas diversajn kulturajn kaj naturajn spertojn en kaj ĉirkaŭ Barcelono. Unu el la plej atendataj momentoj de la 82a IJK estos komuna observado de malofta plena suneklipso, planata kadre de speciala astronomia vespero en la sudo de Katalunio.…