Iĝu volontulo de TEJO por 2026/2027

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.
ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en unu el la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al la volontuloj akiri kompletan sperton. La ideala komencdato estas la 1a de oktobro 2026, sed eblas interkonsenti alian komencdaton. La volontulado povas kovri la periodon ĝis plej laste la 31a de januaro 2028.
Eblas kandidatiĝi por minimume 3 monatoj, sed ni preferas kandidatojn kiuj volontulos por la maksimuma ebla periodo (12 monatoj).
TEJO serĉas tri volontulojn.
Legu pli ĉe https://www.tejo.org/malferma-alvoko-por-igi-volontulo-de-tejo-2026-2027/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Iĝu volontulo de TEJO por 2026/2027 appeared first on La Ondo de Esperanto.



