• PMA

    UEA batalos kontraŭ falsaj novaĵoj

    El sub la tero aperas la vero. Tio estas la moto de nova servo de UEA, kiu celas kontraŭbatali la disvastigon de falsaj novaĵoj en Esperantujo. La estraro de la asocio instigas ĉiujn unuavice serĉi fidindajn informojn pri UEA en ĝia oficiala organo, la revuo Esperanto, kaj ne kredi famojn el suspektindaj fontoj, ekzemple pri tio ke la libroservo de UEA ne plu funkcias. Se oni volas eviti falsajn novaĵojn, oni laŭ la prezidanto unuavice legu la oficialan revujon de UEA. Tie aperas nur kontrolitaj informoj pri sukcesaj renkontiĝoj. La estraro de UEA en sia reta kunveno la 28-an de marto decidis krei reton de volontuloj kontraŭ falsnovaĵoj. Tian ideon…

  • PMA

    Iĝu Komitatano B de TEJO

    La 1a de junio 2026 estos oficiĝtago de novaj komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por komitatanoj B de TEJO, kiuj oficos ekde junio 2026 ĝis majo 2028. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo en la Komitato, la supera organo de TEJO, kaj kundecidas pri gravaj okazaĵoj de la organizo. Ĉiu individua membro de TEJO rajtas elekti sian reprezentanton en la Komitato. Kiel komitatanoj B rajtas kandidatiĝi individuaj membroj de TEJO, kiu aĝos almenaŭ 18 jarojn la tagon de la elektiĝo kaj dum la mandato ne fariĝos 36-jaraĝaj (aŭ pli) – do naskiĝintaj inter la 1a de junio 1992 kaj la 31a de majo…

  • PMA

    UK-111: La dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto

    La 31a de marto 2026 estas la lasta tago de la dua aliĝperiodo al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Graco (Graz, Aŭstrio) ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026. Ekde la 1a de aprilo ekvalidos la trira aliĝperiodo, dum kiuj la bazaj aliĝkotizoj kreskos. Ekzemple, por la individuaj membroj de UEA la aliĝkotizo kreskos de 240€ al 290€ en la landokategorio A, kaj de 180€ al al 215€ en la landokategorio B. Por individuaj membroj de UEA la kotizo kreskos de kreskos de 300€ al 360€ por A-landoj, kaj de 225€ al al 270€ por B-landoj. A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio…

  • PMA

    PRINTEMPaS: Intensaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

    Lernu en kurso kun Marion, Zsófia, Birke aŭ Paweł (2026-apr-17/25) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2026-apr-25/26) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio). En la programo – Kurso por la niveloj A1-A2 «Ni kuneku!» gvidata de Marion Quenut – Kurso por prepari ekzamenon B1 «Lernu kun ĝojo!» gvidata de Kóródy Zsófia – Kurso por prepari ekzamenon B2 «Aktive al certeco!» gvidata de Birke Dockhorn – Kurso por prepari ekzamenon C1-C2 «Kuraĝe antaŭen!» gvidata de Paweł Fischer-Kotowski – Preparado por internaciaj KER-ekzamenoj de UEA – Prelegoj, ludoj, ekskursoj, ateliero plumbista… – Pianokoncerto de klasika muziko interpretata kaj komentata de Marie-Hélène Barrier – Libroservo surloke Legu pli pri…

  • PMA

    Esperanto-novaĵoj: Pli ol 800 abonantoj

    La 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj kaj daŭre kreskis. Komence de marto la abonantaro superis 800, kaj je la 28a de marto “Esperanto-novaĵojn” abonas 819 personoj, kiuj ĉiutage ricevas kurtajn mesaĝojn, plejparte pri novaj publikaĵoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru). Telegramo estas senpaga nuba tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki kaj videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildoj, filmetoj, movbildoj, glumarkoj kaj dosieroj. En Telegramo funkcias grupoj, en kiuj esperantistoj interparolas pri diversaj temoj, kaj…

  • PMA

    Ŝirmejo aŭ groto

    Viana, Paulo Sérgio. La ŝirmejo. – Novjorko: Mondial, 2024. – 101 paĝoj. Soleco inter maljunuloj estas grava problemo de nia tempo. Kiel volontulo mi renkontis personojn, kiuj fieras pri sia nedependeco, sed kies menso pro manko de stimuloj iom post iom forvelkas. Ili eble konvinkis sin mem, ke ili fakte ĝuas spekti televidon la tutan tagon – ĝis la koro ĉesas bati. Ja estas fleghejmoj, sed estas pli da geolduloj ol lokoj en tiuj institucioj. Tio estas tutmonda fenomeno, kiel montras la libro “La ŝirmejo” de la brazila esperantoparolanto kaj kuracisto Paulo Sérgio Viana. Surbaze de sia kuracista laboro en malriĉaj maljunulejoj Paulo Sérgio verkis du sendependajn rakontojn. La unua,…

  • PMA

    La 59a kongreso de ILEI: Ekskursoj kaj hoteloj

    La 59a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) okazos de la 10a ĝis la 16a de julio 2026 en la Zaozhuang-a Universitato, en la urbo Zaozhuang, provinco Shandong de Ĉinio. Hodiaŭ, la 26an de marto en la retejo de ILEI aperis informoj pri la kongresaj ekskursoj kaj pri la hoteloj. Legu ilin ĉe https://www.ilei.info/konferenco/2026/Kongreso_Ekskursoj_kaj_Hoteloj.pdf Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post La 59a kongreso de ILEI: Ekskursoj kaj hoteloj appeared first on La Ondo de Esperanto.

  • PMA

    La Hispana Kongreso okazos en Eŭskio

    De la 14a ĝis la 18a de julio 2026 okazos la 84a Hispana Kongreso de Esperanto en Portugalete. Ĝi estas urbo de Eŭskio/Vaskio, je 12 km norde de Bilbao, ĉe la enfluo de la rivero Nerviono en la Atlantikan Oceanon. Distanco al la franca landlimo estas ĉ. 150 km. La urbo estis fondita en 1322. Ĝia spaco estas nur 3,21 km2. Tio signifas ke eblas piediri de unu al alia urbolimo dum ĉirkaŭ nur 30 minutoj. Tamen ĝi enhavas ĉ. 45 000 loĝantojn, t. e. ĉ. 15 mil loĝantojn/km2, unu el la plej altaj densecoj de Hispanio. Portugalete famas en la tuta Hispanio pri ĝia “pendoponto” (fakte, temas pri transportilo,…

  • PMA

    Esperanto sonas en Himalajo

    La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) sukcese organizis la 15an Internacian Himalajan Renkontiĝon. La programo komenciĝis la 26an de februaro per la alveno kaj bonvenigo de la gastoj. Entute partoprenis 42 esperantistoj, inkluzive de enlandanoj kaj eksterlandanoj, kvankam multaj ĉeestis nur parton de la programo. Inter ili, 21 partoprenis la piedvojaĝon en la montara regiono Langtang, inkluzive de naŭ eksterlandanoj: tri el Francio, tri el Germanio kaj po unu el Belgio, Hispanio kaj Japanio. La oficiala inaŭguro okazis vespere la 27an de februaro en la hotelo Marshyangdi en Thamel, Katmanduo. La renkontiĝestro, L. P. Agnihotry, solene malfermis la programon per lumigo de kandeloj. La vicprezidanto de NEspA, Punya Prasad Acharya, varme bonvenigis…

  • PMA

    Precizigo de KCE pri la slipo “Svislando” en la retejo de UEA

    La informo pri “Svislando” en la koncerna slipo ĉe uea.org estas stranga: ĝi registras societon kiu ne plu ekzistas (Junularo Esperanta Svislanda), inkluzive de organo delonge ĉesinta; plus societon kiu havas neniun rilaton al UEA (Kultura Centro Esperantista); plus privatan entreprenon de la landa asociestrino; plus neesperantistan sekcion pri ĉiuj planlingvoj posedatan de la Urba Biblioteko (Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale). Se enmeti eĉ kadavron kaj eksterulojn, oni ne komprenas kial ne la lernejon “La Grande Urse” en Ĉaŭdefono, kie esperanto estas instruata al ĉiuj pro influo de la Freinet-metodo, aŭ la svisan ILEI-sekcion, aŭ novan institucion fonditan en la itallingva kantono. Ĉiukaze KCE ne devus…