PMA

Esperanto sonas en Himalajo

himalajo

La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) sukcese organizis la 15an Internacian Himalajan Renkontiĝon. La programo komenciĝis la 26an de februaro per la alveno kaj bonvenigo de la gastoj. Entute partoprenis 42 esperantistoj, inkluzive de enlandanoj kaj eksterlandanoj, kvankam multaj ĉeestis nur parton de la programo. Inter ili, 21 partoprenis la piedvojaĝon en la montara regiono Langtang, inkluzive de naŭ eksterlandanoj: tri el Francio, tri el Germanio kaj po unu el Belgio, Hispanio kaj Japanio.

La oficiala inaŭguro okazis vespere la 27an de februaro en la hotelo Marshyangdi en Thamel, Katmanduo. La renkontiĝestro, L. P. Agnihotry, solene malfermis la programon per lumigo de kandeloj. La vicprezidanto de NEspA, Punya Prasad Acharya, varme bonvenigis la gastojn, kaj la programon gvidis Navaraj Buddha. La kunfondinto de la Internacia Himalaja Renkontiĝo, Philip Pierce, prezentis la historion de la renkontiĝo, lanĉita en 1995. Ĉiuj ĉeestantoj sin prezentis kaj salutparolis, ankaŭ kelkaj infanoj partoprenis, kio donis aparte ĝojigan etoson. Jam en la sama tago matene okazis ekskurso en Katmanduo. La partoprenantoj vizitis la templojn Pashupatinath kaj Boudhanath, du el la plej gravaj religiaj lokoj de hinduismo kaj budhismo. La gastoj havis la ŝancon lerni pri la paca kunvivado de hinduoj kaj budhanoj en Nepalo, kaj pri la konceptoj de vivo, morto kaj renaskiĝo en tiuj religioj.

La 28an de februaro la grupo vizitis Patanon, antikvan urbon ofte nomatan “viva muzeo”. La temploj, skulptaĵoj kaj lignaj artaĵoj klare montris la riĉan historion kaj kulturon de Nepalo. Vespere NEspA gastigis la partoprenantojn en sia oficejo per amika vespermanĝo.

La 1an de marto komenciĝis la piedvojaĝo al Langtang. Frumatene la grupo veturis per buso ĝis Syabrubesi, de kie ili ekmarŝis. La unuan nokton ili pasigis en Bamboo, marŝante tra densaj arbaroj laŭ rivero kun multaj akvofaloj. Dum la vojo oni povis renkonti sovaĝajn bestojn kaj ĝui la naturon.

Dum la sekvaj tagoj la grupo atingis diversajn lokojn, inkluzive de Kyanjin Gompa (3870 metroj), kie ili restis du noktojn. Kelkaj partoprenantoj supreniris al Kyanjin Ri (4773 m), de kie malfermiĝis impresa panoramo de Himalajo.

nepalo

La vetero estis escepte klara, kio ebligis ĝui la pejzaĝon en sia plej bela formo. Aliaj elektis alternativajn vojojn ekde Goda Tabela, kie ili povis pli detale konatiĝi kun rododendraj arbaroj kaj tradiciaj vilaĝoj. La reveno komenciĝis la 5an de marto kun tranoktoj en Lama Hotelo kaj poste en Syabrubesi. La grupo revenis al Katmanduo la 7an de marto.

La temo de la ĉi-jara renkontiĝo estis “Naturo, kulturo kaj klimata ŝanĝo”. Dum la piedvojaĝo en la Nacia Parko Langtang, la partoprenantoj rekte travivis la naturan belecon de la regiono kaj samtempe rimarkis signojn de klimata ŝanĝiĝo. Lokuloj klarigis, ke antaŭ kelkaj jardekoj la montoj estis pli kovritaj de neĝo, dum nun ili ofte aperas pli nudaj. Oni ankaŭ observis ŝanĝojn en la florado de rododendroj, kiuj nun floras malpli abunde kaj iom pli malfrue ol antaŭe. Dum la vojo la grupo pasis tra la vilaĝo Langtang, loĝata de ŝerpoj de tibeta deveno. La partoprenantoj havis la ŝancon konatiĝi kun la loka kulturo kaj eĉ partopreni tradician feston, kio fariĝis neforgesebla sperto.

La 8an de marto okazis la ferma ceremonio. NEspA honoris la partoprenantojn per ŝaloj kaj atestiloj, kiujn disdonis la eksaj prezidantinoj, Indu Devi Thapaliya kaj Maya Rai. La ĉeestantoj esprimis sian kontenton kaj dankemon pro la sukcesa kaj inspira aranĝo.

nespa

La 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo montriĝis grava evento, kiu ne nur fortigis la Esperanto-komunumon, sed ankaŭ profundigis komprenon pri la nepala naturo, kulturo kaj nunaj mediaj defioj. Ĝi ankaŭ donis al nepalaj esperantistoj valoran ŝancon praktiki la lingvon kaj rekte interrilati kun eksterlandaj samideanoj.

Venontjare okazos speciala ekskurso de la 26a de februaro ĝis la 8a de marto, dum kiu partoprenantoj vizitos preskaŭ ĉiujn gravajn turismajn lokojn en Nepalo, ĉefe per aŭtobuso. La renkontiĝo estos alirebla por ĉiuj aĝgrupoj kaj proponos multflankan konatiĝon kun la lando. NEspA elkore invitas ĉiujn interesatojn aliĝi kaj ĝui la programon en vera Esperanta etoso.

Bharat Kumar Ghimire

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/nepalo-6/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Esperanto sonas en Himalajo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta