PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
A internet está mudando — e nós também
Durante muito tempo, usar a internet significou pesquisar, clicar, ler e escolher. Agora, a tecnologia começa a mudar essa relação. Agentes de inteligência artificial já podem pesquisar informações, organizar tarefas e até interagir com diferentes serviços em nome do usuário. Um exemplo simples está no cotidiano: ao procurar uma viagem, em vez de abrir dezenas de páginas, uma pessoa poderá pedir à IA que compare opções e apresente uma solução. Isso economiza tempo, mas também aumenta a importância de saber como as informações são escolhidas e apresentadas. Nesse cenário, comunicação clara será cada vez mais importante. Ideias como compreensão mútua e redução de barreiras linguísticas, presentes historicamente no Esperanto, continuam…
-
Graz: 14 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj aljuĝitaj
En la Solena Fermo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz estis anoncita la disdono de naŭ diplomoj pri Elstara Agado kaj kvin diplomoj pri Elstara Arta Agado por la jaro 2026. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj estas aljuĝataj de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio ekde 2007. Elstara Agado Tianjin-a Esperanto-Asocio – TEA (Ĉinio) pro la elstara kaj multflanka agado por interkultura komunikado pere de Esperanto, aparte per la projekto Teo, Amo kaj la Mondo, prezentita jam 30-foje en 14 urboj de 10 landoj; la multlingva kaj multmedia Muzeo de Ŝengŝjaŭ; la forumoj pri rakontado de Ĉinio kaj disvastigo de la ĉina kulturo; kaj…
-
Rezolucio de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz
La 111-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Graco en 2026 sub la temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”, dum la Internacia Jaro de Volontuloj por Daŭripova Evoluigo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. La Universala Kongreso mem, kiu okazas ĉiujare, estas konkreta ekzemplo de internacia volontula kunlaboro: ĝi ebliĝas danke al la sindona laboro de multaj volontuloj el diversaj landoj. La Esperanto-movado ekde sia komenco vivas per diversfona volontula engaĝiĝo kaj havas fierindan kaj daŭran historion da mondplibonigaj agadoj. Ĝiaj valoroj – interalie respekto de homaj rajtoj, internacia solidareco, homa emancipiĝo kaj transnacia edukado – profunde kongruas kun la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) difinitaj de Unuiĝintaj Nacioj, nomataj…
-
Merkato kaj mono en la moderna kapitalismo
Libroj pridiskutas moralon, merkatojn kaj monon en la moderna kapitalismo Kelkaj novaj libroj ekzamenas gravajn demandojn pri la moderna kapitalismo: kiel merkatoj funkcias, kiuj transakcioj estas morale akcepteblaj, kia devas esti la rolo de la ŝtato kaj kiel la socio devas trakti grandajn riĉaĵojn. La artikolo prezentas verkojn de Alvin Roth, Mariana Mazzucato, Gabriel Zucman kaj aliaj aŭtoroj. En Moral Economics, Nobel-premiito Alvin Roth analizas transakciojn, kiuj ofte kaŭzas moralajn konfliktojn, interalie prostituadon, vendadon de organoj, drogojn kaj medicinan helpon por malsanuloj. Li argumentas, ke malpermesoj ne ĉiam solvas problemojn kaj foje povas puŝi certajn agadojn en kaŝitan ekonomion, kie ili estas pli malfacile reguligeblaj. Bona ekonomia sistemo ne nur…
-
La komitato volas vidi financan planon
Senproblema kaj senkonflikta komitata kunsido ne decidis pri la kotizo. La jara raporto de la estraro estis akceptita, sed la buĝeton la komitato ne volis pritrakti antaŭ ol la estraro donos pli detalajn informojn pri la ekonomio de UEA. La komitato kunsidas en vendredo. Foto: Jukka Pietiläinen La vendreda komitata kunsido estis unu el la plej senproblemaj komitatkunsidoj dum la pasintaj jaroj. Restis multe da tempo por diskuti pri detaloj kaj vortumoj, kaj tamen la kunsido preskaŭ finiĝis antaŭ la planita tempo, io tute ne kutima en UEA-komitato. La komitatkunsido ne havis multe da aferoj por pritrakti, plejparte temis pri diskuto pri raportoj de la dumkongresaj komitataj forumoj. La komitato…
-
UK-111: Ĉina donaco al la Viena Esperanto-muzeo
La 2an de aŭgusto en la 111a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en la kongresa centro de Graz, la ĉina Esperanto-delegacio komencis la programon “Esperanto kaj Ĉinio”. Ĉe la evento partoprenis preskaŭ cent reprezentantoj el pli ol 20 landoj, kiuj kune ĉeestis ĉi tiun gravan momenton de interkulturaj Esperanto-interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo, nome de la ĉina flanko, donacis aron da libroj al la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La librodonaco, uzante Esperanton kiel internacian helplingvon por krei komunikajn ligilojn, celas montri al la internacia komunumo veran, tridimensian kaj kompletan Ĉinion, kaj antaŭenigi intercivilizaciajn interŝanĝojn kaj komprenon inter malsamaj…
-
UEA respondis multvorte pri disaj temoj
Internacia jaro de volontulado, malsukceso pri la vendo de la oficeja domo, instruado de Esperanto en lernejoj, mankanta dokumentado de eventualaj progresoj. La temoj de la demandoj ĉe la programero “UEA respondas” en Graco ĵaŭde estis disaj. Respondis ĉefe la prezidanto – multvorte sed ne ĉiam konkrete. Komuna foto de la UK en salono Zamenhof. En la programero UEA respondas la publiko estis iom malpli grandkvanta. Foto: John Huang La programero UEA respondas komenciĝis preskaŭ laŭ la horaro, kun nur du minutoj da prokrasto je 11:17, kiam la Prezidanto de UEA, Fernando Maia, Jr., alparolis la spektantojn. Prezentinte siajn kolegojn kaj lastloke sin, li klarigis, ke la programero temas pri…
-
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Graco. La diskonigo de la rezultoj de Belartaj Konkursoj. Foto: Tim Owen Poezio: la unuan premion ricevis Jubert Cabrezos (Filipinoj) pro Praatomo. La duan premion oni aljuĝis al Serĝo Sire (Francio) pro Jen perfekto! kaj Cho Sung Ho (Sud-Koreio) pro Muziko en min. La trian premion ricevas Choe Taesok (Koreio/Litovio) pro Persimono sunas kaj Carmel Mallia (Malto) pro Uragano. Prozo: 1-a premio – Wei Yubin (Ĉinio) pro Pafilo el milia tigo; 2-a premio – Laimundas Abromas (Litovio) pro Promesita lando kaj 3-a premio – Jens Spillner (Germanio) pro Kiel Diablo detruus la junan generacion. Mikronovelo:…
-
Rezultoj de Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay 2026
La 4an de aŭgusto 2026 estis anoncitaj la rezultoj de la Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay 2026. La ĵurio diligente laboris por garantii la kredindecon kaj profesian nivelon de la konkurso. La ĵurianoj rekonis ka originalecon, aprezis la lingvan kvaliton, kaj senteme reagis al la pensprofundo de la alsenditaj verkoj. Honora mencio: Elena Popova: “Floroj por Kálmán Kalocsay” (novelo) Juna talento: Jeroubbaal Banyanga: “Kiam la jaro endormiĝas” (poemo) Branĉo poemo: 1. Carmel Mallia: “Verko de nekonata forfuĝintino el Libio” 2. Choe Taesok: “La kverko en seka ĉifono” 3. Miklós Cseszneky: “Helikoptero super la urbo” Branĉo prozo kaj novelo: 1. Jorge Rafael Nogueras: “Aŭroren” 2. Miklós Cseszneky: “Kunveno pri poŝtelefono kaj La…
-
”Ĉiam mi trovas homojn, kiuj estas helpemaj”
Bruno Lehtinen el Finnlando verŝajne estas la plej aĝa kongresano en Graco – venontsemajne li povos festi sian centjariĝon. Sed kiel iĝi centjara? Pri tio Bruno Lehtinen ne scias konsili. ”Vivi estas pli bone ol morti”, li diras. Bruno Lehtinen. Foto: Jukka Pietiläinen Venontsemajne la verŝajne plej aĝa kongresano de 111-a Universala Kongreso de Esperanto, Bruno Lehtinen el Finnlando, fariĝos centjara. Mi renkontas lin ĉe la kongresero Belartaj Konkursoj, kaj li pretas respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio. – Mi ne estas grava persono, mi nur fariĝas centjara, li unue reagas al mia peto pri intervjuo. Kvankam baldaŭ centjara, li tamen aspektas multe pli juna, eble 70- aŭ 80-jara.…


























