PMA

Ĉu esperantista prezidento por Hungario?

La denaska esperantisto kaj mondfama ŝakisto Judit Polgár iĝu la sekva prezidento de Hungario. Tion proponas dek ses elstaraj hungaraj figuroj de scienco, kulturo kaj sporto en letero al la prezidanto de la parlamento.

Ĉu Judit Polgár ekregos en la prezidenta palaco? Foto: Przemysław Jahr, Andrew Bossi CC BY-SA 2.5

La prezidento de Hungario, Tamás Sulyok, ĵus perdis sian postenon post ŝanĝoj faritaj en la konstitucio, kiujn aprobis la nova majoritato en la parlamento. Sulyok estis proksima politika aliancano de la antaŭa ĉefministro Viktor Orbán, kiu malgajnis la parlamentajn elektojn en aprilo.

La novan prezidanton de Hungario nun devos elekti la parlamento, kaj ĵus aperis neatendita propono: la postenon havu Judit Polgár, mondfama ŝakisto kaj denaska esperantisto.

Ŝin proponis dek ses elstaraj reprezentantoj de scienco, kulturo kaj sporto en letero al la prezidanto de la parlamento. Laŭ la subskribintoj, lige kun la fino de la mandato de Sulyok Hungario alvenis al vojkruciĝo, kio donas “esceptan ŝancon por venigi la ‘transiron’, daŭrantan ekde la reĝimŝanĝo de 1989, al fina, kontentiga konkludo”.

La proponantoj opinias, ke Hungario post la politikaj ŝtormoj bezonas ŝtatestron, kiu vere esprimas la unuecon de la lando. Tial ĝuste Judit Polgár estas taŭga kandidato, ili opinias.

“Ŝiaj kariero kaj valoroj povas servi kiel kompaso en sorto-decidaj momentoj de la nacio. La persono kaj vivovojo de Judit Polgár perfekte enkorpigas ĉion, kion nia lando nun bezonas: la estimo al Judit Polgár kaj la amo al ŝi spertebla hejmlande kaj tutmonde transcendas partiojn, ŝiaj integreco kaj morala sinteno estas nediskuteblaj”, la letero tekstas.

En Facebook-mesaĝo dimanĉe, ĉefministro Péter Magyar rapide respondis al la fakto, ke dek ses konataj hungaroj proponis Judit Polgár kiel Prezidenton de la Respubliko. La ĉefministro skribas en la mesaĝo, ke Hungario bezonas unuecon, pacon kaj prezidenton, pri kiu ĉiu hungaro povas fieri.

“La prezidenteco de la respubliko estas ne profesio aŭ laborposteno, sed la plej alta servo. La tasko de la prezidento estas: servi kaj reprezenti. Ĉiujn hungarojn.”

Laŭ li, Judit Polgár estas ja tia persono. Péter Magyar do renkontos ŝin lunde kaj demandos “ĉu ŝi pretas servi nian landon en nova rolo ĝis la adopto de nova Konstitucio.” Magyar skribas en la mesaĝo, ke “persone, mi sentus granda honoro, se ŝi akceptus la inviton.”

Judit Polgár naskiĝis en esperantista familio en Budapeŝto en 1976. Esperanton parolis kaj la patro László Polgár kaj la patrino Klára Polgár. Almenaŭ infanaĝe Judit Polgár kaj ŝiaj du fratinoj Zsófia Polgár kaj Zsuzsa Polgár bone scipovis la lingvon.

La tri fratinoj estis edukitaj hejme de la patro László Polgár, kiu speciale koncentriĝis pri instruado de ŝakludo. Ĉiuj tri filinoj efektive iĝis tre sukcesaj ŝakludantoj, kaj Judit Polgár estas konsiderata la plej sukcesa virina ŝakisto de ĉiuj epokoj. Ankaŭ Esperanto estis parto de la pedagogia plano.

Judit Polgár estas ano de la nuntempe naŭmembra Honora Patrona Komitato de UEA.

Deixe uma resposta