• PMA

    Iĝu volontulo de TEJO por 2026/2027

    Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando. ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en unu el la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al la volontuloj akiri kompletan sperton. La ideala komencdato estas la 1a de oktobro 2026, sed eblas interkonsenti alian komencdaton. La volontulado povas kovri la periodon ĝis plej laste la 31a de januaro 2028. Eblas kandidatiĝi por minimume 3 monatoj, sed ni preferas kandidatojn kiuj volontulos por la maksimuma ebla periodo (12 monatoj). TEJO…

  • Sem categoria

    Leonardo Sciascia denove vivas en Esperanto

    La tago de la noktuo Leonardo Sciascia, trad. Carlo Minnaja. Eldonejo FEI, Milano, 2026. 70 paĝoj, 220 mm. ISBN 978-88-96582-32-9. Prezo 15€. Al ĉiu la sia Leonardo Sciascia, trad. Carlo Minnaja. FEI, Milano, 2026. 82 paĝoj, 230 mm. ISBN 978-88-96582...

  • PMA

    Ionel Oneţ: Mi vivas momente ekster la Esperanta tumulto

    Antaŭ 70 jaroj, la 29an de majo 1956, naskiĝis Ionel Oneț – elstara rumana esperantisto, kiu antaŭ kelkaj monatoj finis sian pli ol dudekjaran laboron ĉe UEA. Li volonte konsentis respondi la demandojn de Paweł Fischer-Kotowski. Por multaj estas konate, ke vi plu laboris en la Libroservo de UEA ankaŭ post la atingo de la laŭleĝa emerita aĝo. Do, kiam vi definitive emeritiĝis kaj ĉesis labori? Kaj ĉu tio estis por vi feliĉa momento aŭ ĉu vi bedaŭris postlasi vian laboron de la lastaj jardekoj? Jes, iom pli ol tri jaroj post la laŭleĝa aĝo por emeritiĝo en Nederlando, mi finfine – je la granda ĝojo de iuj – ĉesis…

  • PMA

    La 82a IJK: suneklipso kaj riĉa ekskursa programo en Katalunio

    La 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA, okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio (Hispanio), proksime de Barcelono (https://ijk2026.tejo.org), la semajnon post la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 (https://uk.esperanto.net). Nun jam eblas aliĝi ankaŭ al la ekskursoj de la IJK, kiuj proponas diversajn kulturajn kaj naturajn spertojn en kaj ĉirkaŭ Barcelono. Unu el la plej atendataj momentoj de la 82a IJK estos komuna observado de malofta plena suneklipso, planata kadre de speciala astronomia vespero en la sudo de Katalunio.…

  • PMA

    La 113a UK okazos en Kaŭno

    La Estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun ĝojo anoncas, ke la 113a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Kaŭno (Kaunas), Litovio, en la jaro 2028. Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo – kaj same revenos al Litovio kaj al Baltio post la 90a UK en Vilno en 2005. Okazonte la unuan fojon en Kaŭno, la 113a UK gastiĝos en la dua plej granda urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio: situanta ĉe la kunfluejo de la riveroj Nemunas kaj Neris, Kaŭno havas riĉan historian heredaĵon kaj viglan nuntempan urban vivon. Dum la intermilita periodo Kaŭno funkciis kiel provizora ĉefurbo de…

  • PMA

    Valentin Melnikov forpasis

    La 23an de majo 2026 forpasis Valentin Viktoroviĉ Melnikov (Мельников, 1957-2026) Moskva kemiisto, programisto, aktiva partoprenanto de intelektaj ludoj kaj esperantisto (de 1982); aŭtoro de “Ni vivas malgraŭ ĉio” (poezio kaj prozo, 2021); tradukinto de “Kojonov Luĉjo” (anonima erotika poemo, 1995), “La morto de Ivan Iljiĉ” de Lev Tolstoj (1997), “Eŭgeno Onegin” de Aleksandr Puŝkin (2005) kaj “El la rusa poezio” (antologio, 2020), laŭreato de kelkaj literaturaj konkursoj; liaj poemoj, tradukoj, recenzoj kaj artikoloj aperis en “Sezonoj”, “La Ondo de Esperanto”, “Ruslanda Esperantisto”, “Cerbe kaj kore”, “Esperanto”, “La Karavelo” kaj en aliaj gazetoj kaj libroj; membro de la Akademio de Esperanto (2019-26). Ni kondolencas la familianojn, amikojn kaj samideanojn de…

  • Sem categoria

    Esperanto apartenas al la aŭstra kulturo!

    Aŭstrujo agnoskas Esperanton kiel lingvon de kulturo, kaj ankaŭ kiel parton de ĝia nemateria kultura heredaĵo. La oficiala anonco aperis la 16-an de aprilo 2026. Sed kio estas nemateria kultura heredaĵo? Heredaĵo estas tio, kion oni laŭleĝe transd...

  • PMA

    La Centra Oficejo denove ne vendita

    UEA denove malsukcesis vendi la domon en Roterdamo, kie ekde 1962 situas la Centra Oficejo de la asocio. La aĉetonto, kiu aperis en septembro 2025, nun denove malaperis. La domo kie situas la Centra Oficejo de UEA estas vendata, sed aĉetantoj mankas. La decido pri la vendo de la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 estis diskutata longe, kaj ĝi estis fine aprobita de la komitato de UEA en reta voĉdonado en februaro 2022. De tiam daŭras la klopodoj realigi la decidon. En septembro 2025 la estraro anoncis, ke fine aperis interesito, kiu pretas pagi 1,15 milionojn da eŭroj por la domo. Tamen pasis monatoj, la kontrakto ne estis subskribita, kaj…

  • PMA

    La UK en 2028 okazos en Litovio

    La malnova urbo de Kaŭno. Foto: Augustas Didzgalvis CC BY-SA 4.0 La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2028 okazos en Kaŭno, Litovio. Tion anoncis la estraro de UEA en gazetara komuniko. Post Melburno/Narrm en 2027 la UK revenos al Eŭropo – kaj same revenos al Litovio kaj al Baltio post la 90-a UK en Vilno en 2005. La 113-an Universalan Kongreson gastigos la dua plej granda urbo de Litovio kaj unu el la plej gravaj kulturaj centroj de Baltio, Kaŭno, kie la kongreso okazos unuafoje. La elekto pri Kaŭno aldone havas historian kaj simbolan signifon por la movado: la urbo ankaŭ estas forte ligita al la historio de…