La 82a IJK: suneklipso kaj riĉa ekskursa programo en Katalunio
La 82a Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizata de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA, okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio (Hispanio), proksime de Barcelono (https://ijk2026.tejo.org), la semajnon post la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Graco, Aŭstrio, de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 (https://uk.esperanto.net).
Nun jam eblas aliĝi ankaŭ al la ekskursoj de la IJK, kiuj proponas diversajn kulturajn kaj naturajn spertojn en kaj ĉirkaŭ Barcelono. Unu el la plej atendataj momentoj de la 82a IJK estos komuna observado de malofta plena suneklipso, planata kadre de speciala astronomia vespero en la sudo de Katalunio. Aldone al tio troviĝas inter la ekskursoj tuttagaj vizitoj al la Esperanto-vilaĝo Subirats, la marborda urbo Sitges, la Gotika Kvartalo de Barcelono kaj la fama baziliko Sagrada Família. Postkongresa ekskurso kondukos partoprenantojn ankaŭ al Tossa de Mar kaj Girona, kun boatvojaĝo laŭ la Costa Brava.
Pliaj informoj kaj aliĝilo al la 82a IJK kaj al la ekskursoj troviĝas ĉe https://ijk2026.tejo.org. Krom la ekskursoj la 82a IJK proponos riĉan programon kun prelegoj, trejnadoj, diskutrondoj, koncertoj kaj interagaj momentoj. La kongreso okazos en regiono konata pro sia vigla kulturo, historio kaj mediteranea etoso. La kongresejo mem ofertas komfortajn loĝeblojn kaj agrablajn spacojn por kunveni, lerni kaj amuziĝi.
Jam aliĝis pli ol 150 partoprenantoj el diversaj landoj. Kvankam la IJK estas organizata ĉefe por junuloj, ĝi bonvenigas esperantistojn de ĉiuj aĝoj kaj lingvoniveloj. La nuna aliĝperiodo daŭros ĝis la 16a de junio 2026; poste la kotizoj altiĝos. Eblas sekurigi lokon per simpla antaŭpago.
Se vi emas aliĝi kaj al la 111a UK kaj al la 82a IJK, plej rapide eblas iri de Graz al Tiana aviadile al Barcelono + loka trajno/buso al Tiana. Flugoj el Graz al Barcelono disponeblas ofte kun unu halto ekz-e en Zuriko per malpli ol 300 EUR. El Barcelono eblas iri per loka trajno + buso al Tiana (ĉ. 30–45 min). Alternative eblas organizi komunan veturon per taksio aŭ disponeblaj apoj el Barcelono rekte al Tiana (ĉ. 25 km). La itinero Graz-Tiana laŭ tiu plano daŭras nur ĉ. 5–8 horojn depende de konektoj.
La IJK spegulas la potencon de internacia junulara kunlaborado kaj vigleco en la Esperanto-movado, kion subtenas la strategia plano de UEA, AKIRI, pro kio UEA kuraĝigas subtenon al TEJO ankaŭ per aliĝoj al la 82a IJK. Samtempe por kuraĝigi la partoprenon de junuloj ankaŭ en la UK UEA proponas aliĝojn kun pli ol 50%a rabato por junuloj aĝaj inter 30 kaj 20 jaroj en 2026 kaj plene senpage por junuloj sub 20 jaroj. Aliĝi al la UK eblas per https://uk.esperanto.net.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1300.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 82a IJK: suneklipso kaj riĉa ekskursa programo en Katalunio appeared first on La Ondo de Esperanto.



