PMA

Ionel Oneţ: Mi vivas momente ekster la Esperanta tumulto

Ionel

Antaŭ 70 jaroj, la 29an de majo 1956, naskiĝis Ionel Oneț – elstara rumana esperantisto, kiu antaŭ kelkaj monatoj finis sian pli ol dudekjaran laboron ĉe UEA. Li volonte konsentis respondi la demandojn de Paweł Fischer-Kotowski.

Por multaj estas konate, ke vi plu laboris en la Libroservo de UEA ankaŭ post la atingo de la laŭleĝa emerita aĝo. Do, kiam vi definitive emeritiĝis kaj ĉesis labori? Kaj ĉu tio estis por vi feliĉa momento aŭ ĉu vi bedaŭris postlasi vian laboron de la lastaj jardekoj?

Jes, iom pli ol tri jaroj post la laŭleĝa aĝo por emeritiĝo en Nederlando, mi finfine – je la granda ĝojo de iuj – ĉesis labori iom post la komenco de la nuna jaro. Post pli ol 23 jaroj da laboro samloke, ne estis facile forlasi lokon, kiu estis por mi pli ol laborloko. Aldone, rompiĝis kontaktoj kun karaj homoj. Aliflanke, ĉesis rilatoj kun aliaj – afero ne nepre malbona. Ĉio ĉi estas parto de la homa vivo.

Kio okazas pri la Libroservo de UEA post kiam vi foriris? Ĉu oni elektis vian posteulon?

Rilate al la servoj proponataj de UEA kaj al iliaj prizorgantoj, prefere kontakti la organizaĵon mem. Ĉar mi ne plu laboras por UEA, mi preferas ne respondi al demandoj ligitaj al ĝi. Mi esperas ke – en ne tro fora estonteco – oni trovos solvon al la diversaj problemoj/malfacilaĵoj, kiujn UEA alfrontas. Tio certe povas okazi ankaŭ sen mia kontribuo/kunlaboro.

Espereble vi ĝuas vian emeritan tempon! Ĉu Esperanto daŭre estas parto de via vivo? Pluraj homoj aktiviĝas en la komunumo nur post la emeritiĝo, sed kion faras iu, kiu aktivis – sen troigo – la tutan vivon antaŭ la emeritiĝo?

De 45 jaroj Esperanto estas integra parto de mia vivo. Estus tre malfacile, se entute eble, abrupte rompi kun tiu parto. Por momento, eĉ se en ia izoleco, mi daŭre esperantumas. Laŭ la tempo, mi kolektis, en miaj tri landoj, belan kvanton da libroj, “la iam legotan libraron”, kiun mi finfine atakis kaj ĝuas. Libroj estas paciencaj kaj fidelaj amikoj.

Vi emeritiĝis kiel libroservisto, sed krome vi estas ankaŭ eldonisto. Ĉu ankaŭ pri tiu tasko vi rezignis aŭ ĉu vi daŭre aperigas novajn Esperanto-librojn?

Momente la “eldona fako”, por tiel diri, stagnas ĉe mi same kiel ĉe UEA. Kiom longe mi ne scias. La nuna stato de la Esperanta libromerkato ne estas aparte esperdona, por milde diri.

Kiam mi intervjuis vin antaŭ kvin jaroj, okaze de via 65-jariĝo, vi rakontis pri via enorma projekto pri granda rumana-Esperanta vortaro. Kiel vi progresis pri tiu laboro? Kiam vi planas atingi la literon Z?

Mi jam enkomputiligis ĉiujn kapvortoj (momente pli ol 63 mil) de la ĉefa rumana referencvortaro (Dicţionarul Explicativ al Limbii Române = la klariga vortaro de la rumana lingvo). Mi laboris laŭ eldono el la jaro 1990. Sekvas nun revizio laŭ la plej nova eldono de tiu vortaro. Mi ja atingis la Z de la leksiko, sed ne la Z de la laboro.

Kaj krom tiu granda tasko, ĉu vi daŭre okupiĝas pri tradukado? Pasintjare, ankoraŭ antaŭ via emeritiĝo, aperis via nova traduko de Gheorghiu (“Perahim”; en 2022 aperis ankaŭ “La horo 25”). Kio kuŝas nun sur via labortablo?

Mi ja havas kelkajn tradukojn el la rumana, kiujn mi devas poluri (polurado de teksto ŝajnas esti eterna laboro). Tamen, ĉar mi ne scias, kio okazos al ili, mi preferas ne mencii titolojn momente.

Dum jardekoj tra viaj manoj iris ĉiuj titoloj kiuj intertempe (re)aperadis. Ĉu vi daŭre sekvas la Esperantan libromerkaton? Kiu el la lastaj novaĵoj estas laŭ vi atentokapta?

Mi daŭre interesiĝas pri la presita kulturo en Esperanto. Bedaŭre la periodaĵoj malaperas unu post la alia kaj ankaŭ la libroeldonado ne ŝajnas farti multe pli bone.
Mencii unu titolon (aŭ nur kelkajn) estus malĝentile (tro subjektive). Mi preferas ke tion faru respondeculoj de libroservoj, kiuj devas scii, kion ili ofertas. Feliĉe, por mi tio ne plu estas zorgo.

Ĉu vi planas partopreni en kongresoj? Kaj se jes, ĉu vagi inter la tabloj en la kongresa libroservo povus ankoraŭ feliĉigi vin? Kion alian vi ŝatus sperti en kongreso? Ĉar ĝis nun oni apenaŭ vidis vin ekster la libroservo…

Mi vivas momente ekster la Esperanta tumulto. Mi estas ankoraŭ en la fazo de adaptiĝo al nova viv[manier]o. Mi preferas ne tro paroli pri planoj por la estonteco. Ni vivas en nestabila mondo kaj ne scias, kio okazos morgaŭ, des malpli post jaroj.

Kaj kio pri via vivo ekster la kongresoj? Vi naskiĝis en Rumanio, poste vivis en Usono por fine veni al Nederlando por labori en UEA. Ĉu vi planas transloĝiĝi al via devenlando aŭ ĉu vi restos en via nederlanda nesto?

Komplika estas la vivo de homo kun tri landoj! La korupto kaj politika ĥaoso, kiuj regas en mia denaska lando, faras ĝin malalloga por mi. Mi ne rompis kun Rumanio, sed reveni tien mi ne antaŭvidas, almenaŭ ne en la baldaŭa estonteco. Por la fora estonteco 70-jarulo ne tro planu. Pri Usono mi preferas ne diri multon momente. Mi ja estas civitano de tiu lando, sed en la nunaj cirkonstancoj mi preferas ne tro elmontri tion. Momente mi restas en Nederlando kaj flirtas kun aliaj EU-landoj.

Vi havas sperton de jardekoj, vi konas UEA de interne kaj vi servis la asocion plentempe, ĉiutage. Se vi povus doni unu konsilon al la nunaj gvidantoj de la asocio, kion vi dirus? Espereble ili aŭdos tion.

Oni ne forgesu, ke oni fariĝas gvidanto/respondeculo de organizaĵo ne por la propraj fiero, fanfaronado, brustoŝvelado, pavado, vanteco, sed por la bono de la organizaĵo, kiu ne estas posedaĵo de siaj gvidantoj.

Dankon pro la intervjuo kaj akceptu varmajn gratulojn okaze de via jubileo!

Intervjuis Paweł Fischer-Kotowski

Foto de Paweł Fischer-Kotowski (Roterdamo, 2025)

La eldonisto kaj la redaktoro de “La Ondo” volonte aliĝas al la gratuloj kaj sendas al Ionel plej korajn bondezirojn!

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/ionelonet-2/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ionel Oneţ: Mi vivas momente ekster la Esperanta tumulto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta