-
Brazila Kongreso: “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj”
La 60a Brazila Kongreso de Esperanto okazis de la 4a ĝis la 7a de junio 2026 en la urbo João Pessoa, ŝtato Paraíba. Ĉirkaŭ cent kongresanoj el diversaj regionoj de Brazilo partoprenis la eventon, kies ĉefa temo estis “Esperanto kaj indiĝenaj lingvoj, rezisto kaj batalo kontraŭ lingva hegemonio”. La kongreso okazis samtempe kaj kune kun la 44a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, la 27a Nordorienta Renkontiĝo kaj la 13a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, kio pliriĉigis la programon kaj ebligis dialogon inter diversaj generacioj kaj movadaj spertoj. Unu el la plej emociaj momentoj okazis dum la malferma ceremonio. Membroj de indiĝena regiona komunumo estis invititaj por prezenti siajn spertojn kaj pripensojn pri…
-
Verda Energio – per Esperanto, por Kubo
Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas donackampanjon pere de Fondaĵo Klimato por subteni konkretan projekton en Kubo: instalon de sunenergia sistemo por Esperanto-Centro Havano. La centro, kiu ankaŭ estas sidejo de Kuba Esperanto-Asocio (KEA), jam de jardekoj servas kiel grava renkontiĝejo por la kuba Esperanto-movado kaj eksterlandaj vizitantoj. La centro gastigas la bibliotekon de KEA kaj ĝian libroservon kaj havas ĉambrojn por diversaj agadoj. En ĝi okazas kursoj, kunvenoj, kulturaj aranĝoj, internaciaj kontaktoj kaj diversaj agadoj por disvastigi Esperanton, inkluzive de la administrado de KEA. Tamen la nuna energia situacio en Kubo fariĝis serioza defio. Oftaj kaj longaj elektropaneoj malfaciligas ne nur la agadojn, sed ankaŭ la plej bazajn komunikajn taskojn, limigante…
- Sem categoria
Zorgu pri viaj muskoloj – Du minutoj da medicino
Artikola fluo Artikola fluo ORIGINO:
- Sem categoria
ILEI: instruistoj, edukado kaj Esperanto
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj estas la ĉefa asocio por Esperanto-instruistoj. Ĝi celas al Esperanto-parolantaj instruistoj ĝenerale, al tiuj kiuj laboras por edukado per Esperanto, sed ankaŭ al tiuj, kiuj tut-simple interesiĝas pri instr...
-
Litovio: Somera kunflugo kun eminentaj gastoj
Ĉi-jare la Somera Kunflugo de Litoviaj Esperantistoj okazis la 13-14an de junio en la vilaĝo Antalkiai, turisma bieno apud Kaŭno. La kunflugon partoprenis 63 personoj, inter kiuj estis spertaj verkistoj kaj komencantaj aŭtoroj, lertaj pedagogoj kaj talentaj prelegantoj, famaj reprezentantoj de belartoj kaj artistoj laŭanimaj. Abundis ankaŭ personoj preferantaj firman, konscian raciecon en la vivo. Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de la renkontiĝo kaj prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, malfermis la kunflugon kaj prezentis detale tutan programon por du tagoj. Post la komuna fotado kaj abunda tagmanĝo komenciĝis la laborprogramo, en kiu prezentiĝis kelkaj neesperantistaj gravuloj de la kultura kaj socia vivo de Litovio. La unua el ili estis Vidas Mačiulis…
-
Dulanda kongreso en Olomouc
La Ĉeĥa-Germana Esperanta Kongreso okazis de la 22a ĝis la 25a de majo 2026 en Olomouc (germane Olmütz), Ĉeĥio. La ĉeforganizantoj estis Jirka Tomeček kaj Mirka Tomečková, jam konata kiel organizantoj de la pasintjara UK en Brno. La kongreso okazis en la restoracio “Fontana”, nomita laŭ la granda fonto antaŭ la pordo de la kongresejo, situanta en granda parko. La varma vetero estis granda avantaĝo de la kongreso. Dum unu nokto la kongresanoj sidis en la parko kaj trinkis la restaĵojn de la ĵus okazinta vingustumado. Dimanĉe okazis tuttaga ekskurso al Svitavy kaj Česká Třebová. En Svitavy Libuše Dvořáková gvidis nin tra la Esperanto-Muzeo. Posttagmeze ni konatiĝis kun la apuda…
-
Esperanto por Lernejaj Klasoj
Ni ĝojas prezenti la novajn eldonojn de la duvoluma serio “Esperanto por Lernejaj Klasoj”. Nia programo celas levi la instruadon de Esperanto al la niveloj de la plej vaste instruataj lingvoj. Per plursensaj instruaj materialoj, ni elektas komunikan kaj socian aliron, prioritatante la aktivan uzon de la cellingvo, anstataŭ la gramatikajn metodojn. Kadre de tiu ĉi aliro, la instruisto agas kiel faciliganto de grupa lernado, prefere ol kiel preleganto. Nia metodiko harmonias kun la gvidlinioj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), sekvante la tutmondan emon al komunik-orientita instruado. Ĝi krome sekvas la Komunan Eŭropan Referenckadron por Lingvoj (KER) de la Konsilio de Eŭropo, kiu estas la norma kadro…
-
La 77a fervojista kongreso en Serbio
Ĉi-jare la kongreso de esperantistoj-fervojistoj (… kaj amikoj de fervojo) okazis en bela balkana lando Serbio. De la 23a ĝis la 30a de majo 2026 renkontiĝis ĉirkaŭ 70 kongresanoj el 14 landoj unue en Beogrado por solene inaŭguri la kongreson, ĝui prezenton de tradiciaj kantoj kaj ne promeni en la centro de belega Beogrado kaj urba parko Kalemegdan. Por fervoj-entuziasmuloj estis interesa vizito de loka fervojmuzeo kun raraj eksponaĵoj. Post kvarhora busveturado ĉiuj kongresanoj translokiĝis al Mokra Gora en okcidenta parto de la lando, kie bonvenigis nin ĉarma samnoma fervojstacio kun ĉio necesa por labora kaj distra partoj de la kongresa programo. Krome la kunvenoj kun raportoj pri agado de…
-
Libroj de la Jaro en la 111a UK
La tradicia programero “Libroj de la Jaro” dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz ebligos al eldonejoj kaj verkistoj prezenti siajn lastatempajn eldonaĵojn – kaj al kongresanoj ekscii pri la plej novaj kontribuoj al la Esperanta literaturo. La sesion gvidos Tim Owen, respondeculo pri la eldona agado de Esperanto-Asocio de Britio kaj komisiito de UEA pri la programero. La prezentojn faros la eldonistoj kaj aŭtoroj mem, kiuj havos la okazon koncize kaj kreeme prezenti siajn verkojn lanĉitajn post la pasintjara UK en Brno. Kontribui al la programero estas facile! Eldonejoj kaj verkistoj, kiuj ĉeestos la kongreson, simple plenigu la jenan formularon. La limdato por sendi proponon estas…
- Sem categoria
Johann Schleyer kaj la Dia tasko
Johann Martin Schleyer (1831-1912) estis germana katolika pastro, kiu oficis en la sudgermana urbo Konstanco en la dua duono de la 19-a jarcento. Sed li estis ne nur pastro: li estis ankaŭ poligloto, kiu dum sia vivo okupiĝis pri ĉirkaŭ 80 lingvoj. Laŭ...

















