PMA

AI helpos al ĉiuj lerni Esperanton en 12 horoj

Ĉu artefarita intelekto baldaŭ forigos la bezonon je lingvolernad0? Aŭ ĉu male ĝi helpos al pli da homoj lerni Esperanton pere de sia propra lingvo, eĉ en regionoj, kie tute mankas esperantistoj? La reta kurso de Georg Jähnig proponas lerni Esperanton en nur 12 horoj, kaj li nun uzas AI-servon por disponigi ĝin en ĉiam pli da lingvoj. 

La retejo estas jam havebla en 48 lingvoj, sed Georg Jähnig volas aldoni pliajn.
La retejo estas jam havebla en 48 lingvoj, sed Georg Jähnig volas aldoni pliajn. La kresko rapidas – kiam ĉi tiu versio en la panĝaba lingvo aperis, estis nur 35 diverslingvaj versioj.

La Zagreba metodo por instrui Esperanton baziĝas sur esploro de Zlatko Tišljar pri la plej oftaj vortoj en Esperanto. Li registris interparolojn de esperantistoj dum la Universala Kongreso en Lucerno en 1979 kaj konkludis ke malpli ol 500 vortoj konsistigas 95 procentojn el la enhavo.

Surbaze de tiu studo estis ellaborita kurso el 12 lecionoj. La lernolibro poste aperis en multaj lingvoj kaj havis grandan sukceson. Reta versio de la Zagreba metodo de multaj jaroj ekzistas ĉe Esperanto12.net, sed nun ĝi komencis rapide kreski per novaj lingvoversioj, kreitaj per artefarita intelekto sed kontrolitaj de veraj parolantoj de la koncernaj lingvoj.

Pri la programado okupiĝas Georg Jähnig.

– Mia persona celo estas aldoni antaŭ UK tiom da lingvoj, ke tio ebligos al 75% de la homaro lerni Esperanton en sia propra lingvo, li rakontas al Libera Folio.

Libera Folio: Ĉu vi havas statistikon pri tio, kiom da homoj uzas la retejon?

Georg Jähnig: – Jes, la retejo havas meze 1 000 vizitantojn tage, dividitajn inter ĉiuj lingvoj. Plej ofte estas vizitataj la angla kaj la rusa versioj.

Kiel vi proponas, ke oni diskonigu ĝin?

Georg Jähnig.

– Unuflanke, tiun kurson vi povas ligi kaj priparoli en viaj kanaloj, per kiuj vi atingas ne-esperantistojn. Tio povas esti retejoj, sed ankaŭ Youtube, TikTok aŭ Instagram. Informu homojn, ke Esperanto pro sia strukturo estas multe pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj, kaj ke nia formato laŭ la Zagreba metodo tion speciale profitas.

– Krome, la nuna forteco de la kurso estas, ke oni povas per preskaŭ nula peno kaj tempo aldoni iujn ajn lingvojn. La AI estas tie gvidata de tre specifaj instrukcioj. Tiel ni do unuafoje povas krei lernomaterialojn eĉ por lingvoj, en kiuj ankoraŭ tute ne ekzistas esperantistoj.

– Ideale ni uzu tion por lingvoj kun multaj parolantoj kaj malmulte da lernomaterialo. Laŭ mia esploro, tio koncernas precipe lingvojn en Barato kaj Afriko. Se iu konas tie homojn, kiuj povus provlegi kaj disvastigi tiujn lingvoversiojn, bonvolu kontakti min. Sed mi estas preta aldoni ankaŭ ĉiun alian lingvon. Cetere, la enhavoj estas uzeblaj ankaŭ senrete, oni devas nur elŝuti ĝin unufoje.

Ĉu la lernantoj povas ricevi helpon ĉe homaj instruistoj, aŭ nur de AI?

– Komence ni aranĝis por kelkaj lingvoj ankaŭ komunikejon por komentoj, se troviĝis parolanto de tiu lingvo, kiu estis preta regule respondi al demandoj tie. Plej ofte temis pri gramatikaj demandoj (kial io estas dirata tiel kaj tiel).

– Ĉar foje demandoj restis sen respondo, mi iam komencis simple doni la demandojn al AI. La AI respondis tion tiel bone, ke mi nur bezonis resendi ĝian respondon kiel komenton. Tial, aldone al la komentejo, mi instalis babilroboton, kiun la lernantoj povas demandi en sia propra lingvo kaj de kiu ili ricevas tujajn respondojn.

Kiom da homoj fakte finas la kurson?

– Tion estas iom malfacile diri, ĉar oni povas fari la kurson sen aliĝi. Se mi kalkulas la vizitantojn de la lasta ekzerco-paĝo de la kurso, estas proksimume 10 homoj semajne.

Kion oni proponas al ili post tio?

– En multaj lingvoversioj ni jam havas la ligilon „Trovi Esperanto-parolantojn“, kiu specife por tiuj lingvoj listigas lokajn Esperanto-societojn en la koncernaj landoj. Volonte mi aldonos tie pliajn, simple kontaktu min.

Deixe uma resposta