Truego en la poŝo de TEJO
La malapero de administra subvencio lasas truegon en la poŝo de TEJO, kvankam malaperos preskaŭ ĉiuj oficistoj. La kotizoj de individuaj membroj kovros nur 1,6 procentojn el la elspezoj de la buĝeto 2026, kaj oni atendas deficiton de 19 500 eŭroj fine de la jaro. Supozeble UEA devos pagi por savi la junularan asocion.

Jam pasis preskaŭ triono de la jaro, sed en merkredo fine aperis la buĝetpropono de TEJO por 2026. La ciferoj en ĝi ne estas aparte esperigaj, sed ĉi-jare ili almenaŭ estas zorge kontrolitaj, laŭ prezidanto Ana Ribeiro. En la komitata diskutejo de TEJO ŝi skribas, ke la ĉi-jara ekonomia krizo de la asocio parte estis kaŭzita de miso en la pasintjara buĝeto, kiam la sumo de unu el la subvencioj estis kalkulita dufoje.
Jam antaŭ pli ol monato evidentiĝis, ke TEJO devos maldungi oficistojn, ĉar la asocio ĉi-jare ne ricevos la atenditan administran subvencion de la EU-programo Erasmus+, kio kreas truon de 125 000 eŭroj en la buĝeto. Antaŭ semajno Ana Ribeiro informis la komitatanojn pri la planataj reduktoj.
Komence de la jaro TEJO havis ses dungitojn. Nun restas kvar, el kiuj du estos maldungitaj fine de aprilo. La posteno de ĝenerala direktoro ĉesos ekzisti en junio, kaj tiam restos nur unu: kunordiganto de volontuloj.
Estas dubinde, ĉu ekonomie estas sencohave por TEJO plu okupiĝi pri volontuloj de la programo ESK. Laŭ la buĝeto oni ja planas tion fari, kaj esperas ricevi tiucele ESK-subvencion de 54 000 eŭroj.
Per tiu mono oni tamen devas pagi ne nur la salajron de la kunordiganto kaj la poŝmonon de la volontuloj, sed ankaŭ la luon de la kvar dormoĉambroj en la tiel nomata Volontula domo en Roterdamo, 15 000 eŭrojn.
Aliflanke UEA laŭ informoj de Libera Folio deziras, ke TEJO ja plu havu volontulojn ĉi-jare, ĉar tio donos malmultekostan laborforton por la eventualaĵo ke okazos la vendo de la domo de la Centra Oficejo. Tiam necesos ĝin liberigi de ĉiuj aĵoj, kiuj tie restas. Parto el ili supozeble estos stokita en la Volontula domo, kiun UEA posedas.
Krome TEJO en la buĝeto kalkulas, ke UEA pagos por “laborkostoj” 25 000 eŭrojn. Tio tamen ne estas io nova – same estis buĝetite ankaŭ pasintjare.
Mankas publikaj informoj pri tio, ĉu kaj kiel UEA intencas savi sian sendependan junularan sekcion de plena bankroto. Kiam la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, provis levi la demandon en la fino de la komitata kunsido antaŭ monato, prezidanto Fernando Maia anstataŭe proponis tuj fini la diskuton kaj trakti la TEJO-aferon en la komisiono pri financo dum la sekva semajno.
Poste neniuj informoj pri la eventuala aktivado de tiu komisiono aperis en la komitata diskutejo. Laŭ informoj de Libera Folio la komisiono entute ne kunvenis post la komitata kunsido.
Eblas tamen konjekti, ke UEA ja promesis al TEJO ian monhelpon, plej kredeble parte rektan subvencion kaj parte prunton, kiun necesos iel iam repagi. Ŝajne jam pli frue ĉi-jare ĝuste pro la miskalkulo en la pasintjara buĝeto UEA devis helpi al TEJO. Pro la grandega truo en la ĉi-jara buĝeto la suma monhelpo de UEA devas temi pri dekmiloj da eŭroj, laŭ iuj taksoj entute ĝis 40 000 eŭroj.
Jam post la apero de ĉi tiu artikolo venis respondo de la prezidanto de TEJO, Ana Ribeiro. Ŝi skribas:
– La Estraro de TEJO analizis la situacion por atingi redukton de la dungokostoj. Pro la kunlaboremo de la stabo, ni sukcesis draste redukti la koncernajn kostojn … La Estraro de UEA kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA montriĝis tre komprenemaj kaj helpemaj en tiu delikata situacio. UEA parte transprenas restantajn dungokostojn. Laŭ la plano, la koncerna persono ankaŭ transprenas taskojn por UEA en Roterdamo.
Oni povas supozi, ke UEA ne postulos lupagon por la Volontula domo, 15 000 eŭrojn dum 2026. Tiun sumon TEJO kutime pagas post la ricevo de la koncerna subvencio.
Alikaze alternativo por TEJO povus esti tute rezigni pri volontuloj kaj la Volontula domo, sed tion UEA supozeble almenaŭ ĉi-jare volas eviti. Alikaze necesus urĝe serĉi novajn luantojn por la ne ege bonstata domo.
Laŭ la nun publikigita buĝetprojekto por 2026 la dungokostoj de TEJO malaltiĝos de 190 000 eŭroj en 2025 al 80 000 eŭroj ĉi jare. Aliflanke oni planas elspezi pliajn 5 000 eŭrojn por kaze de neceso dungi sendependajn profesiulojn, ĉar oni ne plu havos proprajn oficistojn por plenumi la bezonatajn taskojn.
Forfalas la administra subvencio de Erasmus+, 125 000 eŭroj, sed oni plu kalkulas je la multe pli malgranda administra subvencio de Konsilio de Eŭropo, proksimume 15 000 eŭroj. Eĉ tiu sumo tamen estas enorma kompare kun la enspezo donata de la kotizoj de individuaj membroj: 2 125 eŭroj.
La sumaj elspezoj de TEJO ĉi-jare laŭ la buĝeto estos 135 000 eŭroj, do la kotizoj de la membroj kovros nur 1,6 procentojn el tio. La bilanco rezulte havos deficiton de proksimume 19 500 eŭroj – mono, kiun TEJO ŝajne ne havas, ĉar ĉiaj rezervoj estas elĉerpitaj.
– Momente ni antaŭvidas deficiton ĉe la jarfino. UEA pretas helpi pere de pruntedono, se la rezervoj de TEJO ne sufiĉas je la jarfino. Eventuale ni tamen sukcesos eviti ajnan deficiton, ĉar TEJO nun planas donackampanjon. UEA helpos disvastigi ĝin plejeble vaste por stimuli donacadon al TEJO fare de la UEA-membroj, skribas prezidanto Ana Ribeiro en sia respondo al Libera Folio.
Noto de la redakcio: La artikolo estas kompletigita kun respondoj de Ana Ribeiro, kiuj alvenis nur post la apero de la unua versio.


