Pontoj inter lingvoj kaj homoj: Jozef Reinvart 75-jara
Estas personecoj, kies nomo nature kunfandiĝas kun la ideo, al kiu ili dediĉis sian tutan vivon. En la slovaka kaj internacia esperantista medio apenaŭ necesas memorigi, ke Jozef Reinvart kaj Esperanto apartenas nedisigeble unu al la alia. Ĉi-jare, en aprilo, ĉi tiu estimata homo kaj nia longjara amiko festas sian 75an naskiĝdatrevenon – belan jubileon, kiu invitas ne nur al festo, sed ankaŭ al dankema halto ĉe lia vivovojo.
Sur la nacia kaj eŭropa niveloj, ankaŭ tutmonde, li strebas malfermi la Esperantan movadon al la neesperanta mondo. Li vidas la estontecon de la movado en la konstruado de kunlaboro kun samideaj kaj valorproksimaj institucioj, kun kiuj la esperanta movado povos pli sukcese realigi la celojn prezentitajn en la “Praga Manifesto”.
Jozef estis kaj restas homo de vizio. Ne fora aŭ neatingebla, sed tia, kiun li kapablis pacience kaj humile transformi en konkretajn agojn. Lia vivo estas pruvo, ke ankaŭ idealoj povas vivi inter ni – se ilin akompanas persistemo, laboremo kaj sincera kredo je la senco de tio, kion ni faras.
Malfacilas diri, kio Jozef estas pli: diplomato, viziulo aŭ sindona esperantisto. Eble ĝuste en tio kuŝas lia escepta eco: ĉiuj ĉi dimensioj en li nature interplektiĝas. Ekde 1997 li dediĉas sin al la demandoj de eŭropa integriĝo, kaj ekde 2004 li aktive partoprenas diskutojn kadre de tutlanda diskuta platformo pri la Eŭropa Unio en Slovakio. Per sia trankvile konvinka voĉo kaj vasta horizonto li kontribuis al multaj internaciaj renkontiĝoj, kie li traktis lingvajn kaj kulturajn temojn kaj subtenis veran multlingvecon.
Jozef estas aŭtoro de pluraj fakaj artikoloj kaj tekstoj, en kiuj li okupiĝas pri demandoj de internacia lingva komunikado. Lia verkado estas pripensita, sobra, kaj tamen en ĝi senteblas persona konvinko kaj profunda intereso pri la homo kaj la socio. Signifan spuron li postlasis ankaŭ kiel aktiva organizanto de aranĝoj, kiuj kunigas homojn trans landoj kaj kulturoj. Li partoprenis diversajn mondajn kongresojn, kunlaboris en la preparado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro kaj de la konferenco LingvaFest en Bratislavo – renkontiĝoj, kiuj estis ne nur fakaj eventoj, sed ankaŭ spaco por amikeco, inspiro kaj reciproka kompreno.
Ankaŭ hodiaŭ lia voĉo restas trankvila, sed grava. Okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo li atentigis per sia artikolo “Lingva egaleco – ŝlosila elemento de eŭropa identeco, solidareco kaj demokratio”, en kiu li konvinke montras la streĉon inter deklarata lingva egaleco kaj la realo. Tiel li malfermas gravan diskuton pri la estonteco de lingva politiko – kiel protekti diversecon kaj samtempe certigi justan pozicion por ĉiuj civitanoj de la Eŭropa Unio.
Okaze de lia jubileo ni elkore deziras al li bonan sanon, multajn fortojn, intelektan freŝecon, neestingeblan ĝojon el la kreado kaj ankoraŭ multajn jarojn plenajn je tio, kio havas sencon.
Ad multos annos, kara jubileanto kaj amiko!
Julius Hauser
emerita ambasadoro de Slovaka Respubliko kaj kunlaboranto de “Monato”
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04/reinvart/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Pontoj inter lingvoj kaj homoj: Jozef Reinvart 75-jara appeared first on La Ondo de Esperanto.



