Kalejdoskopo de kulturoj en Odincovo

La 19an de aprilo jam la duan fojon en la apudmoskva urbo Odincovo okazis la Kalejdoskopo de Kulturoj – ĝemelo de la Kalejdoskopo de Lingvoj. La unua Kalejdoskopo de Kulturoj okazis same en aprilo pasintjare, laŭ la interkonsento kun la urba biblioteko №1 tuj post la fino de la tria kaj jam tradiciiĝinta Kalejdoskopo de Lingvoj.
Samkiel ĉiu lingvo havas sian kulturan fonon, ankaŭ Esperanto ĝin havas, do, ĉiam eblas informi pli da homoj pri nia lingvo ankaŭ enkadre de prikulturaj aranĝoj.
Dum la unua Kalejdoskopo en la 2025a jaro Nikolao Gudskov prezentis prelegon “Kiel Esperanto formas sian kulturon”. Ankaŭ ĉi-jare Nikolao proponis al la publiko interesan prelegon kun la titolo “La du kulturoj: fizikistoj kaj lirikuloj en Ruslando kaj en la mondo”. Kompletigis ĝin prelego de Irina Gonĉarova “Esperanto-literaturo de la komenco ĝis la nuntempo”, kiu allogis plenan ĉambron da aŭskultantoj. Kaj denove komenciĝis interparoloj pri okazigo de Esperanto-kurso ĉe la biblioteko. Se tiu iam okazos, ni nepre rakontos al vi pri ĝi!
Irina Gonĉarova
organizanto de la Kalejdoskopoj de lingvoj kaj kulturoj
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/04/ruslando-76/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kalejdoskopo de kulturoj en Odincovo appeared first on La Ondo de Esperanto.



