Litovio: Somera kunflugo kun eminentaj gastoj

Ĉi-jare la Somera Kunflugo de Litoviaj Esperantistoj okazis la 13-14an de junio en la vilaĝo Antalkiai, turisma bieno apud Kaŭno. La kunflugon partoprenis 63 personoj, inter kiuj estis spertaj verkistoj kaj komencantaj aŭtoroj, lertaj pedagogoj kaj talentaj prelegantoj, famaj reprezentantoj de belartoj kaj artistoj laŭanimaj. Abundis ankaŭ personoj preferantaj firman, konscian raciecon en la vivo.
Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de la renkontiĝo kaj prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, malfermis la kunflugon kaj prezentis detale tutan programon por du tagoj. Post la komuna fotado kaj abunda tagmanĝo komenciĝis la laborprogramo, en kiu prezentiĝis kelkaj neesperantistaj gravuloj de la kultura kaj socia vivo de Litovio.
La unua el ili estis Vidas Mačiulis – fama televida ĵurnalisto, redaktoro, prezidanto de la Kaŭna filio de la Litovia ĵurnalista asocio, gvidanto de la plej longa televida elsendo “Krepšinio pasaulyje” (En la mondo de basketbalo) en Litovio. Mačiulis venis tuj post entombigo de la meritplena basketbala trejnisto Vladas Garastas. Supozeble Vidas Maĉiulis estis impresita de tiu okazaĵo, instiganta trapensi sian propran vivovojon. Ĝuste tien gvidis lia trarigardo de sia vivo. Li rakontis pri multfoja eskapo el akraj ungoj de ĝia moŝto Morto helpe de klarvidanta persono kun eksterordinaraj kapabloj.
Vidas Mačiulis rakontas.
Post kafopaŭzo sekvis renkontiĝo kun prof. Valdas Rakutis – parlamentano, milita historiisto. Lia prelego “Litovio de Palemonas” okazis per la reto. La temo estis tre trafa antaŭ la 113a Universala Esperanta Kongreso en Kaŭno. Antaŭ komenci ion novan utilas firmigi pozicion en la origina punkto de la komenco.
Alvydas Surblys – historiisto kaj aktivulo de libroamanta societo – prelegis pri la 100-jariĝo de Litovia Radio, unu el la rimedoj de ĵurnalista agado. En fokuso de la prelego la unuaj aparatoj de elsendoj, ilia establo, unuaj adresoj, kie estis instalitaj teknikaĵoj. Surblys prezentis pionirojn de la Litova Radio, danke al kiuj niaj avoj estante hejme aŭ ĉe najbaroj, posedantaj radioaparaton, povis sperti ankoraŭ nekonatan, forte ĝojigan senton de ligiteco al la mondo.
Post la vespermanĝo, estis vere plezura, virtuoza koncerto de la violonisto Ugnius Savickas.
La vesperon ni finis ĉiuj komune, kantante esperantigitajn kantojn kun gitara akompano de Vytautas Šilas.
La duan tagon venis al ni Aldona Ruseckaite – poetino kaj prozistino, aŭtorino de pli ol 30 libroj kaj gvidantino de literatura muzeo de Maironis en Kaŭno. Ŝia prelego “Verkistoj kaj sortoj” kelkfoje tuŝis multlingvan kleron de prezentitaj verkistoj.
Aldona Ruseckaite prelegas.
La kunflugon partoprenis Vladimiras Beresniovas – Vladberis. Iam mi ekkonis la humuran gazeton “Ŝluota” (Balailo) danke al karikaturoj de Beresniovas. Neanoncite ni aŭskultis proprajn versojn de du poetinoj el Panevėžys: Ona Striškiene kaj Ona Šereniene.
Fine de la kunflugo Povilas Jegorovas prezentis la unuajn paŝojn de la preparado de la 113a UK 2028 en Kaŭno.
Snaiguolė Malych
Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Litovio: Somera kunflugo kun eminentaj gastoj appeared first on La Ondo de Esperanto.



