PMA

Kontoj de UEA daŭre sen profesia kontrolo

Daŭre mankas raporto de profesia revizoro pri la kontoj de UEA. La financaj rezultoj de pluraj kongresoj restas netraktitaj. La multjara kaj multekosta laboro por la reteja renovigo nun ŝajne estos tute forĵetita.

Nekonata monsumo estis uzita por krei la sistemon AKSO, kiun UEA nun ŝajne tamen ne uzis.

Kvin semajnojn antaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso en Graco al la komitato de UEA estis liveritaj diversaj raportoj pri la ekonomia kaj cetera stato de la asocio. Tamen multaj esencaj aferoj estas tuŝitaj nur preterpase, kaj grandan parton de la estrara raporto plenigas listigo de evidentaĵoj.

Pri la libroservo oni povas ekscii, ke ĝi “prizorgis distribuadon de libroj kaj aliaj eldonaĵoj”. Krome “daŭris laboroj por prepari estontan funkcimodelon”. Tamen nenio konkreta estas dirita pri la progreso de la “laboroj”, nek pri la “estonta funkcimodelo”.

Same nekonkreta estas la alineo pri la delonge planata vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176: “Grava atento dediĉiĝis al la vendoprocezo de la oficeja domo en Roterdamo kiel parto de la transiro al pli moderna kaj efika organiza modelo.” (Ankaŭ ne estas klare kiu dediĉis la atenton.)

Rilate al la reteja renovigo, kiu jam en 2013 estis indikita kiel prioritato de UEA, la freŝa estrara raporto aliflanke kaŝas novaĵon:

En 2025 la antaŭa estraro klopodis trovi kunlaborantojn por eventuala pluevoluigo de AKSO (Administra Komuna Sistemo Organiza). Oni mendis teknikan taksadon kaj okazigis serion de intervjuoj kun interesatoj. La nuna estraro decidis paŭzigi tiun procezon kaj traktis kun A. Grigorjevskij por revizio de strategioj por 2026.

Ŝajnas do ke la kosta kaj ampleksa projekto AKSO, pri kiu sinsekvaj respondeculoj okupiĝis dum multaj jaroj, nun definitive estas metita flanken. Por la tasko de reteja renovigo en 2013 estis buĝetita la sumo de 100 000 eŭroj, kaj tiu sumo estis uzita sen videbla rezulto.

Krom tio, dum la jaroj kiuj pasis post la decido, ankaŭ aliaj rimedoj estis uzitaj en la laboro por ellabori la sistemon, kiun UEA nun ŝajne ne uzos. Interalie la administra subvencio de EU ŝajne parte estis uzita tiucele.

La iama estrarano Andrej Grigorjevskij de multaj jaroj prizorgas kaj aktualigadas la nunan retejon de UEA, kiun li mem kreis. Li tamen mem iom surpriziĝas, aŭdante pri la mencio de sia nomo en la estrara raporto.

– Ha, interese, mi mem ne atentis tion. Dankon pro la mencio.

Libera Folio: La impreso estas, ke oni ne plu laboros pri Akso, sed ja iel renovigos la nunan retejon. Ĉu vi povas ion diri pri tiuj planoj?

– Ankaŭ mi havas tian impreson, ke oni ne plu laboras pri AKSO. Pri la subtenado kaj ioma renovigado de la nuna retejo mi okupiĝis kaj okupiĝas kontinue. Plenan renovigadon mi ne riskus entrepreni, kvankam ege necesas.

La financaj dokumentoj disponigitaj al la komitato montras pozitivan rezulton, sed multaj aferoj en ili malklaras. En akompana letero al la komitato ĝenerala direktoro Schäffer skribas:

”Bedaŭrinde daŭre ni postrestas rilate al la finkalkulo de diversaj kongresoj. La trakto estas tre komplika. Tamen neniu el la koncernaj kongresoj havis deficiton.”

La ne fintraktitaj kongresoj estas tiuj de Montrealo, Torino, Aruŝa kaj Brno – alivorte ĉiuj, kies finkalkulon devis prizorgi ne UEA mem, sed la “kongresa fako” ĉe la entrepreno E@I en Slovakio.

Estas tamen evidente, ke almenaŭ la unua afrika UK en Aruŝa estis tre kosta al UEA. Se ĝi en la finkalkulo tamen ne havos deficiton, kiel skribas Schäffer, oni prenis la monon el alia poŝo.

Tiaj ne tute travideblaj poŝoj en la financaj dokumentoj de UEA estas multaj.

Unu el tiuj estas la nova fondaĵo IH’68, kiu nun unuafoje aperas en la bilanco de la asocio, kun bonhavo de 227 000 eŭroj. La mono venas de Institucio Hodler, kiu siatempe posedis la Esperanto-domon en Antverpeno kaj ĝis la fino de 2016 ludonis ĝin al Flandra Esperanto-Ligo.

La domo poste estis vendita, kaj la vendoprezo eniris la kapitalon de la fondaĵo. La komitataj reviziantoj volis scii pli pri la fondaĵo kaj ĝia regado.

“Laŭ la ricevitaj informoj, temas pri aparta fondaĵo transdonita al UEA, kiu restas fondaĵo kaj ne fariĝas parto de la ĝenerala kapitalo. Ĝiaj rimedoj estas destinitaj por subteni la agadon de UEA kaj eventuale projektojn kongruajn kun ĝiaj celoj. La reviziantoj konsilas ke estu pli klare kiu decidas pri ĝia uzo”, ili skribas en sia raporto.

La komitataj reviziantoj konstatas, ke pluraj el iliaj rekomendoj el pli fruaj jaroj daŭre ne estas plenumitaj. Inter tiuj estis ĝuste revizio de la regularoj pri la diversaj fondaĵoj, sed ankaŭ, eble plej rimarkinde, la kompletigo de la profesia revizorado de la kontoj de UEA.

De multaj jaroj la komitataj reviziantoj insistas, ke necesas raporto de profesia revizoro pri la kontoj de UEA, por certigi ke ĉio pri la monaferoj de la asocio estas en ordo. En 2024 ĝenerala direktoro Martin Schäffer asertis, ke ekstera revizorado ja okazas, kvankam ĝia kosto ne aperis en la spezokonto de la asocio:

– La problemo estas, ke la Estraro ankoraŭ ne ricevis iun finan raporton de la kompanio, malgraŭ diversaj petoj de UEA. Ne aperas kosto pri tio, ĉar Institucio Hodler 68 pagas por la ekstera revizorado.

Antaŭ unu jaro la komitataj reviziantoj denove rekomendis, ke “profesia revizorado de la kontoj por la jaroj 2020–2023 estu preta kaj prezentita al la Komitato en la venontjara Universala Kongreso”.

Tamen tia raporto plu mankas. Same mankas en la freŝa spezokonto elspezo por profesia revizorado. Eble ĝin denove pagis Institucio Hodler – tion ne eblas scii, ĉar mankas detalaj raportoj pri ĝi, same kiel ili mankas pri aliaj fondaĵoj de UEA.

En la komitata diskutejo Tonjo del Barrio petis klarigon pri la mankantaj informoj:

“Kun la nunaj informoj mi sentas ke la komitato ne povas bone plenumi sian laboron koncerne la ekonomian flankon de la asocio”, li skribis.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer respondis, ke ne eblas doni la necesajn informojn antaŭ la komitata kunsido, ĉar tio postulus tro da laboro de li.

“Jam estas tro da streĉo kaj mi ne plu pretas konstante fari multajn kromhorojn (nuntempe denove mi laboras sabate / dimanĉe / vespere) Do bv. havi iom da pacienco.”

Deixe uma resposta