PMA

Esperanta Vikipedio en pralingva ciklo

Vikipediaj artikoloj en la plej multaj lingvoj fine kondukas al la temo ”filozofio”, se oni sufiĉe profunde esploras la ligilojn en ili. Tio tamen ne validas pri la Esperanta Vikipedio. Anstataŭ filozofio, la esperantistaj vikipediistoj ŝajnas trovi la lingvon bazo de ĉio. Eĉ se Esperanto fidele ĉiam rekondukas al si mem, skribas Marc van Oostendorp.

La verda stelo en la Platona akademio de Rafaelo.

Ekzistas amuza ludo, kiun oni povas ludi per Vikipedio. Elektu iun ajn artikolon, alklaku la unuan ligilon en la teksto, poste la unuan ligilon de la nova paĝo, kaj tiel plu. En la angla Vikipedio okazas io surpriza: preskaŭ ĉiuj artikoloj, pli aŭ malpli frue, alvenas al unu sama paĝo – ”filozofio”.

Vikipediisto malkovris tion ĉirkaŭ 2011, kaj la afero fariĝis fama kiam ĝi aperis en konata retbildstrio. Antaǔ kelkaj semajnoj aperis filmeto pri la fenomeno en la YouTube-a kanalo de Vikipedio. Komputila kontrolo montras ke en 2011 pli ol 90 procentoj de la artikoloj kondukis al ”filozofio”, kaj en 2016 jam ĉirkaŭ 97 procentoj.

La klarigo verŝajne estas ke la unua ligilo de artikolo kutime kondukas al iom pli ĝenerala nocio. La artikolo pri hundo kondukas al ”mamulo”, de tie al ”besto”, poste al ”organismo”, kaj tiel oni paŝo post paŝo grimpas de la konkreto al la abstrakto, ĝis oni atingas la plej abstraktan nocion de ĉiuj, la filozofion.

Sed tio ne validas por ĉiuj lingvoj. La fenomeno estas forta nur tie, kie la unuaj ligiloj efektive kondukas ĉiam pli alten, al ĉiam pli abstraktaj nocioj. En la germana, franca kaj rusa Vikipedioj la afero similas al la angla, sed la itala prefere konverĝas al ”psikologio”. Kelkaj orient-aziaj eldonoj pli volonte alvenas al ”homo” aŭ ”tero”, kaj la japana tute ne montras la fenomenon.

Ankaŭ la nederlanda devias, kaj iras al ”scio”. Ŝajnas do, ke ĉiu lingva eldono havas sian propran preferatan celon – kvazaŭ spegulon de tio, kion ĝia komunumo opinias plej fundamenta. Mi scivolis, kien kondukas Esperanto-Vikipedio, kaj decidis mem provi.

La metodo estis simpla. Mi prenis mil hazarde elektitajn artikolojn kaj, je ĉiu el ili, sekvis la unuan ordinaran ligilon en la teksto, ĝis la vojo aŭ enfalis en senfinan ciklon, aŭ haltis pro manko de plua ligilo.

La rezulto estas klara: en Esperanto la vojoj ne kondukas al ”filozofio” kiel en la angla. Preskaŭ kvarono de ili – 23,7 procentoj – finiĝas en unu sama ciklo, kiu senfine pendolas inter ”hindeŭropa lingvaro” kaj ”hindeŭropa pralingvo” – fermita rondeto pri la historio de la lingvoj.

La dua plej ofta celo estas la ciklo ”fotosintezo – plantoj” (10,9 procentoj), kaj la tria ”arto – artverko” (7,1 procentoj). Kune, tiuj tri cikloj kaptas preskaŭ naŭ el ĉiuj dek vojoj, kiuj entute atingas ciklon; la cetero disiĝas en kelkdek etajn buklojn.

Filozofio ja aperas survoje – 13,4 procentoj de la vojoj trapasas ĝin – sed ĝi neniam estas la lasta halto. La kialo estas simpla: la unua ligilo de la paĝo ”filozofio” mem kondukas al ”antikva greka lingvo”, kaj de tie la vojo tuj glitas en la lingvan ciklon.

Alia ekzemplo: ekirante de la blazono de Nord-Koreio, oni pasas tra akvo, materio, la universo, geometrio, matematiko, logiko kaj – jes – filozofio, por fine alteriĝi ĉe la greka lingvo kaj la hindeŭropa pralingvo. Eĉ la filozofio mem do, en Esperanto, fine submetiĝas al la lingvo.

Estas ankoraŭ unu frapa cifero. Pli ol duono de la artikoloj – 53 procentoj – kondukas al sakstrato: ili estas tiel mallongaj, ke ili enhavas neniun uzeblan ligilon en sia teksto. En la angla tio preskaŭ ne ekzistas. Tio signifas ion pri Esperanto-Vikipedio, kiu konsistas el multege da etaj artikoloj, ofte nur kelkfrazaj; multaj ludoj do finiĝas antaŭ ol vere komenciĝi. La vojoj kiuj efektive atingas ciklon, bezonas por tio meznombre ĉirkaŭ naŭ paŝojn.

Ĉiu Vikipedio havas sian propran gravitocentron, kaj tiu de Esperanto estas ne la filozofio, sed la lingvo. Tio ne surprizas. La esperanta Vikipedio estas verkata grandparte de homoj, kiuj amas lingvojn, kaj iliaj artikoloj emas jam ĉe la unua ligilo konduki al landoj, popoloj kaj lingvoj – kaj de tie al la hindeŭropa radiko de preskaŭ ĉio. La ludo do diras malpli pri la strukturo de la mondo ol pri la homoj, kiuj verkis la enciklopedion.

Kaj la datumoj havas ankoraŭ etan donacon. Inter la malgrandaj cikloj troviĝas unu, kiu pendolas inter ’Judoj’ kaj ’Zamenhof’. La kreinto de Esperanto do ricevis sian propran senfinan rondiron en la enciklopedio, kiun lia lingvo naskis. Eĉ se Esperanto ne kondukas al Filozofio, ĝi tamen, fidele, ĉiam rekondukas al si mem.

Marc van Oostendorp

Deixe uma resposta