PMA

Ankaŭ IKUE kongresos en Graz

ikue

La 77a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) okazos de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2026 en Graz (Aŭstrio), unu semajnon antaŭ la 111a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. La kongreso havos la temon havos temon “Sinjoro, donu al mi veran kredon, firman esperon kaj senkondiĉan amon” (Sankta Francisko).

Post 105 jaroj IKUE revenas al Graz! Graz gastigis la 7an Kongreson de IKUE en la 1921a jaro. La ĉi-jara Kongreso de IKUE estos la kvina en Aŭstrio. Post la 7a en Graz, okazis la 9a (1924) kaj la 27a (1959) en Vieno kaj la 33a (1970) en Klagenfurt.

La kongreso okazos en Kolpinghaus, studenta domo kiu situas en la centro de Graz. Je pied-distanco troviĝas urbaj vidindaĵoj, vendejoj, restoracioj.
Ankaŭ la Kongresejo de la 111a Universala Kongreso de Esperanto troviĝas je 15-minuta pieddistanco.

Kongresaj programeroj

• ĉiutagaj komunaj preĝoj: matenaj kaj vesperaj, rozario
• ĉiutaga sankta meso
• laborkunvenoj de IKUE
• intensa seminario lige al la temo de la kongreso
• prelegoj
• piedaj pilgrimoj: al la katedralo de Graz, al la franciskana preĝejo
• tuttaga busa pilgrimo: Sanktejo Mariazell v. https://eo.wikipedia.org/wiki/Mariazell
• urba trarigardo

Ĉiuj programeroj kiuj okazos en la kongresejo aŭ dum la pilgrimoj en la preĝejoj estos hibridaj kaj oni povos sekvi ilin per ZOOM.

Pliaj informoj estas elŝuteblaj ĉe https://ikue.org/77a-Kongreso-de-IKUE.pdf

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ankaŭ IKUE kongresos en Graz appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta