PMA

La 74a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

KansajoLa 6an kaj 7an de junio en la jaro 2026 okazis la 74a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (KEK) en la urbo Ikeda, gubernio Osaka en Japanio. Estis 168 aliĝintoj, kaj 111 efektive ĉeestis, el kiuj estis du ĉinoj kaj unu koreo.

La nuna mondo spertas oftajn konfliktojn kaj militojn, kaj dividoj kaj malegalecoj plilarĝiĝas. Ĉi-jara KEK, organizita de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG) celis pripensi la rolon de Esperanto kaj la agojn, kiujn esperantistoj devus plenumi por certigi pacan kunekzistadon per daŭra dialogo en multlingva kaj multkultura mondo. Ankaŭ la Kongreso fariĝis ĉiujara okazo por revidoj kaj novaj renkontoj.

La kongreso havis du publikajn prelegojn japanlingvajn:

1. Artefarita Intelekto (AI) ŝatas memlernon.
2. Kion ni lernis de multkultura interŝanĝo

La kongreso ankaŭ havis Esperantan prelegon: Zhang Changsheng prelegis pri la amika interŝanĝo inter Esperanto-Societo en Takatuki en Japanio kaj Changzhou-a Esperanto-Asocio en Ĉinio. Ili subtenas longdaŭran interŝanĝon dum pli ol 40 jaroj ekde 1986.

Okazis interesaj programeroj: “Raporto pri Sukcesa ekzemplo de varbado de junuloj plenaj je esperoj en La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto”, “Ĉu ni kune dancu Mambon gaje kaj sane?!”, “Gaja Vespero”, “Bonvenon IJK-junuloj”, “Ni kantu!” kaj “Kurso de Frazfarado”.

Kaj ankaŭ okazis pluraj fakaj kunsidoj: “Ni dividu niajn memorojn pri niaj forpasintoj”, “Artefarita Intelekto riĉigas Esperanton”, “Kiel traduki kantojn”, “Paco kaj Esperanto” k. a.

Partoprenintoj inspiriĝis el novaj renkontoj, ĝojis pri revidoj kaj interŝanĝoj, sentis la gravecon de dialogo, kaj aprezis la valorecon de paco. La kongreso finiĝis sukcese.

Takemori Hirotoshi

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/japanujo-4/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 74a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta