Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2026

1. Antaŭ 35 jaroj (1991) en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo) aperis la unua numero de la renaskita gazeto “Ruslanda Esperantisto” (ĉiumonata informilo de Urala Esperantista Societo); entute aperis 96 numeroj: 72 en Esperanto (1991-97) kaj 24 en la rusa lingvo (1998-2001).
4. Antaŭ 105 jaroj mortis Antoni Grabowski (1857-1887-1921), pola kemiisto, terminologo, poligloto, volapukisto kaj esperantisto; la unua prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (1908-21), sekretario de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), dekomenca membro de la Lingva Komitato (LK, 1905-21) kaj Akademio de Esperanto (AdE, 1908-21), direktoro de la sekcio por la Gramatiko de AdE (1908-21). Kvankam Grabowski verkis malmultajn poemojn en Esperanto, oni konsideras lin “patro de la Esperanta poezio” pro la unua poezia Esperanto-antologio “La liro de la Esperantistoj” (23 originalaj kaj 87 tradukitaj poemoj), kiun li kompilis kaj eldonis en 1893, kaj pro liaj tradukoj, inter kiuj elstaras la antologio “El parnaso de Popoloj” (1913), tradukita de li el trideko da lingvoj, kaj “Sinjoro Tadeo” (1918) de A. Mickiewicz; inter liaj tradukoj estas ankaŭ “La neĝa blovado” (A. Puŝkin, 1888), “La gefratoj” (Goeto, 1889), verkoj de A. Mickiewicz, J. Słowacki, H. Sienkiewicz k. a.
Legu pli en la enciklopedio “Nia Diligenta Kolegaro”, p. 110-111.
6. Antaŭ 35 jaroj (1991) en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo) komenciĝis la unua internacia esperantista renkontiĝo Eŭropo-Azio ’91 kun partopreno de cent personoj el ses landoj (33 el Eŭropo, 67 el Azio).
12. Antaŭ 85 jaroj (1941) estis mortpafita (kune kun multaj Bjalistokaj judoj) de germanaj nazioj Jakobo Ŝapiro (Jakub Szapiro, 1897-1911-1941), Ruslanda, poste Pollanda kaj Sovetunia (1939-41) juda ĵurnalisto, instruisto kaj esperantisto, konata en Esperantujo kiel Joŝo; kunfondinto (1922) kaj prezidanto (1924-39) de Esperanto-Societo “Ludoviko Zamenhof” en Bjalistoko, ĉefdelegito de UEA por Pollando (1928-?); kelkfoja laŭreato de Internaciaj Floraj Ludoj, aŭtoro de “La mondmilito kaj Esperanto” (ruslingva, 1915), “Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano” (1921) kaj de la unua gvidlibro pri Bjalistoko en Esperanto (1922), tradukinto de pluraj verkoj el la jida, rusa kaj pola lingvoj.
12. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Rikardo Ŝulco (Richard Schulz, 1906-1997), gimnazia lingvoinstruisto, esperantisto, fondinto de la “Analiza Skolo”, aŭtoro kaj tradukinto de pluraj libroj, i.a.: “Mein geliebtes Esperanto” (1976), “La perdita honoro de iu Katarino Blum’” (Heinrich Böll, 1978), “Pledo por Unueca Lingvo” (1985), “Sur la Vojoj de la Analiza Skolo” (1987) k. m. a.
14. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Ismael Gomes Braga (1891-1907-1969), brazila librotenisto, poligloto kaj esperantisto; fondinto (1937) kaj dum pli ol 30 jaroj direktoro de la Esperanto-fako de Brazila Spiritisma Federacio, longtempa vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo; li verkis aŭ adaptis plurajn lernilojn: aperis dek eldonoj de “Primeiro manual de Esperanto” (1940); ses eldonoj de “Dicionário Esperanto-português” (1956), kvin eldonoj de lia portugala versio de la praktika kurso de F. Szilágyi (1952); tradukis fundamentajn spiritismajn librojn de Allan Kardec, tradukis en la portugalan “Esencon kaj estontecon…” de Zamenhof (1937).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 106-108.
21. Antaŭ 25 jaroj (2001) en Zagrebo komenciĝis la 86a Universala Kongreso de Esperanto – la unua UK en la 21a jarcento. Stjepan Mesić, la prezidento de Kroatio, venis al la inaŭguro por alparoli la kongreson.
26. Antaŭ 139 jaroj (1887) en la presejo de Ĥaim Kelter aperis la “Unua libro” de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto.
• Legu pli en la artikolo “La unua libro” de Aleksander Korĵenkov ĉe https://sezonoj.ru/2020/07/unua.
26. Antaŭ 145 jaroj naskiĝis Paul Berthelot (bertló, 1881-1899-1910), franca presisto, anarkiisto, spiritisto kaj esperantisto; fondinto de Kataluna Esperanto-Grupo (1904) kaj de ties organo “Espero de Katalunjo” (1905) por kunligi katalunajn esperantistojn de Hispanio kaj Francio; fondinto de la gazeto “Esperanto” (1905) kiun li en 1907 cedis al H. Hodler (en 1908 ĝi iĝis la organo de UEA), fondinto de “Internacia Socia Revuo” (1907), organizinto de la unua kongreso de “verdruĝuloj” kadre de la 2a UK (Ĝenevo, 1906); membro de LK (1909-10); aŭtoro de “Vocabulaire français-espéranto” (kun T. Cart kaj M. Merckens, 1903), “Komercaj leteroj” (kun Ch. Lambert, 1903), “Fonetiko litera” (1904), “Provo de ĥemia nomigado en Esperanto” (1904); lia franclingva anarkiisma verko “L’évangile de l’heure” (La Evangelio de la horo) aperis en Esperanto posteume en 1912 kun pluraj postaj reeldonoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 34-35.
26. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Lucija Borčić (1921-1940-2015), kroata manartistino (fadenoj kaj lano) kaj esperantistino; sekretariino de la 38a UK en Zagrebo (1953); aŭtoro de “Granda vortaro Esperanta-kroata” (2008), “Granda vortaro kroata-Esperanta” (2009) kaj “Pulsas la viv’; poemoj” 1997-2001 (2001); tradukinto de multaj kroataj verkoj; honora membro de UEA (2001).
26. Antaŭ 40 jaroj (1986) en Pekino komenciĝis la 71a Universala Kongreso de Esperanto – la unua UK en Ĉinio, kiu spronis la Esperanto-movadon en Ĉinio.
29. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Gaston Waringhien (varengjen, 1901-1916-1991), franca filologo, instruisto, tradukisto kaj esperantisto; membro de LK (1926-48), kaj AdE (1937-91), direktoro de la sekcio por la Ĝenerala Vortaro (1951-65), prezidanto de AdE (1963-79); fondinto (1934) kaj direktoro (1934-63) de Franca Esperanto-Instituto; la sola redaktoro de “La Nica Literatura Revuo” (1955-62). Li estas ofte konsiderata kiel la ĉefa Esperanto-intelektulo pro sia elstara kontribuo al pluraj sferoj:
Esperantologio: kunaŭtoro de “Plena Vortaro de Esperanto” (1930); aŭtoro kaj redaktoro de “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto” (1970) kiu dum pli ol 50 jaroj restas la ĉefa Esperanto-vortaro; aŭtoro de “Grand dictionnaire espéranto-français” (1957); kunaŭtoro (kun K. Kalocsay) de “Plena Gramatiko de Esperanto” (1935), kiun li post la morto de K. Kalocsay reviziis kaj kompletigis kun la titolo “Plena Analiza Gramatiko de Esperanto” (1980);
Zamenhofologio: editoro de la duvoluma kolekto “Leteroj de L.-L. Zamenhof” (1948) kun pli ol 200 antaŭe nekonitaj leteroj kaj de “Lingvaj respondoj” (1962), aŭtoro de pluraj artikoloj pri Zamenhof, aperintaj ankaŭ en la dua kaj kvara volumoj de liaj eseoj.
Esearoj: 1. “Beletro” (1956, la 2a eld., ampleksigita aperis en 1987 kiel “Beletro, sed ne el katedro”), 2. “Lingvo kaj vivo: Esperantologiaj eseoj” (1959), 3. “Ni kaj ĝi: Pri religio kaj arto” (1972), 4. “1887 kaj la sekvo…” (1980), 5. “Kaj la ceter’ – nur literaturo” (1983).
Beletro: du originalaj poemaroj aperintaj pseŭdonime (“Duonvoĉe” de G. E. Maura, 1938; plejparto de “Libro de Amo” de G. P. Peneter, kunlabore kun K. Kalocsay, 1965), tradukinto de pluraj verkoj, inkluzive de la kvarvoluma kolekto “Tra la parko de la franca poezio” (1977-84), “La floroj de l’ malbono” (Ch. Baudelaire, 1957), “Kantoj kaj romancoj” de H. Heine (kun K. Kalocsay, 1969), “La robaioj” de Kajjam (1984), kaj la tri unuaj tagoj de “Dekamerono” de G. Boccaccio (kun P. Martinelli, aperis en 1995) k. a.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 295-297.
30. Antaŭ 70 jaroj mortis Stanislav Kamarýt (1883-1900-1956), ĉeĥa instruisto, filozofo kaj esperantisto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto de Bohema Asocio Esperantista; kundondinto, vicprezidanto kaj prezidanto de kelkaj sinsekvaj Esperanto-Asocioj en Ĉeĥoslovakio dum la intermilita periodo; prezidanto de la 13a UK en Prago (1921); komitatano (1932-36) kaj estrarano (1934-36) de UEA; kunlaboranto de “Enciklopedio de Esperanto”; membro de LK (1924-48) kaj AdE (1948-56); diverstempa redaktoro de “Český Esperantista”, “La Progreso”, “Ligilo”, “Bulteno de ĈAE” kaj “Esperantista”, aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj kaj de “Filozofia Vortaro” (1934), kunredaktoro de “Ĉehoslovaka Antologio” (1935); lia “Historio de la Esperanto-movado en Cehoslovakio”, finverkita en 1955, aperis nur en 1983; honora membro de UEA (1947).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 153-155.
31. Antaŭ 135 jaroj naskiĝis Delfí Dalmau i Gener (dalmaŭ i ĵener, 1891-1909-1965), kataluna lingvisto, instruisto, verkisto kaj esperantisto; prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio (1924-28), membro de LK (1933-48) kaj AdE (1948-65); kunlaboranto kaj redaktoro de “Kataluna Esperantisto”, premiito kaj ĵuriano de la Internaciaj Floraj Ludoj, aŭtoro de “Ilustrita lernolibro de Esperanto” (1938), “Stenologio kaj stenografio” (1955), “Dialekto, Dialektiko” (1956), “Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio” (1961).
31. Antaŭ 100 jaroj (1926) en Edinburgo komenciĝis la 18a Universala Kongreso de Esperanto, en kiu estis lanĉita “La Sankta Biblio en Esperanto”.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por julio 2026, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



