PMA

La 14a Kongreso de kroataj esperantistoj

kroatio

Ekde la 19a ĝis la 21a de junio en Karlovac okazis la 14a Kongreso de kroataj esperantistoj. La kongreso kolektis partoprenantojn el Kroatio kaj gastojn el Hungario, Svedio, Germanio kaj Ukrainio. La ĉefa organizanto de la kongreso estis Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kunlabore kun Kroata Esperanto-Ligo.

La ĉefa tago de la Kongreso estis sabato, la 20a de junio. Sabate je la 10-a horo okazis la elekta jarkunveno de KEL en la turisma vidindaĵo de Karlovac, prezentanta multajn dolĉakvajn fiŝojn “Aquatica”. En la jarkunveno la ĝisnuna prezidanto Anto Mlinar kaj ĝisnuna sekretariino Spomenka Štimec prezentis la agadon de KEL en la pasinta jaro, la planojn por la nuna kaj la venonta jaro kaj la financan staton de la organizaĵo.

En la dua parto de la jarkunveno okazis voĉdonado kaj aprobo de la nova prezidanto, tri vicprezidantoj kaj novaj estraranoj de KEL. Estis unuanime elektitaj la nova prezidanto Ivan Špoljarec kaj la nova sekretariino Ankica Jagnjić.

Ene de la sabata programo ankaŭ okazis prelego de la gastino el Ukrainio Nina Danylyuk pri Vasilij Eroŝenko kaj motivo de paco en lia verko. Aparte impresis la informo, ke ne estas konate, ĉu la muzeo pri Vasilij Eroŝenko en Obuĥovka travivis la ĝisnunajn militajn operaciojn en la regiono, dum la ruslanda–ukrainia milito.

En la dua parto de la programo partoprenis Zdravko Seleš, poeto kaj esperantisto el Đurđevac. Mihaela Cik prezentis lian novan poemaron “Spuroj”, kaj membrinoj de Esperanto-Societo Split Darija Budiša kaj Lidija Leskur prezentis la novan dulingvan poemaron eldonitan de la societo en Split.

Je la 14a horo ĉiuj kongresanoj kolektiĝis en la restoracio “Tiffany”, kie sekvis la komuna tagmanĝo kaj babilado en amika etoso.

Dimanĉo kiel lasta tago de la kongreso estis dediĉita al ekskursoj. Kongresanoj vizitis la kastelon Dubovac, veturis per turisma ŝipo “Zora” sur la rivero Kupa, vizitis la kastelon en Ozalj kaj trarigardis la akvarion en “Aquatica” en Karlovac. La postkongresan lundon ĉiuj interesiĝantoj ekveturis al la tria Adriatika feriado en Prvić Luka.

Filip Ivančić

Fonto: https://mallonge.net/karlovac

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/kroatio-11/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 14a Kongreso de kroataj esperantistoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta