UEA batalos kontraŭ falsaj novaĵoj
El sub la tero aperas la vero. Tio estas la moto de nova servo de UEA, kiu celas kontraŭbatali la disvastigon de falsaj novaĵoj en Esperantujo. La estraro de la asocio instigas ĉiujn unuavice serĉi fidindajn informojn pri UEA en ĝia oficiala organo, la revuo Esperanto, kaj ne kredi famojn el suspektindaj fontoj, ekzemple pri tio ke la libroservo de UEA ne plu funkcias.

La estraro de UEA en sia reta kunveno la 28-an de marto decidis krei reton de volontuloj kontraŭ falsnovaĵoj.
Tian ideon unue prezentis la landa sekcio de TEJO el Gvatamalo, citante en sia mesaĝo la ĝenerale zorgovekan disvastiĝon de falsnovaĵoj en sociaj retoj tutmonde, kaj aparte la denove aktualan artikolon de Libera Folio, laŭ kiu la Akademio de Esperanto diskutas pri fakultativa akuzativo.
”Ni vivas en mondo de trompaj kaj Trumpaj mesaĝoj, tiel nomita feknjuzo, sed nia generacio ne hezitas ekbatali en la kampo de informado, ankaŭ kontraŭ skandalgazetoj”, la asocio skribas en sia propono.
Kvankam Libera Folio ĉiam laboras laŭ plej striktaj ĵurnalismaj normoj, kaj tial ne estas ĝojige ke ĝuste nia artikolo servis kiel preteksto por starigi tian servon, la celo en si mem estas tute salutinda.
Praktike, estos kreita retpaĝo kun formularo por anonci kazojn de falsnovaĵoj. La paĝo estos publika, sed eblos fari anoncon anonime. La unuaj volontuloj estas membroj de la estraro mem, ĉar ili opinias vidi averaĝe pli da falsnovaĵoj ol simplaj membroj.
Fizike la falsnovaĵa servo troviĝus en la kelo de la volontula domo en Roterdamo, kien ankaŭ parto de la libroservo translokiĝos. Tie la servo starus sur solida fundamento, sekvante la Zamenhofan proverbon ”eĉ el sub la tero aperas la vero”. Tiun proverbon UEA elektis kiel la moton de la nova servo.
Por ekscii pli pri la grava iniciato, Libera Folio turnis sin al la estraro de UEA. Interalie, ni demandis:
– Ĉu vi havas la impreson ke ĝuste en Esperantujo aparte vigle cirkulas falsnovaĵoj? Se jes, pri kio?
– Kio garantias ke homoj ne false anoncas falsnovaĵojn?
La respondojn ni publikigos tuj post ties alveno – se ili estas pruveble malfalsaj.
Kompletigo: Prezidanto Fernando Maia respondis:
– Se oni volas eviti falsajn novaĵojn, oni unuavice legu la revuon Esperanto. Tie aperas nur kontrolitaj informoj pri sukcesaj renkontiĝoj. Krome, la maja numero raportos pri la iniciato uzi Esperanton ene de la Eŭropa Defendo: tikla temo, pri kiu ne regas konsento eĉ ene de nia estraro mem.


