La 77a fervojista kongreso en Serbio

Ĉi-jare la kongreso de esperantistoj-fervojistoj (… kaj amikoj de fervojo) okazis en bela balkana lando Serbio. De la 23a ĝis la 30a de majo 2026 renkontiĝis ĉirkaŭ 70 kongresanoj el 14 landoj unue en Beogrado por solene inaŭguri la kongreson, ĝui prezenton de tradiciaj kantoj kaj ne promeni en la centro de belega Beogrado kaj urba parko Kalemegdan. Por fervoj-entuziasmuloj estis interesa vizito de loka fervojmuzeo kun raraj eksponaĵoj.
Post kvarhora busveturado ĉiuj kongresanoj translokiĝis al Mokra Gora en okcidenta parto de la lando, kie bonvenigis nin ĉarma samnoma fervojstacio kun ĉio necesa por labora kaj distra partoj de la kongresa programo. Krome la kunvenoj kun raportoj pri agado de IFEF kaj ĝiaj landaj asocioj en la jaro 2025 estis diskutataj situacio en diversaj landoj kaj problemoj de nuntempa stato de la fervojista Esperanto-movado. Aperis kelkaj novaj instigoj kaj proponoj kiel plibonigi laboron de la federacio kaj plivigligi movadon en landaj asocioj.

Neforgesebla por ĉiu fervojamanto estis veturo per etŝpura trajno (760 mm) tra fervojlinia sekcio “Šarganska osmica” (Ŝargana oknumero) inter Mokra Gora kaj Šargan Vitasi, kiu ricevis sian nomon laŭ la formo de ĝia traceo kiu similas la ciferon 8. Sur 15 km de la linio la trajno trairas 22 tunelojn kaj 5 pontojn kaj atingas nivelon 235 metroj pli alte ol Mokra Gora. Dumvoje estas belegaj vidoj al najbaraj montetoj kaj valoj.
Tute proksime de la kongresloko troviĝas Drvengrad (Lignourbo) – unika kultura kaj etna vilaĝo kiun konstruis la fama serba filmreĝisoro Emir Kusturica por sia filmo “La vivo estas miraklo”. Oni povas tie ĝui etoson de la vivo en antikva vilaĝo kaj rememori la filmon mem.

La kulturan programon dum vesperoj brile plenigis Nedeljka Ložajić, Saša Pilipović kaj Zlatoje Martinov.
La lasta tago de la restado en regiono de okcidenta Serbio estis dediĉita al tuttaga ekskurso en ĉirkaŭaĵo. Traveturante montaran pejzaĝon kongresanoj plej frue vizitis faman serban monaĥejon Rujan – lokon, kie en la 16a jarcento estis presita la unua serba libro. Fortan impreson por ili kaŭzis vizito de “Podpećka pećina” (groto Podpećka) – ĝia grandeco, riĉa dekoraciaĵo per multformaj stala-ktitoj/gmitoj/ktatoj kaj eĉ historia senco por ĉirkaŭaj loĝantoj dum pasinteco.
La organizantoj de la kongreso sub la gvidado de Nedeljka Ložajić meritas sincerajn dankojn.
Ladislav Kovář
Fotoj
1. Grupo da kongresanoj en Beogrado
2. La fervoja stacio Mokra Gora
3. La ligna urbo Drvengrad
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/serbujo-6/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 77a fervojista kongreso en Serbio appeared first on La Ondo de Esperanto.



