PMA

La plej magra jarrikolto: 67 libroj en 2025

Ekde 1991 La Ondo de Esperanto publikigas statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la laboron de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Aleksander Korĵenkov afable permesis republikigon de la ĉi-jara statistiko en Libera Folio. Ni ne reproduktas ĉiujn tabelojn – la plej detalajn informojn serĉu en la originala artikolo.

Screenshot

La bazo de nia statistiko estas la rubriko ”Laste aperis” (LA) de la revuo Esperanto, en kiu estas registrataj ĉiuj paperaj libroj, kiujn la libroservo de UEA ekvendis dum la koncerna jaro. Tia statistiko ja estas kritikebla kaj kritikinda.

Unue, en LA estas registrataj ankaŭ libroj eldonitaj pli frue kvankam ekvenditaj de UEA en la revuata jaro. Tio povas doni misan bildon pri la koncerna jaro, sed la resuma statistiko glatigas la fluktuadon kaj fidinde vidigas la ĉefajn tendencojn en nia eldonado.

Due, la libroservo de UEA vendas ne ĉiujn novajn librojn, kaj en LA kutime mankas lerniloj eldonitaj por enlandaj bezonoj (ekzemple, lerniloj por ĉinoj) kaj etkvante eldonitaj broŝuroj, kiujn la aŭtoroj disvendas kaj disdonacas en siaj kluboj kaj en renkontiĝoj. Same mankas en LA kongreslibroj, programbroŝuroj kaj jarlibroj, kiuj abunde aperas ne por vendado tra libroservoj, sed por disdono al la respektivaj kongresanoj kaj asocianoj. Kaj kelkaj eldonejoj ne proponas siajn librojn al UEA.

Trie, ekster la statistiko restas la bitlibroj, kiujn oni ofertas sen zorgi pri paperaj eldonkostoj. Tio reduktas la bazon de rikolto.

Sed mankas pli granda statistika bazo ol ”Laste aperis”. Vidu la rezulton.

En 2026 surmerkatiĝis 67 libroj, nova malrekordo. La ĝenra distribuo rekonfirmas, ke nun aperas malmultaj lerniloj, ja nun oni pli lernas Esperanton rete, ne per paperaj lernolibroj). La plej popularaj plu estas tradukitaj beletraĵoj.

Ankaŭ malrekorde, nur 11 eldonejoj produktis almenaŭ du librojn jare. Mondial plu estas plej supre kun 12 libroj, inkluzive de ”Beletraj Almanakoj”. Sekvas Dokumenta Esperanto-Centro kun sep libroj. La tria devus esti Esperanto-Asocio de Britio kun kvar libroj, pri kiuj Tim Owen rakontas en ĉi tiu ”Ondo” (p. 108-112), sed ilin LA ne menciis, tamen – jen, novaĵo! – du el ili estas en la februara LA por 2026.

La eldonemo de Mondial donas al Usono la unuan lokon, sed Francio plu avangardas en la resuma listo, kvankam ĉi-jare nenio lastaperis en ĉi tiu lando.

29 libroj el 67 estas tradukitaj el 18 lingvoj, plej multe el la itala (5 libroj), kroata (4), germana kaj hungara (po 2). (Sen la multaj tradukoj eldonitaj de EAB, ĉar nia statistiko enhavas nur la librojn, kiuj laste aperis.)

Tri libroj ĉi-jare kaj 189 dum la 35 prilaboritaj jaroj estas tradukitaj el Esperanto; tamen, temas ne pri niaj literaturaj perloj, sed pri novaj lingvaj versioj de lerniloj.

Inter la 67 eldonitaj libroj estas 13 broŝuroj kun malpli ol 49 paĝoj (8 broŝuroj en 2024, 14 broŝuroj en 2023, 20 broŝuroj en 2022). 41 libroj estis eldonitaj en 2025, 18 en 2024, kaj la ceteraj aperis pli frue, sed estis registritaj en la pasinta jaro.

Amri Wandel kaj Eugen Macko, eldoninte po tri siajn verkojn, estas niaj plej ofte eldonitaj aŭtoroj, sed en pli multaj libroj estas menciita la nelacigebla veterano Carlo Minnaja, kies kvar tradukoj estis inter la ”laste aperintaj” en la libroservo de UEA.

Mi nur statistikas. Pri la valoro de la libroj rakontu ne mi, sed tiu, kiu legis ilin.

Pasintjare mi demandis: ĉu mi daŭrigu la laboron, komencitan de Vilmos, aŭ la supra resumo estu la lasta? Du personoj (ambaŭ proksimaj al verkado/eldonado) petis daŭrigon. Mi daŭrigis, sed plu ŝajnas al mi, ke tia statistikado ne havas multe da senco en la epoko, kiam multaj verkoj aperas nur kiel bitlibroj; ekzemple, je la jarŝanĝo ni eldonis la romanon ”Kien ci iras” de Henryk Sienkiewicz en traduko de Lidja Zamenhof, prilaborita kaj komentita de Sergio Pokrovskij. Ni certe ne riskus eldoni surpapere ĉi tiun 622-paĝan libron.

Aleksander Korĵenkov

Unue aperis en La Ondo de Esperanto

Deixe uma resposta