PMA

La Centra Oficejo denove ne vendita

UEA denove malsukcesis vendi la domon en Roterdamo, kie ekde 1962 situas la Centra Oficejo de la asocio. La aĉetonto, kiu aperis en septembro 2025, nun denove malaperis.

La domo kie situas la Centra Oficejo de UEA estas vendata, sed aĉetantoj mankas.

La decido pri la vendo de la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 estis diskutata longe, kaj ĝi estis fine aprobita de la komitato de UEA en reta voĉdonado en februaro 2022. De tiam daŭras la klopodoj realigi la decidon.

En septembro 2025 la estraro anoncis, ke fine aperis interesito, kiu pretas pagi 1,15 milionojn da eŭroj por la domo. Tamen pasis monatoj, la kontrakto ne estis subskribita, kaj en januaro montriĝis, ke la situacio ŝanĝiĝis.

La interesito ne sukcesis pagi la necesan garantipagon, kaj proponis, ke anstataŭ li la domon aĉetu novfondita investa kompanio. Komenciĝis esploroj pri la kompanio kaj la deveno de la mono. Intertempe, jam en januaro la domon vizitis nova interesito.

Tamen nek kun la subite aperinta investa kompanio, nek kun la nova interesito la negoco prosperis. Laŭ dokumento publikigita en la retejo de UEA la 19-an de majo eblas konkludi, ke neniu el tiuj plu aktualas.

”La antaŭa kandidato, kun kiu progresis intertraktadoj en pli frua fazo, ne daŭrigis la aĉetprocezon. Sekve la Estraro kun subteno de la makleristejo decidis remalfermi la procezon al aliaj eblaj kandidatoj”, la estraro de UEA raportis al la komisiono pri financoj.

Laŭ la estraro la makleristo plu aktive laboras pri la vendo kaj serĉas novajn interesatojn. La vendo devas okazi kongrue kun ”la reala valoro de la posedaĵo”, la estraro skribas en la raporto.

”La oficeja domo jam ricevis novajn vizitojn kaj UEA jam ricevis novan proponon al kiu ĝi reagis kaj atendas”, la raporto informas.

Laŭ la sama raporto la komisiono pri financoj konsentis pri la daŭrigo de la nuna vendostrategio, ”kun atento al la evoluo de la merkato kaj al novaj proponoj”.

Neniu komento pri la raporto ĝis nun aperis en la komitata diskutejo de UEA, kie ĝi estis publikigita antaŭ semajno.

La biblioteko kaj arkivo de UEA, kiuj situis en la vendata domo, estis fordonitaj post la decido pri la vendo. Plu funkcias en la domo la libroservo de UEA. Tamen mankas aparta dungito por prizorgi ĝin, post la emeritiĝo de Ionel Oneț en januaro 2026.

Laŭ analizo de la nederlanda firmao NDRP, kiu specialiĝas pri nemoveblaĵoj, la merkato de oficejaj spacoj en Nederlando dum la lastaj jaroj disdividiĝis, parte pro la oftiĝo de distanca laboro.

Daŭre estas granda postulado de altkvalitaj, modernaj kaj bone situantaj oficejoj, dum por malpli altkvalitaj oficejaj spacoj ne plu estas facile trovi uzantojn.


Legu pli:

Deixe uma resposta