PMA

Kiu volas esti la kasisto de krizanta TEJO?

Meze de financa krizo TEJO elektos novan estraron. Tamen mankas propono por la plej grava posteno – tiu de kasisto. TEJO nun petas sinproponojn ĝis la fino de julio.  Ĉu iu pretos akcepti la defian taskon savi la asocion el la deficita truo?

La sekva estraro de TEJO estos elektita dum la IJK, kiu okazos en Tiana, Katalunio, de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto. Foto: Alberg La Conreria, Tiana.

Dum la pasintaj monatoj TEJO alfrontis seriozan financan krizon. La asocio ĉi-jare ne ricevis la administran subvencion, kiu laŭ la buĝeto donus preskaŭ duonon de la planitaj enspezoj. Baldaŭ TEJO elektos novan estraron, kies ĉefa defio estos mastrumi la krizon. Sed laŭ raporto de la elekta komisiono, la grava posteno de kasisto estos vaka.

Ĉiujare la Elekta Komisiono raportas pri la estraraj kandidatoj kaj donas al la komitato rekomendon pri tio kiuj estu elektitaj. Entute venis ĉi-foje 6 kandidatoj, el Brazilo, Demokratia Respubliko Kongo (D. R. Kongo), Francio, Litovio kaj Italio. Inter la kandidatoj estas kvar viroj kaj du virinoj.

Sepa persono volis kandidatiĝi, sed la Elekta Komisiono juĝis ke tiu kandidatiĝo ne validas laŭ la reglamento (sen klarigo kial). Ĉiuj validaj kandidatoj estas rekomendataj de la Elekta Komisiono.

Sed malgraŭ (aŭ eble pro) la financa krizo, la komisiono ne trovis kandidaton por la posteno de kasisto.

Preskaŭ ĉiujare TEJO ekhavas novan prezidanton. Ekde 2013 neniu prezidanto rekandidatiĝis. La nuna prezidanto, Ana Ribeiro, tamen diras ke ŝi pretas esti prezidanto se ne estas aliaj kandidatoj. Ŝia preferata posteno aliflanke estus tiu de senofica estrarano.

Ana Ribeiro

– Mi jam ne plu sentas min tiom juna, kaj mi ne sentas ke mi estas la plej taŭga homo por esti la ĉefa reprezentanto de junulara organizo, ŝi klarigas.

Ŝi eĉ pretas esti kasisto se ne estas aliaj kandidatoj:

– Mi ne estas profesia kontisto aŭ simile, sed pro la financa krizo de TEJO, mi multe lernis pri kasistrilataj temoj … Tamen, mi kredas, ke por tiu posteno pli taŭgus iu kun fakaj konoj pri kontado.

Ĉar neniu alia sin proponis por iu el la du taskoj, la elekta komisiono devas elekti kiun postenon lasi vaka.

Decidante inter TEJO sen prezidanto aŭ sen kasisto, la Elekta Komisiono rekomendas ŝin por la posteno de prezidanto. Ĝi anoncas malferman alvokon por la rolo de kasisto ĝis la 31-a de julio.

La Ĝenerala Sekretario ekde marto, Jean de Dieu el D. R. Kongo, rekandidatiĝas por la sama posteno. Espoir Ngoma Kasati, same el D. R. Kongo, estas la sola kandidato por la posteno de vicprezidanto.

Estas tri kandidatoj por esti senoficaj estraranoj: Severija Marija Banaitytė el Litovio, kiu ĝis majo estis la komunikisto de TEJO, Jonathan Schneider, la nuna komitatano A por Francio, kiu skribis sian vivresumon nur en la franca, kaj Francesco Giuliano el Italio, kiu estas volontulo de TEJO ĝis la fino de septembro.

Pro lia volontuleco la Elekta Komisiono rekomendas ke oni prokrastu la elekton de Francesco Giuliano kiel estrarano ĝis la fino de lia deĵorado.

La elekto de la nova estraro okazos dum komitatkunsido la 15an de aŭgusto dum la IJK en Katalunio.

Robert Nielsen

Deixe uma resposta