PMA

REU plu aneksas Ukrainion

La rusia landa asocio de UEA decidis krei regionan fakon en plia okupita teritorio de Ukrainio. Jam en 2016 REU en la praktiko agnoskis la kontraŭleĝan anekson de Krimeo, registrante Krimean Esperanto-Centron kiel sian regionan organizon. Nun ĝi kreas regionan fakon ankaŭ en la tiel nomata ”Donecka Popola Respubliko”.

La flago de ”DNR” kun la Esperanto-stelo.

En la aprila numero de Ponto, la membrobulteno de Rusia Esperantista Unio, aperis protokolo de estrara kunsido, okazinta rete la 18-an de aprilo 2026. Partoprenis la kunsidon ses estraranoj el naŭ, inkluzive de la prezidanto, Svetlana Smetanina.

Inter la diskutitaj punktoj estis la kreo de nova regiona fako de REU. La regiono pri kiu temas estas la tiel nomata ”Donecka Popola Respubliko”, kiu situas en la internacie rekonata teritorio de Ukrainio, sed estas okupata de la rusia armeo kaj kontraŭleĝe regata de Rusio ekde 2014.

Ĝis 2022 la teritorio de ”Donecka Popola Respubliko”, DNR, estis formale rekonata kiel parto de Ukrainio ankaŭ de Rusio. Tamen lige kun la komenco de la grandskala invada milito de Rusio kontraŭ Ukrainio en 2022 Rusio unue rekonis DNR kiel ”sendependan ŝtaton”, kaj poste formale aneksis ĝin.

Ĝuste en tiu okupita teritorio de Ukrainio REU nun decidis krei novan regionan fakon. ”Ĝis nun en DNR ne estis regiona fako de REU, nek membroj de REU. Sed ĵus membriĝis triopo de homoj … kiuj iniciatas krei regionan fakon de REU en DNR”, la protokolo tekstas.

Ĉiuj partoprenintaj estraranoj unuanime akceptis la proponon krei la proponitan regionan fakon, al kiu apartenu la tri novaj membroj de la asocio.

Laŭ la statuto de UEA principe estu nur unu landa asocio en ĉiu regno. La demando estis vaste diskutata lige kun la komenco de la disfalo de Sovetio en la fino de la 1980-aj jaroj, kiam ekaperis pluraj novaj landaj asocioj. La komitato de UEA tiam konkludis, ke por observi la statuton, ĉiu nova landa asocio havu regulan agadon nur en la propra regno.

UEA principe sekvas la politikon de UN, laŭ kiu la teritorioj okupitaj de Rusio restas parto de Ukrainio, sendepende de tio, kion la rusiaj aŭtoritatoj decidas pri ili. Tial la sinteno de la landa asocio de UEA en Rusio certe ne estas senproblema por UEA.

Jam en 2015, post la anekso de Krimeo, la tiama estraro de UEA komencis konsideri, kion fari pri la afero.

”La Estraro nun esploras la aferon, i.a. la demandon, ĉu temas pri konstanta organizita agado de REU en Krimeo. Entute temas pri serioza afero, kiun la respondeculoj de UEA devas trankvile kaj objektive esplori, sen miksi en ĝin siajn eventualajn personajn opiniojn kaj sintenojn”, la tiama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, skribis en la komitata diskutejo.

Ŝajne tiu esploro tamen neniam estis finfarita. Almenaŭ nenie aperis informoj pri ĝi.

Intertempe aperis pliaj problemoj en la rilato de UEA kun la landa asocio en Rusio. En 2023 REU proteste al decido de UEA ne longigi la oficperiodon de ĉefdelegito Svetlana Smetanina decidis ”haltigi” sian membrecon en UEA, kaj de tiam ne pagas sian kotizon.

Dum la komitata kunsido en Brno en aŭgusto 2025 oni diskutis la situacion kaj eventualan eksigon de REU pro nepago de kotizo. Ankaŭ rilate tion tamen nenio plia okazis.

Laŭ la statuto de UEA, aliĝinta asocio povas esti konsiderata kiel eksiĝinta, se ĝi ”ĉesas plenumi la kondiĉojn priskribitajn en la Ĝenerala Regularo, kaj se tion formale konstatas la Komitato surbaze de raporto de la Ĝenerala Direktoro.”

Internacia Federacio de Ĵurnalistoj ĵus eksigis Rusian Union de Ĵurnalistoj interalie pro tio ke la rusia organizaĵo akceptis aliĝon de regionaj organizaĵoj en okupitaj ukrainaj teritorioj. La decido estas la konkludo de proceduro komencita jam en 2022.


Pli pri la temo:

Deixe uma resposta