PMA

Forpasis Probal Dasgupta

En la aĝo de 72 jaroj en Kolkato, Barato, subite forpasis Probal Dasgupta, prezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la jaroj 2007–2013. Pri tio informis la familio en Facebook.

Probal Dasgupta en 2008. Foto: Ziko, CC BY-SA 3.0

Probal Dasgupta (1953–2026) estis profesia lingvisto, doktoriĝis en Novjorko kaj instruis en pluraj universitatoj en diversaj landoj. Li estis la sola infano de du universitataj instruistoj. En 1983 li edziĝis al Malasree Sircar kaj en 1990 naskiĝis ilia filo Abir.

Esperanton li lernis en 1967, en la aĝo de 14 jaroj. En la sekva jaro li aliĝis al Hinda Instituto de Esperanto kaj al UEA. Li instruis Esperanton kaj prelegis en multaj landoj kaj poste estis reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Gravan signifon havis lia volontulado en la Centra Oficejo de UEA de januaro ĝis septembro 1980. Ekde 1983 li senpaŭze ĝis sia forpaso estis membro de Akademio de Esperanto, kiun li prezidis ekde 2016. Antaŭ tio, en la jaroj 2007–2013, li estis prezidanto de UEA.

Li korespondis junaĝe kun Kalocsay, kaj profunde konis nian literaturan tradicion. Mem li kontribuis unuavice per tradukoj, precipe el la bengala: interalie li esperantigis poemojn de Rabindranath Tagore, verkojn de sia patrino Manashi Dasgupta, kaj la klasikulojn Trailokyanath Mukhopadhyay kaj Upendronath Gangopaddhae.

Ekde la fondo en 2007 Probal Dasgupta estis unu el la redaktoroj de la revuo Beletra Almanako.

La forpaso estis tute neatendita. Malfrue dimanĉe vespere Probal Dasgupta ankoraŭ aktivis en Facebook. Pri lia morto informis en lia propra Facebook-paĝo liaj edzino kaj filo en lundo, la 1-a de junio. Li forpasis en sia dormo, ŝajne pro apopleksia atako, ”sen sufero”.

Deixe uma resposta