Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2026

Ĉi-jare UEA disdonos ankoraŭfoje subvenciojn el la Biblioteka Apogo Honore al la geedzoj Johano kaj Maria Bachrich, mallonge nomata Biblioteka Apogo Bachrich, kiu celas pliriĉigon de Esperantaj bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco.
La fondaĵo estis starigita en 2014 de komenca kapitalo (20 000 USD) donacita de la familio Bachrich memore al Johano kaj Maria, venezuelaj esperantistoj forpasintaj en 2005 kaj 2011 respektive. Per la subvencio eblas aĉeti librojn kaj aliajn varojn ĉe la Libroservo de UEA.
En la lasta eldono estis subvenciitaj entute 10 bibliotekoj, kvin en Eŭropo (Biblioteko-Arkivo Petro Nuez (Kataluna Esperanto-Asocio); Internacia Esperanto-Arkivo (Belgio); Flandra Esperanto-Ligo; Portugala Esperanto-Asocio kaj Kroata Esperanto-Ligo), tri en Ameriko (Biblioteko Yvonne Pereira (Spiritisma Esperanto-Asocio, Brazilo); Biblioteko Benito Losada Asocar (Venezuela Esperanto-Asocio); Biblioteko Phoenix (Venezuelo)) kaj du en Afriko (Itaosy Esperanto-Klubo (Madagaskaro); Centre d’accueil et de Protection des enfants “La Providence” (Benino)).
Ni invitas subvencipetojn de Esperantaj bibliotekoj tutmonde. Kolektoj lastatempe ne ricevintaj la apogon estas aparte bonvenaj. Por plenigi vian subvencipeton, bonvolu indiki klare la nomon de la respondeca persono, poŝtan adreson al kiu UEA sendu la pakaĵon kaj detalan priskribon de la biblioteko. Bonvolu ankaŭ aldoni kromajn detalojn, kiujn la doganoj de via lando emus peti por sukcese liveri al vi la pakaĵon (ekz-e retpoŝtadreson, telefonnumeron kaj impostan identigilon de ricevonto). En via komuniko la listo de la mendotaj varoj devas aperi en tabelo, kiu nepre havu la jenon ĉekape de la kolumnoj, en la indikita ordo:
| Titolo | Kvanto | Baza prezo (€) | Sumo (€) |
Atentu, ke la titolo kaj la baza prezo devas esti entabeligitaj ekzakte kiel ili aperas en la Katalogo de UEA (https://katalogo.uea.org/). Nepre uzu la katalogon, kiam vi preparas vian subvencipeton. Petoj, kiuj ne respektos la anoncitajn kondiĉojn, ne povos esti konsiderataj.
La petoj atingu la Asocion ĝis la 20a de aŭgusto 2026, retpoŝte al bachrich@co.uea.org. Okaze de duboj pri la pretigo de subvencipeto, bv. ne heziti kontakti la respondeculojn ĉe la supre indikita retadreso.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1299.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Biblioteka Apogo Bachrich: alvoko 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.



