Probal Dasgupta forpasis
Hodiaŭ, la 1an de junio 2026 en la aĝo 72 jaroj subite forpasis
Probal Dasgupta (1953-2026)

bengala baratano, lingvisto, poligloto kaj esperantisto (de 1967). Li estis instruisto de Esperanto kaj preleganto en pluraj landoj; kunfondinto (1982), vicprezidanto (1982-87) kaj prezidanto (1987-89) de Federacio Esperanto de Barato; reprezentanto de UEA en la UN-sekretariato en Novjorko (1977-79), membro (2002-07) kaj prezidanto (2006-07) de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA (2002-07), reĝisoro de la kongresa temo en tri UKoj (1988, 1994, 2003), prezidanto de UEA (2007-13), membro (1983-2026), vicprezidanto (2001-16) kaj prezidanto (2016-2026) de la Akademio de Esperanto, kunredaktoro de “Beletra almanako” ekde la unua numero en 2007.
Dasgupta estas aŭtoro de la libroj “La lingvo kaj la rajto je komunikado” (kun R. Corsetti kaj H. Tonkin, 1978), “Towards a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture” (1987) kaj “Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo” (2011). Inter liaj tradukoj estas la poemaro “Primico” de R. Tagore (1977) kaj de kelkaj aliaj libroj.
Ni funebras pro lia forpaso kaj kndolencas la familianojn kaj proksimulojn de la forpasinto, kiu estis nia delonga amiko kaj kunlaboranto: antaŭhieraŭ, la 30an de majo li sendis por publikigo en “La Ondo de Esperanto” sian artikolon, kiu aperos en la junia eldono.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Legu pli pri Probal Dasgupta en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 69-70).
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/06/dasgupta-4/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Probal Dasgupta forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.



