Reaperas la perditaj muzikaĵoj
En februaro malaperis el la reto la tuta muzik-kolekto de Vinilkosmo. Pro nuliĝo de kontrakto kun distribuanto grandega parto de la nuntempa Esperanto-muziko subite iĝis nehavebla por aŭskultado. Sed nun la situacio revenas al normalo – iom post iom ĉio reaperas.

La 11-an de februaro inundo damaĝis la sidejon de Vinilkosmo, la ĉefa eldonejo de esperantlingva muziko. Semajnon poste komencis malaperi el retaj servoj muzikaĵoj de Vinilkosmo, ĉar finiĝis la kontrakto kun la ĝisnuna distribuanto kaj nova kontrakto ne ekvalidis.
La malcerta situacio daŭris kelkajn semajnojn, sed meze de marto la Esperantaj muzikaĵoj iom post iom komencis reaperi en la reto, rakontas Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de Vinilkosmo kaj Eurokka.
– Ekde la 12-a de marto la liverado de la Vinilkosmo-katalogo al la diversaj platformoj ekis. Povas daŭri iom da tempo antaŭ ol la tuta katalogo troviĝos ĉie. Granda tasko estos ĉion kontroli, por ke ne estu eraroj aŭ misoj, kaj tio prenos pli da tempo. Mi klopodos peti ĝustigojn al nia nova distribuanto, sed ja mi faros tion iom post iom, por ne timigi la novan distribuanton.
La interrompo okazis pro tio, ke la kontrakto pri la transmeto de la katalogo ne estis ĝustatempe subskribita de la nova distribuanto.

– Vinilkosmo subskribis la novan kontrakton la 26-an de januaro, kaj la interrompo okazis la 20-an de februaro. Tiu afero okazigis ĉefe streĉon kaj kapdolorojn, sed ja ĝi montris kiel grava estas nia laboro por konservi kaj pludaŭrigi la esperantan muzik-katalogon ĉe la tutmondaj platformoj tra distribuanto. Se iam por ia kialo, financa aŭ alia, distribuanto ne plu akceptus distribui nian katalogon, ni nun scias kio estos la rezulto: definitiva malapero de la Esperanta muzik-pejzaĝo en interreto.
Por asekuri la Esperantan muzikon kontraŭ tia sorto estus dezirinde havi sendependan kanalon por la distribuado, opinias Floréal Martorell.
– Mi estas konvinkita pli nun ol antaŭe ke Eurokka devos anticipe krei sian propran elsendofluan platformon, specife por doni aliron al la aliĝintoj, kiel okazis antaŭe kun la Abonklubo. Por subteni kaj helpi nin mi rekomendas ke homoj prefere havigu al si la ŝatatajn albumojn aĉetante ilin, tiel ke ili ne dependu de la bonvolo de la platformoj, kiuj povus kiam ajn forigi ilin
La Abonklubo momente ne funkcias, ĉar pasintjare ĉesis funkcii la servo, kiun oni uzis por la elsendofluo. Ĝuste pro tio estus preferinde havi tute sendependan solvon por Vinilkosmo kaj Eurokka, laŭ Floréal Martorell.
– Tiam la eldonejo dependos de neniu distribuanto kaj ni povos prifajfi similan situacion. Atingi neesperantan publikon ja estus pli komplike sed ne maleble, tio simple postulus pli da komunikada kaj varbada laboro. Sed krei kaj mastrumi propran elsendofluejon postulas grandegan investon en tempo kaj finance, kaj tio tute ne eblas nuntempe.
Tamen la laboro de Vinilkosmo pluiras, kaj ĉi-jare estas planataj pluraj eldonaĵoj, rakontas Floréal Martorell:
- Albumeto de Martin kaj la talpoj La roko el Stokholmo
- Albumet-projekto de JoMo JoMo popumas el Tuluzo
- Albumeto de Armel Amiot revivi el Cherbourg
- Albumo de BaRok-Projekto Heredoj el Brazilo
- Unuopaĵo de Ividub La nep’ de la sun’ el la sudo de Tuluzo
– Espereble ĉio iros glate por ke ni povu kaj sukcesu plenumi ĉi tiujn eldonojn. Ni vidos… mi penados por tion atingi antaŭ ol mi emeritiĝos ĉi-jare.


