PMA

Iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo

pasporta servo

Pasporta Servo, la tutmonda adresaro de esperantistaj gastigantoj, denove aperos en 2026 en libreta formo, kaj ni bezonas vian helpon. Ekde 1974 Pasporta Servo konektas vojaĝemulojn kun gastigemuloj en pli ol mil urboj kaj montras ne nur la tutmondecon de Esperanto, sed ankaŭ ĝian praktikan utilon kiel internacia pontlingvo. Ĝi transformiĝis de libro en unu el la plej efikaj kaj konkretaj propagandiloj pri Esperanto kiel tutmonda lingvo kun vivanta komunumo.

Ĝis la 1a de aprilo 2026, estas registritaj 2463 gastigantoj el 121 landoj, kiuj kune ofertas gastigadon en 1797 urboj tutmonde.

La lasta eldono kiel libreto aperis en 2017. Pasis longa tempo ekde tiam, kaj naŭ jarojn poste, TEJO, kunlabore kun UEA, preparas novan eldonon de la libro, kiu aperos ĉi-jare. Tamen, por ke Pasporta Servo iĝu vere bonkvalita servo por ĉiuj uzantoj, ni kalkulas je la subteno de tutmonda reto de helpantoj, kaj vi povas iĝi parto de tiu tutmonda reto!

TEJO serĉas landajn organizantojn por multaj landoj en la reto!

Legu pli en la retejo de TEJO: https://www.tejo.org/ma-landa-organizanto-ps/

Bildo: Mapo de landoj kie estas gastigantoj de Pasporta Servo.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Iĝu landa organizanto ĉe Pasporta Servo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta