• PMA

    Reprezentu TEJOn ekster Esperantujo

    La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi TEJO-reprezentanto ĉe partneraj institucioj ekster la Esperanto-movado! La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj mondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝiĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas junajn aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj. La rolo de TEJO-reprezentanto estas duobla, nome esti kontaktpersono inter la partnera institucio kaj TEJO kaj mastrumi kune kun la aliaj membroj de KER la agadplanojn kaj iniciatojn kiuj povas…

  • PMA

    Kie vojoj renkontiĝas: Nova libro en nova butiko

    La kvara eldono de la konkurso, per sia temo “Artefaritaj intelektoj, pensantaj maŝinoj kaj Homo sapiens” inspiris verkistojn el la tuta mondo. Ĉiuj esperoj kaj timoj de la homaro pri la estonto, estas bele prezentitaj en la novelaro Kie vojoj renkontiĝas. Aŭtoroj el diversaj landoj esploras la limojn de artefarita intelekto, kion ĝi povas proponi por helpi la homan socion, kaj kie estas la danĝeroj de troa dependeco al novaj teknologioj. Ĉu AI portos nin al brila nova erao aŭ formortigos nin ĉiujn? Mergiĝu en la 27 finalistajn novelojn de la kvara Interkultura Novelo-Konkurso, dum ankoraŭ eblas. La novelaro “Kie vojoj renkontiĝas” prezentas la rezulton de la konkurso: 27 finalistajn…

  • PMA

    Malagasa Seminario – ponto inter la koroj

    ‎La 5a Malagasa Esperanto-Seminario estis dividita en du partojn: la unuaj tri tagoj, de la 27a ĝis la 29a de marto, estis dediĉitaj al la temo de kulturoj (Kultura Seminario), dum en la lastaj tri tagoj, de la 3a ĝis la 5a de aprilo, ni traktis kristanajn temojn (Kristana Seminario). ‎‎Tiu seminario ne estis la unua: kvar jam okazis. Ĉiu el ili estis markita de mirindaj, neforgeseblaj momentoj, kiuj helpis malfermi niajn korojn kaj igi nin kreski en sana kaj riĉiga medio. ‎Esperanto fariĝis por ni multe pli ol simpla lingvo: ĝi estas vera espero. Iuj ankoraŭ pensas, ke ĝi ne utilas, sed tio ofte estas, ĉar ili neniam havis…

  • PMA

    KER-ekzamenoj en 2026: plena programo, senpagaj provtestoj

    La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj), realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto, estas unu el la plej gravaj servoj de UEA. La KER-EC anoncas la ekzamensesiojn por la jaro 2026 kaj invitas kandidatojn tra la mondo trapasi la lingvotestojn. Ekzamensesioj okazos en Ameriko, Azio, Eŭropo kaj rete. La ĝisdata listo de ĉiuj planitaj sesioj kun detaloj pri datoj kaj lokoj konsulteblas ĉe: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. La KER-ekzamenoj ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ili donas al la kandidatoj la eblon oficiale…

  • PMA

    Kataluna junularo bonvenigas la ĉi-jaran IJK-n

    Kataluna Esperanto-Junularo, kiu ĉi-jare kunlaboras por organizi la Internacian Junularan Kongreson, estis fondita dek jarojn post la falo de la diktaturo en Hispanio. ”En Esperanto multaj katalunoj trovis lingvon kongruan kun la novaj valoroj de demokratia kaj plureca socio”, rakontas Hayden Hendricks, estrarano de KEJ. Poste la asocio travivis periodon de neaktiveco, sed estis refondita en 2019, jam de nova generacio de junuloj. La ĉi-jara IJK okazos en Tiana, kataluna marborda vilaĝo nord-oriente de Barcelono. Foto: Oriol Paris En 2025 la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) festis sian kvardekjariĝon. Malantaŭ tiu datreveno troviĝas historio riĉa je iniciatoj, kreemo kaj internacia kunlaboro — trajtoj, kiuj manifestiĝos en la gastigo de la 82-a Internacia…

  • PMA

    Jubileoj kaj memordatoj en majo 2026

    3. Antaŭ 65 jaroj mortis Pjotr Jevstafjeviĉ Stojan (Стоян, 1884-1903-1961), ruslandano loĝinta en pluraj landoj, matematikisto, instruisto, verkisto, vortaristo kaj esperantisto, aŭtoro de pluraj lingvoprojektoj; oficisto de CO de UEA en Ĝenevo (1925-30), aŭtoro de pluraj vortaroj kaj aliaj esperantologiaj verkoj, inter kiuj elstaras “Bibliografio de Internacia Lingvo” (1929) kaj “Deveno kaj vivo de la lingvo Esperanto” (1953); membro de la Lingva Komitato (1910-38, 1947-48). • Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 267-269. 11. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Hilda Dresen (1896-1913-1981), estona telegrafistino, tradukistino kaj esperantistino, ofte nomata “patrino de la estonaj esperantistoj”; aŭtorino de poemoj, aperintaj, interalie, en ŝia poemaro “Norda naturo” (1967); tradukintino de “Elektitaj…

  • PMA

    Pri la sciencaj premioj Pirlot kaj Power 2026

    La Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas kandidatiĝojn por la Premio Germain Pirlot 2026 por la plej bonaj sciencaj libroj. Ĝi estos disdonita dum la 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Graz, Aŭstrio. La sumoj de la premio estos 500, 300 kaj 200 EUR por respektive la unua, dua kaj tria lokoj. Kandidatiĝojn por la Premio Pirlot eblas sendi ĝis la 30a de junio2026 al info@ais-sanmarino.org. La regularo de la Premio Germain Pirlot konsulteblas en la retejo de AIS: https://www.ais-sanmarino.org/regular/2016/Regularo%20Premio%20Pirlot%20rev2016.pdf. Paralele ankaŭ estos disdonita la Premio Charles Power por scienco 2026 por la plej bonaj sciencaj prelegoj dum la UK. Novaĵo estas, ke ĉi-jare la UK gastigos ne…

  • PMA

    933 aliĝintoj al la 111a UK en Graco

    Je la 1a de majo 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 933 personoj el 58 landoj. Dum aprilo aliĝis 42 personoj. La plej multaj aliĝintoj (128) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj: 128 Germanio (+7) 91 Pollando (+3) 83 Francio (+3) 53 Aŭstrio (0) 52 Hungario (+2) 38 Ĉeĥio (+3) 35 Italio (+4) 30 Korea Resp. (0) 26 Usono (+1) 24 Belfio (+2) 24 Brazilo (+1) 23 Hispanio (+2) Entute, el ĉi tiuj dek du landoj aliĝis 607 personoj (70%), kaj 326 (30%) el…