PMA

UEA perdas la esperon pri Nederlando

Nederlandaj profesiaj revizoroj, kiuj devis kontroli la kontojn de UEA, ricevis pagon sed ne finfaras sian laboron. Notario ne respondas telefonon. “Mi perdas la esperon pri Nederlando”, resumis ĝenerala direktoro Martin Schäffer. Dume financaj kalkuloj de kvar kongresoj restas nefinitaj, eĉ sen la malhelpo de nederlandaj aŭtoritatoj.

Ĉu UEA dronas en nederlanda burokratio?

Dum la reta komitata kunsido sabate la 11-an de julio la gvidantoj de UEA devis aŭdi akran kritikon pro tio, ke la rekomendoj de la komitataj reviziantoj plurajn jarojn restas neplenumitaj. Centra punkto estis la multjara manko de profesia revizora kontrolo de la kontoj de UEA.

Laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer la problemo kuŝas tamen ne ĉe UEA, sed ĉe la nederlandaj revizoroj, kiuj ne faras sian laboron kvankam ili ricevis pagon.

– Simple la nunaj revizoroj ne reagas, ne finas sian taskon, li klarigis al la Komitato.

Ralph Schmeits, kiu ĝis lastatempe estis la ĉefa respondeculo de la financa fako en la Centra Oficejo, laŭ Martin Schäffer jam respondis al ĉiuj demandoj de la revizoroj, sed ial la afero ne progresas.

– Oni lasas min ekstere de la tuta afero, ĉar oni diras ke mi kiel direktoro ne povas esti enplektita, ĉar oni ja iel kontrolas min. Sed tio ne funkcias, kaj nun ili ne reagas plu.

La ideo havi eksterajn revizorojn estis bona, sed praktike ne funkcias, laŭ Martin Schäffer.

– Antaŭe dum tridek jaroj oni havis nur internan revizoradon, estis la samaj homoj, kiuj bone faris… Ni denove havu internan sistemon laŭ mi, do homojn, kiuj estas fakaj homoj kiuj povas revizori la financojn de UEA. Oni ne bezonas nederlandan entreprenon. Ekde kiam oni havas tion, oni pagas monon sed ne ricevas la koncernan rezulton.

Simile neakurata laŭ Martin Schäffer estas la nederlanda notario kiu devus kontroli la jam aprobitajn teknikajn ŝanĝojn en la statuto de UEA. La ŝanĝoj postulataj de la nederlandaj leĝoj estis aprobitaj en marto kaj jam devus validi, sed ĝis nun ne okazis la ĝenerala voĉdonado pri ili, ĉar UEA ne sukcesas kontrakti nederlandan notarion kiu unue kontrolu la statuton.

Brandon Sowers

– Mi postkuras tiun notarion de pli ol ses semajnoj kaj ne ricevas eĉ reagon ĉu li transprenas la taskon aŭ ne. Do eĉ tio ne funkcias, oni povas havi kontakton kaj ili ne reagas simple. Oni skribas al la homoj, neniu reago. Oni telefonas, neniu reago. Estas absolute katastrofa… [ridas] Pardonu ke mi… do mi perdas la esperon pri Nederlando.

Brandon Sowers, komitatano A de Usono, esprimis komprenon pri la frustriĝo de la ĝenerala direktoro kaj rekomendis ke oni ŝanĝu firmaon aŭ rifuzu pagi, se la revizoroj ne faras sian laboron.

– Finfine estas profesia laboro, kaj ni devus aŭ ricevi bonan laboron aŭ trovi aliajn. Tamen estis la rekomendo de niaj reviziantoj, inkluzive de Guy Matte, ke ni faru profesian reviziadon, kaj la Komitato aprobis tion. Do ĝis la Komitato ŝanĝos tiun rekomendon, tio estas la rekomendo, kaj ni devas ricevi eksteran reviziadon.

Ŝanĝi la revizoran firmaon tamen ne eblas, laŭ Martin Schäfer.

– Por ĉi tiu jaro eĉ ne havas sencon peti alian. Ni devis pagi por antaŭaj jaroj nur por ke ili akceptu entute, do tio ne havus sencon, nun ŝanĝi la entreprenon.

Alia neplenumita rekomendo de la komitataj reviziantoj estis, ke UEA fine finfaru la financajn kalkulojn pri la kvar pendantaj kongresoj. Temas pri tiuj de Montrealo, Torino, Aruŝa kaj Brno – alivorte ĉiuj, kies finkalkulon devis prizorgi ne UEA mem, sed la ”kongresa fako” ĉe la entrepreno E@I en Slovakio.

Martin Schäffer kun aŭtomata teksto.

Laŭ Martin Schäffer la prokrasto estas kaŭzita de pluraj faktoroj.

– Ni faras multajn diversajn klopodojn por progresi pri tio, sed simple ne estas tempo flanke de… ĉefe de la kongresa fako por progresi. Ankaŭ mi investis tempon por kontroli, ĉar la bazo estas la kongreso en Montrealo, sed pro la kronvirusa tempo, kaj ĉar temis pri du kongresoj, estas eksterordinare komplika.

En 2021 la Komitato de UEA decidis, ke la kongresan administradon estonte prizorgu la organizaĵo Е@I en Slovakio. La tiama vicprezidanto Fernando Maia – la nuna prezidanto de UEA – asertis, ke la ŝanĝo povos ŝpari al UEA 20 000 eŭrojn jare. La ŝparo ĉefe estiĝis per tio, ke oni maldungis la multjaran konstantan kongresan sekretarion (KKS) Clay Magalhães.

Nun Martin Schäffer tamen klarigas, ke ĝuste tiu maldungo kontribuis al la maleblo fini la financajn kalkulojn de la kvar pasintaj kongresoj.

– La ŝanĝo de la KKS, ke nun ni havas E@I en tiu rolo, ankaŭ estas problemo, ĉar ili transprenis tute subite kaj ne estis multe da subteno ĉe la transdono de la scioj kaj ankaŭ ĉe diversaj funkcioj, do ankaŭ tio estas, mi diru, aldone komplika.

Michela Lipari, kiu dum la sama sabata kunsido estis elektita nova komitatano C, forte kritikis la prokraston kaj plendis ke la Loka Kongresa Komitato de la UK en Torino, okazinta en 2023, ricevas neniajn informojn pri la progreso de la financaj kalkuloj.

– Do pri Torino… ni eĉ ne venis al tiu punkto, respondis Martin Schäffer.

Tiu respondo ne kontentigis Michela Lipari.

– Do imagu, post tri jaroj… La bilancoj de UEA ne estas validaj, ĉar se vi ne metas la pozitivan flankon de la kongreso, tio signifas ke la bilanco estas fuŝa. Do mi neniam aprobos bilancon dum ne estos finitaj la kongresoj, ŝi diris.

Prezidanto Fernando Maia diris, ke li plene komprenas la plendojn.

Fernando Maia konfirmis, ke UEA ne plu okupiĝos pri la nova administra sistemo Akso.

– Ankaŭ mi plendas flanke de la Estraro. Mi mem partoprenis kelkajn el la kunsidoj pri la kongresaj raportoj. La afero ne estas forgesita. Tamen la bilanco estas ĝusta. La bilanco antaŭvidas debitorojn, kreditorojn kaj tiel plu, do ĉiuj sumoj estas en la ĝustaj lokoj nuntempe. Ili ne estas en la fina loko, sed tamen en la ĝustaj nuntempaj lokoj, li klarigis.

Dum la diskuto pri la estrara raporto Fernando Maia konfirmis, ke UEA ne plu okupiĝas pri la nova administra sistemo Akso, kies evoluigo kostis al la asocio pli ol dek jarojn da laboro kaj verŝajne multe pli ol la 100 000 eŭrojn, kiuj estis buĝetitaj por “reteja renovigo” en 2013. Anstataŭe eble okazos iuj plibonigoj en la nuna retejo.

Prezidanto Maia menciis ankaŭ la libroservon de UEA, kies estonteco restas neklara lige kun la planata vendo de la domo kie ĝi situas, kaj la emeritiĝo de la multjara respondeculo Ionel Oneț.

– Ni ĉi-jare havis la emeritiĝon de Ionel Oneț. La libroservo do normale funkciis, kaj fakte ĝi normale funkcias ĝis nun, do estas neniu sekreto pri la libroservo. Kiam iu diras ke estas nebule, kio okazos pri la libroservo, mi profitas la okazon por klarigi ke estas neniu nebulo pri tio. Do la libroservo normale funkcias kiel antaŭe. Estas deĵorantoj, estas aĉetado de libroj, estas elsendado de libroj kaj tiel plu. Do neniu grava ŝanĝo ĝis nun kaj ni ne vidas urĝecon ion ŝanĝi.

Ŝajne la Estraro do antaŭvidas, ke oni ne sukcesos en proksima tempo realigi la decidon faritan en februaro 2022 pri la vendo de la domo, kie situas la libroservo. Post la decido la arkivo kaj biblioteko de UEA en la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 estis fordonitaj. La plej multaj oficistoj de UEA, inkluzive de la ĝenerala direktoro, nun laboras aliloke, sed plu tie la libroservo.

La estrara raporto, spezokonto kaj bilanco ne estis akceptitaj en la reta kunsido; la fina decido pri tio estis lasita por la kunveno kiu okazos dum la Universala Kongreso en Graco.

Deixe uma resposta