PMA

Albumo poetika kaj fortika

staciojĴeLe. Stacioj de l’ amo: Bitalbumo. – Dieter Wilke, 2024.

Mi jam havis la agrablan okazon recenzi la albumon “Tra la sonĝoj” (la recenzo aperis en LOdE, 2023, №2) de la duopo ĴeLe (tio estas kunmeto de la du unuaj literoj de la karesaj nomoj de la du aŭtorinoj: Ĵenja, la filino, kaj Lena, la patrino). Tiu albumo impresis min kiel sufiĉe freŝ-sona bard-familia kolekto de ĉarmaj kaj foje eĉ ŝlagrecaj melodioj, sed kun iom simplaj tekstoj (kio ja estas pardoninda por popularaj kantoj).

La nun recenzata albumo “Stacioj de l’ amo” stile kaj enhave ege similas la antaŭan, do pardonu, ke mi ne evitas iom da ripetoj. Mi tuj atentigas, ke, laŭ la informoj de Vinilkosmo, la duopo registris almenaŭ tri pliajn albumojn inter la antaŭe menciita kaj la nun recenzata. Nu, mi rakontos nur pri tio, kion mi aŭskultis per la propra orelo.

Pri kia muziko do temas nun? La ĝenerala stilo sekvas tion, kion en la antaŭa recenzo mi kuraĝis difini kiel “modernan bardan kant-arton”. Necesas klarigi, ke en Sovetunio (el ĝi siatempe elmigris Lena, la patrino) la “barda kant-arto” estis speco de relative simpla kaj neprofesia muzikado, ĉe kiu la muzikojn kaj la tekstojn aŭtoris amatoroj, kapablaj ludi nur gitaron, sed plenumantaj siajn kantojn memstare. Malgraŭ la laikeco de la pli multaj el la aŭtoroj, en tiu epoko sufiĉe ofte aperis tre ĉarmaj kaj belaj artaĵoj, ege populariĝintaj landskale, vaste konataj kaj daŭre kantataj eĉ nun. Kiel “modernan bardan kant-arton” mi komprenas iom pli altnivelan kreadon de profesiuloj kun bunta muzika varieco, sed ankaŭ kun la daŭra granda atento al la tradicia barda stilo, en kiu plej gravis kaj plu gravas la sincera, elkora kaj individue unika prezent-maniero. Mi ne certas, kiomgrade la uzata termino “moderna barda stilo” estas ĝusta kaj trafa, sed ĝi plaĉas al mi kaj ŝajnas ege taŭga ĉi-okaze.

La albumo enhavas 16 kantojn, plejparte verkitajn kaj komponitajn de Elena (Lena) Wilke, tamen aperas ankaŭ unu kanto de Marina Korot (sovetunia esperantistino-kantistino); menciindas, ke la ŝerca kanto “Nigra kato” iom ekspluatas “citaĵe” la temojn de la samnoma sovetunia ŝlagro, komponita de Jurij Saulskij. Ĝenerale, rilate la enhavon, la albumo estas tipe “aŭtora/barda”, eĉ se “moderna kaj riĉa”: dominas simplaj kaj ĉarmaj melodioj, sed samtempe – facilaj kaj sinceraj tekstoj, tamen ĉio estas farita ege profesie: ĉiuj voĉoj, ĉiuj muzikaj sonoj, ĉiuj muzik-aranĝoj estas sur la ĝusta loko; ankaŭ la interrilatoj inter la tekstoj kaj muzikoj estas perfekte konformaj.

Superregas en la albumo iom minoraj kaj meditaj baladecaj kantoj pri la amo, pri la familiaj kaj amikaj rilatoj; aparte laŭdindas kaj meritas multajn reaŭskultojn la tre kortuŝa kanto “Patrino”. Foje agrable invervenas milde maĵoraj pecoj. Iom elfalas el la tuta medita tono evidente ironiaj kantoj “Nun liberas mi” (pri la eksigo de eksamato) kaj “Nigra kato” (amuza fantazio pri l’ vivo de la katoj); eĉ pli apartas teme kaj stile la fina kanto “Esperantolando”. Sed, mi ripetas, ke entute la albumo realigas agrable minoran bardecan etoson kun plaĉaj melodioj kaj riĉaj harmonioj, eĉ se kun muzikile modera (ne modesta!) akompano. La voĉaj partioj agrablas sone, la fojfoja duvoĉa kantado estas senriproĉa, la prononco de la plenumantinoj estas tre klara. Kompare al la antaŭa albumo, la kvalito de la tekstoj rimarkinde pliboniĝis; mi kaptis nur kelkajn evidentajn erarojn (ekzemple: “antaŭ mi renkontis vin”, la ĝusta formo estas “antaŭ ol mi renkontis vin”); la ceteraj malglataĵoj (ne tro multaj) pardonindas, ĉar ne tro gratas la orelon.

Rezultis do tre agrabla por la aŭskulto bardeca muzik-albumo, kies sincera prezento eĉ donas la impreson pri la “viva” plenumo. La albumo, malgraŭ sia ioma kvieteco kaj dominanta minoro, rezultis tre fortika rilate kaj muzikan, kaj tekstan enhavon. Poetika kaj fortika! Mi certas, ke ĝi plaĉos al ĉiuj ŝatantoj de trankvila kaj pensiga bard(ec)-kanta stilo!

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2026).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2026, №1 (327).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2026/05/muziko-62/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Albumo poetika kaj fortika appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta