• PMA

    UEA ne ricevis EU-subvencion

    Same kiel TEJO, ankaŭ UEA ĉi-jare ne ricevos la administran subvencion de la programo Erasmus+ de EU. Pri tio informis la estraro de UEA en la 19-a de majo. La buĝetita subvencio por 2026 estis 175 000 eŭroj, sumo kiu nun mankos en la buĝeto de UEA. Salajroj estos reduktitaj kaj dungitoj demisias. Ĉi-jare venos neniuj eŭroj en formo de administra subvencio de EU al UEA aŭ TEJO. Foto: Eŭropa Centra Banko Laŭ raporto nun publikigita en la retejo de UEA, la nericevo de administra subvencio estis traktita en kunsido de la ĝenerala direktoro kaj la komisiono pri financo de UEA la 2-an de majo. Partoprenis ankaŭ la komitataj reviziantoj…

  • PMA

    Kultura Semajnfino 2026 en Homburgo

    Sarlanda Esperanto-Ligo okazigos sian 75an Kulturan Semajnfinon de la 26a ĝis la 28a de junio 2026 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo (https://www.kardinal-wendel-haus.de/). Atendas vin interesa programo konsistanta el aktivaĵoj, diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn. Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos koncerton de JoMo kaj poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft’). La sabaton ni dediĉos al prelegoj, atelieroj, lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj. Ĉijare ni havos specialan gaston: la internacie konata Esperanto-instruistino Katalin Kováts gvidos la kurson pro progresintoj…

  • Sem categoria

    DEFASAGEM – MALAKORDO

     DEFASAGEM Ano da graça: 1949 me sinto um urso nascido analógico por desgraça me querem digital no ano em curso crise de identidade agora e-digital, fulano de tal constato atônito sem qualquer enleio: meu correio é elet...

  • PMA

    La finna egipto ekparolas Esperanton

    Unu el la ampleksaj ĉefverkoj de la finna literaturo baldaŭ aperos en Esperanto. Jouko Lindstedt jam de pli ol unu jaro tradukadas la plej konatan romanon de Mika Waltari, Sinuhe la Egipto. Ĝin eldonos Esperanto-Asocio de Britio. En nia intervjuo Jouko Lindstedt rakontas, pri kia libro temas kaj kial indas ĝin traduki al Esperanto. Jouko Lindstedt, la finna originalo de la tradukata verko, kaj kelkaj aliaj libroj, kiuj utilas en la traduklaboro. La historia romano “Sinuhe egyptiläinen” (Sinuhe la Egipto) estis en 2008 elektita la plej amata libro en Finnlando, kaj en 2017 ĝi en publika voĉdonado estis nomita la verko de la jarcento. La libro aperis en 1945, tuj…

  • PMA

    Iĝu aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO

    Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi aktivulo en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO. La komisiono prizorgas la eksterajn rilatojn de TEJO kun aliaj eŭropaj kaj tutmondaj junularaj organizoj cele al kunlaboro, interŝanĝo kaj politika lobiumado pri temoj, kiuj gravas al TEJO kaj al junaj esperantistoj. La komisiono ankaŭ prizorgas engaĝiĝon de TEJO ĉe junularaj platformoj, trejnas homojn pri junularaj rajtoj kaj subtenas aktivulojn de TEJO kandidatiĝi al internaciaj junularaj renkontiĝoj. Esti KER-ano signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. KER-anoj agadas en kerna agadspaco por alporti nian vidpunkton, kiu ofte temas pri lingvopolitiko, al neesperantistaj junularaj…

  • PMA

    Nova retbutiko lanĉita kaj novaĵoj pri INK

    Kiel menciite en ĉi tiu artikolo, Bobelarto nun havas propran retbutikon ĉe bobelarto.ink/butiko, kie legantoj povas aĉeti ĉiujn novelarojn de la Interkultura Novelo-Konkurso. Krom la ĵus lanĉita “Kie vojoj renkontiĝas” (INK-4), ankaŭ disponeblas “La sekreta vivo de miaj najbaroj” (INK-3), “La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj” (INK-2), kaj “Amo, tuso kaj forpaso” (INK-1). La lanĉo de la butiko estis sukcesa, kun multaj vizitoj kaj mendoj de la novelaroj. Bobelarto dankas al la komunumo de literaturamantoj, kaj invitas vin profiti, ĝis la fino de majo, rabaton je 20% en ajna aĉeto en la butiko kun la rabatkupono “bobelarto”. INK-5: Premio-ceremonio en Graco La gajnintoj de la kvina INK…

  • PMA

    La demonstra versio de la printempa Ondo (2026, №327)

    La 16an de majo 2026 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la marta (printempa, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 40-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 108-paĝa 327a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ preskaŭ du monatoj. La demoversio de la printempa “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-327demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej…

  • PMA

    APERo-19

    De la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo apud Moskvo okazis la senkrokodila esperantista renkontiĝo APERo kun ĉ. 40 partoprenantoj. Mi certe ne trovos freŝajn vortojn por priskribi la eventon, kiun mi opinias eĉ pli sukcesa kaj emociplena, ol niaj antaŭaj APERoj, ĉiam ĝuindaj. Tial mi petis Oĉjon Ĉajka kontribui al tiu ĉi artikoleto, kiu bele bonhumorigis la renkontiĝon kaj majstris dum la vesperaj kaj noktaj kantadoj. Jen liaj impresoj: «Mi ege ĝuis ĉi tiun APERon. Al mi plaĉis ĉiuj programeroj, kiujn mi partoprenis. – La ludoj intelektaj, lingvaj, interkomunikaj, surtablaj. Mi ne povas ne nomi la homojn, kiuj gvidis ilin, kaj kiuj estas la viva historio de…

  • PMA

    Bobelarto: Verku kun Rafa Nogueras

    Ĉu vi pretas por atingi la sekvan nivelon de via verkado? La verksesioj estas projekto de Bobelarto https://bobelarto.ink/. Ili taŭgas por vi, se vi jam verkas, aŭ volas provi ekverki, kaj vi deziras aparteni al komunumo de homoj, kiuj regule okupiĝas pri verkado en Esperanto. Ni renkontiĝos sabate, la 16an de majo je 15:00 UTC en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. La sesion gvidos Jorge Rafael Nogueras kaj ĝi daŭras unu horon kaj duonon. En tiu ĉi verkkomunumo ni helpas unu la alian. Estas tasko por priverki aŭ vi ankaŭ estas libera okupiĝi pri via persona verkprojekto. Ni kuraĝigas unu la alian partopreni diversajn literaturajn konkursojn, atenteme aŭskultas, subteneme kritikas la…