Ĉu venis fino al lia latino?
Papo Leono la 14-a fine de majo publikigis sian unuan enciklikon. Lia mesaĝo al la mondo temas interalie pri la riskoj de artefarita intelekto, kaj ricevis vastan atenton. Malpli da atento altiris la fakto, ke mankas oficiala latina versio de la papa encikliko. Ĉu la katolika eklezio forgesas sian komunan lingvon?

Enciklikoj estas gravaj cirkuleroj de la papo pri la katolika kredo aŭ aktualaj temoj el katolika vidpunkto. La enciklikoj estas nomataj laŭ siaj unuaj vortoj, kutime en latino. Latinan titolon havas ankaŭ la unua encikliko de papo Leono la 14-a: ”Magnifica humanitas”, ”La grandioza homaro”.
Ĝi komenciĝas per la frazo ”La grandioza homaro kreita de Dio hodiaŭ alfrontas decidan elekton: ĉu konstrui novan Turon de Babelo aŭ konstrui la urbon, kie Dio kaj la homaro loĝu kune” kaj strebas defendi la homecon en la epoko de artefarita intelekto. Krom la aktuala temo atentinda estas tamen ankaŭ alia fakto: krom la du vortoj en la titolo, nenio plia el la enhavo aperis en latino, kvankam ĝuste latino ĝis nun tradicie estis la oficiala lingvo de la enciklikoj. La latina versio estis konsiderata la originalo, la aliaj versioj ĝiaj tradukoj.
Nun tamen la teksto estis publikigita en la lingvoj angla, araba, franca, germana, hispana, itala, portugala, pola kaj rusa – sed ne en latino. Sekve ne klaras, kiu versio de la teksto nun estas la oficiala referenca versio, atentigas la retejo Infovaticana, kiu trovas la mankon de latina versio grava principa ŝanĝo.
Tio ne estas tute unika okazaĵo. Ekzemple en 1937 la tiama papo Pio la 10-a verkis la germanlingvan enciklikon ”Mit brennender Sorge” (”Kun brula zorgo”), kiu plu malhavas latinan version.
La germanlingva teksto kondamnis multajn aspektojn de la nazia reĝimo. Pro timo de cenzuro ĝi estis sekrete presita en 300 000 ekzempleroj, distribuita al la katolikaj preĝejoj en Germanio kaj voĉlegita en la Palma dimanĉo.
En la sekva tago Gestapo konfiskis ĉiujn trovitajn ekzemplerojn de la encikliko kaj fermis la presejojn kiuj sekrete presis ĝin.
Tia aparta kialo tamen ŝajnas manki ĉi-foje, sed la decido de la unua usona papo ja sekvas multjaran tendencon en la eklezio ĉiam malpli uzi latinon.
Vera Barandovská-Frank, esploristo kaj aŭtoro de la verko La latina kiel interlingvo, diras ke la tendenco daŭras de jaroj, ĉar la oficejoj preferas labori en la itala. Latinaj versioj ekzistas nur ĉe gravaj dokumentoj.

– En tiu kazo, Leono la 14-a simple sekvas tiun tendencon. Mi forte dubas, ke li ne regus la latinan aŭ eĉ kontraŭus ĝin. Aliflanke, laŭ mia opinio, la eklezio tiel perdas sian stabilecon kaj tradicion, kiu daŭris dum generacioj. La latina ja estis neŭtrala lingvo kaj helpis forigi naciajn preferojn.
Kvankam la grava encikliko nun ne aperis en latino, la oficiala versio de Codex Iuris Canonici (eklezia juro) restas en la latina, same la oficialaj latinaj eldonoj de liturgiaj libroj plu servas kiel normaj tekstoj por tradukoj, ŝi atentigas. Ekzistas ankaŭ la movado Latinitas viva, kiu strebas konservi la latinlingvan tradicion en internacia uzo, ĝuste ĉar temas pri lingvo neŭtrala.
– La granda ŝanĝo nun konsistas reale en tio, ke la latino ne plu estas laborlingvo de la katolika eklezio. Nun, kiu lingvo oficiale anstataŭas la tradician funkcion de la latina? Tiun respondon mi fakte ne trovis. La artikolo diras, ke la problemo ne estas tradukoj, sed perdo de komuna lingvo. Jes. Ne klaras kiu decidas, en kiuj lingvoj aperu la enciklikoj? Ĉu ekzemple la araba estas pli grava ol la pola? Tiuj duboj estas pravaj, laŭ mi.
La retejo de Vatikano plu havas latinlingvan version, sed ĝi grave postrestas la alilingvajn versiojn kaj laŭaspekte kaj laŭ la enhavo. Cetere Radio Vatikana plu havas regulajn retajn elsendojn en Esperanto – sed ne en latino.


