UEA ne ricevis EU-subvencion
Same kiel TEJO, ankaŭ UEA ĉi-jare ne ricevos la administran subvencion de la programo Erasmus+ de EU. Pri tio informis la estraro de UEA en la 19-a de majo. La buĝetita subvencio por 2026 estis 175 000 eŭroj, sumo kiu nun mankos en la buĝeto de UEA. Salajroj estos reduktitaj kaj dungitoj demisias.

Laŭ raporto nun publikigita en la retejo de UEA, la nericevo de administra subvencio estis traktita en kunsido de la ĝenerala direktoro kaj la komisiono pri financo de UEA la 2-an de majo. Partoprenis ankaŭ la komitataj reviziantoj kaj du estraranoj.
La raporto estis preparita la 9-an de majo, sed publikigita nur dek tagojn poste, la 19-an de majo. En la sama tago la estraro en la komitata retlisto informis, ke la asocio ĉi-jare ne ricevos la administran subvencion de EU.
“Gravas atenti, ke la situacio de UEA estas malsama ol tiu de TEJO. Dum la pasintaj jaroj UEA ne plene elspezis la ricevitajn subvenciojn kaj rezervis la neuzitajn sumojn ĝuste por certigi pli grandan stabilecon kaj daŭripovon de la Asocio. Pro tio la nericevo de la subvencio en 2026 ne estas problema por UEA”, la estraro de UEA skribas en la mesaĝo dissendita de ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
Laŭ la raporto en la retejo de UEA, la asocio en 2023 malnete ricevis proksimume 140 000 eŭrojn de tia administra subvencio, sed nur 39 000 eŭroj estis uzitaj. En la sekva jaro 2024 la subvencio altiĝis al 175 000 eŭroj, sed laŭ la raporto oni uzis nur 48 000 eŭrojn. La altiĝo de la subvencio laŭ la raporto estis motivita de pli granda nombro de dungitoj.
Similan subvencion de 175 000 eŭroj UEA ricevis ankaŭ en la jaro 2025, kaj la buĝeto de la jaro 2026 kalkulis pri samgranda administra subvencio ankaŭ ĉi-jare. Tio tamen laŭ la estraro ne estos problemo, ĉar granda parto de la subvencioj de la antaŭaj jaroj estis ŝparita.
Iom kontraŭdire la raporto samtempe informas, ke la ĝenerala direktoro jam kunsidis kun dungitoj de UEA por informi pri la nericevo de la subvencio, “sekve de kio oni plenpace interkonsentis pri kelkaj senkostaj demisioj kaj pri reduktoj de salajroj ĉe kelkaj postenoj”.
La buĝeto de UEA ne estos reviziita pro la nericevo de la subvencio, laŭ la raporto.
Dum la sama kunveno oni pritraktis ankaŭ la situacion de TEJO, kiu ĉi-jare same ne ricevas la administran subvencion de EU. Male ol UEA, TEJO ne plu havas sufiĉan kapitalon por kovri la perdon.
En la buĝeto de UEA por 2026 jam estas antaŭvidata elspezo de 25 000 eŭroj al TEJO por kompensi la laborhorojn de TEJO-dungitoj, kiuj kontribuas al la agado kaj taskoj de UEA. Komence oni supozis, ke TEJO aldone al tio bezonus plian subtenon de UEA, kiu tiuokaze povus esti donita en formo de kredito.
Tamen nun laŭ la raporto montriĝas, ke la buĝetita sumo de 25 000 eŭroj sufiĉos, kaj estos pravigita el la vidpunkto de UEA, ĉar ĝi helpos konservi la postenon de TEJO-oficisto en Roterdamo. Tiu posteno estas bezonata por la volontula programo de TEJO. Laŭ la raporto la “koncerna oficisto” krome nun trejniĝas por helpi la funkciadon de la libroservo de UEA.
Cetere la buĝeto de TEJO por 2026 ĝis nun restas neaprobita, ĉar ne sufiĉe multaj komitatanoj partoprenis en la voĉdono pri ĝi.


