PMA

Nova libro: Kien UEA?

KienFantom, Ian; Koffi, Gbeglo. Kien Universala Esperanto-Asocio?: Enketo kaj historia evoluo. – 2a eldono reviziita kaj kompletigita. – Halifax: Remit Press, 2026. – 112 p. – ISBN: 978-1-9191728-1-1.

Ĝis kiu grado membroj de la Komitato de UEA reprezentas ordinarajn membrojn? Kiel ili perceptas sian rolon? En 2024 la aŭtoroj dissendis demandilon por esplori tiujn demandojn, kun intenco senpage cirkuli raporton en la asocio.
Ĉar tio ne eblis, ili fine eldonis libroforme. En la dua parto aperas ĉapitroj pri la historia fono al la nunaj problemoj de UEA, kun la celo kuraĝigi ĝeneralan diskutadon pri eventualaj solvoj.

La unua eldono aperis en la Zamenhofa Tago 2025. El tio venis pozitivaj kritikoj, tiel ke en marto 2026 aperis la dua eldono. La libro celas ne nur membrojn de UEA, ĉar multaj asocioj suferas de similaj problemoj.

Prezo £13. La libro “Kien Universala Esperanto-Asocio?” aĉeteblas ĉe bone konataj librovendistoj; oni serĉu rete por vendistoj en la propra lando.

Legu pli ĉe https://remitpress.uk/

Revendistoj registriĝu kun distribuanto Ingram Publishers:
https://www.ingrampublisherservices.co.uk/retailers

Ian Fantom

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/05/fantom-2/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Nova libro: Kien UEA? appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta