Poliglota Kunveno 2026 okazos fine de majo en Brno

E@I intensigas finpretigajn laborojn por ke la 27an de majo en la ĉeĥa Brno komenciĝu la 11a Polyglot Gathering (Esperante: Plurlingvula Kunveno). Temas pri la plej granda internacia evento por poliglotoj kaj lingvemuloj. Ĉi tiu eksterordinara evento estas plena de fascinaj prelegoj, riĉaj kulturaj prezentoj kaj amuza socia programo. Jam aliĝis pli ol 800 partoprenantoj kaj dum la aranĝo ili kundividos sian amon kaj plenumos sian pasion pri kulturoj kaj lingvoj, interŝanĝos konsilojn kaj spertojn, kaj, plej grave, uzos kaj ekzercos multajn lingvojn por diskuti, aŭskulti, lerni kaj amikumi. Lernantoj, instruistoj, ŝatantoj, komencantoj, profesiuloj, sciencistoj, edukistoj – ĉiujn vin ni atendas.
Eblas ankoraŭ aliĝi al la evento pere de la jena ligilo: https://www.polyglotgathering.com/2026/eo/registration/
Pasintjaraj eventaj programeroj spekteblas en la jena jutuba kanalo: https://www.youtube.com/@PolyglotGathering
Kontakto: info@polyglotgathering.com
https://www.polyglotgathering.com/2026/eo/
Fonto: Blogo de E@I
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Poliglota Kunveno 2026 okazos fine de majo en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.



