PMA

UEA subtenas donackampanjon de TEJO kaj alvokas al solidareco

donacu

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉis internacian donackampanjon por subteni la junularan agadon en momento de grava financa defio.

Post plurjara ricevo de la administra subvencio de la programo Erasmus+ ĉi-jare TEJO estis informita, ke ĝi ne povos ricevi la subvencion por 2026, kvankam TEJO sukcese plenumis ĉiujn etapojn. Tio okazis pro buĝetaj limigoj kadre de la programo. TEJO povos plu kandidatiĝi por venontaj jaroj, sed tio signifas almenaŭ por 2026 konsiderindan malfaciliĝon por konservi la profesian stabon kaj daŭrigi la ampleksan laboron, kiun TEJO faris dum la lastaj jaroj – laboro, kiu ankaŭ plenumas la celojn de UEA, des pli konsiderante, ke la individuaj membroj de TEJO samtempe estas individuaj membroj ankaŭ de UEA.

Danke al sia oficistaro kaj aktivularo TEJO sukcesis realigi gravajn iniciatojn por la junulara Esperanto-movado, interalie kulturajn projektojn, internaciajn eventojn, kunlaborojn kun eksteraj institucioj, renovigon de Pasporta Servo kaj profesiigon de sia komunikado. Nun, por fronti la nunan situacion kaj certigi stabilan funkciadon ĝis 2027, TEJO celas kolekti 25 000 eŭrojn per internacia donackampanjo, kiun UEA subtenas.

Por UEA la fortigo de TEJO estas strategia prioritato. En la strategia plano AKIRI la kampo Kunlaborado klare emfazas inter siaj celoj junecan viglecon, kio signifas teni firma kaj profundigi la kunlaboron kun TEJO, fortigi la ĉeeston de junulara agado en la tutmonda Esperanto-movado kaj nutri en la tuta movado la senton de juneco inter la diversaj generacioj.

Subteni TEJOn signifas investi en la estonteco de Esperanto. Tial UEA alvokas siajn membrojn, amikojn de Esperanto kaj ĉiujn subtenantojn de la junularaj agadoj konsideri kontribuon laŭ siaj ebloj, ne nur mone, sed ankaŭ helpante diskonigi la donackampanjon. Informoj pri ĝi kaj donacebloj troviĝas ĉe la oficiala retejo de TEJO: https://www.tejo.org/donackampanjo.

Krom rektaj donacoj al TEJO (detaloj pri bakkonto aŭ UEA-konto en la supra ligilo), vi ankaŭ povas subteni TEJO-n, fariĝante Individua Membro de TEJO (prefere Membro-Abonanto) aŭ Patrono de TEJO (inkluzive de Dumviva Patrono de TEJO), kion eblas fari per la reta aliĝilo de UEA. Ankaŭ eblas subteni donacante al la Fondaĵo Canuto, kiu ebligas al UEA membrigi nepagipovajn junulojn (per ĝi rimedoj ankaŭ iras al TEJO) – oni povas donaci al la fondaĵo per la reta aliĝilo aŭ rekte ĉe tiu donacpaĝo.

Aldone konsideru partopreni en la Internacia Junulara Kongreso 2026 – https://ijk.tejo.org – kaj memoru disvastigi la donackampanjon. Baldaŭ estos alvokoj ankaŭ por specifaj aferoj, kiujn oni povos aparte subteni. Sekvu la sociajn retojn de TEJO kaj de UEA.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1296.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UEA subtenas donackampanjon de TEJO kaj alvokas al solidareco appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta