PMA

Nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA

Jam pasis preskaŭ duono de la jaro 2026, kaj aperis nur kvar novaj libroj en la libroservo de UEA. Pasintjare aperis 67, kaj tiu estis la ĝistiama malrekordo. Krome en la revuo de UEA ne plu aperas recenzoj de novaj libroj en Esperanto.

Ĝis nun en 2026 aperis kvin novaj varoj en la Libroservo de UEA.

La libroservo de UEA dum jardekoj estis la plej granda librovendejo de Esperantujo. En la katalogo de UEA oni povis trovi preskaŭ ĉiujn eldonaĵojn, kiuj entute estis haveblaj en la merkato. La rubriko ”Laste aperis” kaj la recenzoj en la revuo Esperanto estis grava kanalo por diskonigi novajn signifajn verkojn al la interesitoj.

Tiu centra rolo de UEA en la libromerkato de Esperantujo nun ŝajnas iom post iom malaperi. Post la emeritiĝo de Ionel Oneț, kiu dum 23 jaroj estis la vizaĝo kaj ĉefa prizorganto de la libroservo, neniu nova, aparta respondeculo estis dungita. La librovendadon nun apud siaj aliaj taskoj prizorgas Ralph Schmeits, la multjara financisto de UEA.

Do plu eblas aĉeti librojn ĉe UEA, sed malpli klaras, ĉu kaj kiom UEA plu aĉetos novajn librojn. Ĝis antaŭ kelkaj jaroj en la libroservo ĉiujare aperis pli ol cent novaj libroj, ofte pli ol cent kvindek. En 2025 La Ondo de Esperanto en sia statistiko notis malrekordon: nur 67 novaj libroj estis pasintjare registritaj en la katalogo de UEA.

Eĉ tio tamen estas multege, se kompari kun la ĝisnuna ĉi-jara statistiko. Post la emeritiĝo de Ionel Oneț tre magre aldoniĝas novaj titoloj al la katalogo. Ĝis la komenco de junio aperis tie entute du libroj kaj unu numero de Beletra Almanako. La 8-an de junio estis aldonitaj du pliaj libroj, eldonaĵoj de UFE, Unuiĝo Franca por Esperanto.

Tiu drasta falo apenaŭ povas dependi de samgrada malkresko en la Esperanta libroeldonado, eĉ se veras, ke novaj libroj malpli ofte aperas ol antaŭ kelkaj jardekoj.

Evidente temas pri malpli aktiva aĉetado de ja ekzistantaj novaj eldonaĵoj, ĉu pro konscia decido de la gvidantoj de la asocio, ĉu pro manko de tempo kaj la necesaj rutinoj ĉe la nunaj respondeculoj pri la libroservo en la Centra Oficejo.

Evidente nuntempe ekzistas ankaŭ aliaj kanaloj por distribui librojn ol la libroservo de UEA – modernaj eldonejoj povas facile vendi siajn novajn librojn tra la reto, ĉu en presita ĉu en elektronika formo.

Tamen, se daŭros la marĝeniĝo de la libroservo de UEA, la perdo de tia grava centra vendokanalo sendube grave akcelos la ŝrumpadon de la libroeldonado en Esperantujo.

Indus ke la ankoraŭ funkciantaj eldonejoj postulu de la estraro de UEA klarajn informojn pri la nuna stato de la aferoj, pri la estonteco de la libroservo kaj pri tio, ĉu UEA entute opinias libroeldonadon en Esperanto subteninda afero.

La asocio mem ja delonge ne plu eldonas librojn, kvankam en pli frua epoko ĝuste ĉe UEA aperis multaj gravaj verkoj. Se nun UEA ne plu helpos aliajn eldonejojn diskonigi kaj disponigi al la publiko novajn verkojn, la asocio evidente ne plu trovas la Esperantan kulturon grava.

Plia grava maniero en kiu UEA en antaŭaj jaroj zorgis pri la librokulturo de Esperanto estis recenzoj en la revuo Esperanto, sed nun ili preskaŭ komplete malaperis. Ĝis nun en la unuaj ses ĉi-jaraj numeroj estis prezentita nur unu libro en Esperanto.

La sola teksto ĉi-jare aperinta en la revuo de UEA pri libro almenaŭ parte en Esperanto aspektas ĉi tiel. (Nur la unua paĝo de la pli ampleksa teksto videblas.)

En la februara numero ja aperis unu recenzo, sed ĝi temis pri anglalingva libro pri lingva politiko: ”Language Policy and the Future of Europe – A Conversation with Seán Ó Riain”.

En la marta numero aperis dupaĝa laŭda resumo de ampleksa ruslingva verko pri la Esperanto-movado en Centra Azio. La libro en si mem eĉ povus esti interesa por tiu, kiu scipovas la rusan – sed ĝi ne aĉeteblas en la libroservo de UEA.

En la sama marta numero Amri Wandel raportas pri libro pri astrobiologio, verkita de Amri Wandel, kiun Amri Wandel komencis traduki al Esperanto. La traduko tamen ankoraŭ ne pretas.

La sola teksto pri libro en Esperanto aperis en la junia numero, kun la titolo ”La nova libro pri ĉina tradicia kulturo Xunzi estas publikigita”.

Jam laŭ la titolo eblas konkludi, ke temas ne pri recenzo, kaj apenaŭ temas pri la plej grava lastatempe aperinta verko en Esperanto. Aŭ eble tamen jes, laŭ la aŭtoro de la artikolo:

La eldono de la ĉina-Esperanta ver­sio de Xunzi ebligas, ke la orienta saĝeco enhavita en la verko disvastiĝos al la mondo pere de Esperanto. Ĝi konstruas solidan ponton por interkultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj eksterlando, kaj faras gravan kontribuon al reciproka lernado inter civilizacioj kaj konstruado de homa komuna estonteco.

Tiu eventuale grava libro tamen ne estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.

Same kiel ĝenerale en la tekstoj de la revuo, en ĝia recenza politiko evidente mankas esenca ero: kritika takso. La redakcio preferas ditirambojn. Tio ne estas bona servo al tiuj legantoj, kiuj volus trovi la plej interesajn novajn librojn aperintajn en Esperanto.


Legu pli:

Deixe uma resposta