PMA

La 111a UK: Mendu viajn librojn anticipe

Libroservo

Se vi planas partopreni la 111an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Graz aŭ konas iun, kiu ĉeestos ĝin, profitu la specialan oferton de la Libroservo de UEA! Partoprenantoj de la UK povas mendi librojn kaj aliajn varojn el la stoko de la Libroservo kontraŭ kongresaj prezoj kaj sen sendokostoj. La menditaĵoj atendos vin rekte ĉe la Kongresa Libroservo en Graz.

Por garantii la pretigon kaj transporton de via mendo al Graz la Libroservo rekomendas fari la mendon plej malfrue ĝis la 5a de julio 2026. Mendojn eblas fari rekte ĉe la (reta katalogo); retpoŝte(libroservo@co.uea.org); aŭ telefone (+31 10 436 1044). Nepre indiku vian UEA-kodon kaj menciu, ke vi deziras ricevi la mendon dum la 111a UK (en la reta katalogo estas la opcio por indiki ĉe la libromendo, ke vi prenos la menditaĵojn dum la UK sen sendokostoj; la kongresa – pli favora – prezo aplikiĝos dum fakturado).

En la reta katalogo estas registritaj pli ol 8100 varoj, el kiuj pli ol 7300 libroj. Se vi volas inspiriĝi, UEA rekomendas konsulti la rubrikon Laste Aperis ĉe https://uea.org/aktuale/ls (se vi ne abonas ĝin, abonu senpage per https://uea.org/via/retlistoj?listo=ls). En la reta katalogo ankaŭ troviĝas pli ol 1300 recenzoj, kiuj povas helpi vin elekti: https://katalogo.uea.org/index.php?st=recenzoj.

Aparte rekomendataj por ĉi tiu jaro estas la verkoj de Kalocsay kaj Auld okaze de la 50-jariĝo kaj 20-jariĝo de iliaj forpasoj. Ne maltrafu la okazon certigi al vi la deziratajn librojn antaŭ la kongreso kaj eviti eventualajn elĉerpiĝojn de stoko!

Averto: UEA petas afable atenti, ke inter la 10a kaj la 22a de junio la Libroservo funkcios limigite pro ferioj de la respondeculo pri la Libroservo. Mendoj daŭre povas esti sendataj normale, sed ili estos traktataj antaŭ aŭ post la feria periodo.

Foto: La kongresa libroservo en la 101a UK en Nitro (Fotis Jozef Baláž).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2026, №1304.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 111a UK: Mendu viajn librojn anticipe appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta