PMA

La 20a datreveno de la Esperanto-urbo

Esperanto-urbo

La 25an de julio 2026 la urbo Herzberg am Harz festis sian datrevenon kiel la Esperanto-urbo. Ekde la 12a de julio 2006 la urbo uzas la oficialan kromnomon “la Esperanto-urbo”. Tiam la urba konsilantaro, reprezentantoj de kvar partioj, unuanime decidis doni al la urbo la oficialan kromnomon “die Esperanto-Stadt”.

La oficiala parto de la datrevena festo okazis ĉe la kastelo Welfenschloss, kiu festos sian 1000an datrevenon en 2029. Multaj esperantistoj el diversaj landoj (Usono, Hispanio, Francio, Litovio, ktp.) venis al la festo.

La urbestro gratulis ĉiujn okaze de la datreveno kaj rakontis la historion de la urbo Herzberg. Peter Zilvar rakontis la historion de la Esperanto-movado en Herzberg kaj Zsófia Kóródy montris buntan prezentaĵon kun belaj fotoj. Mallonga paŭzo por refreŝigaĵoj okazis en agrabla kaj amika etoso. Ralph Glomp prezentis plurajn kantojn en Esperanto kaj rakontis pri tio, kiel li venis al Esperantujo.

Dum la tago estis multe da muziko, kaj la organizantoj ricevis vortajn kaj skribajn gratulojn.

Peter Zilvar кaj Zsófia Kóródy estis agrable surprizitaj kiam ili komencis ricevi paperajn gratulkartojn per poŝto. La partoprenantoj de la projekto “Esperanto-Poŝtkruciĝo” decidis gratuli la urbon pro ĝia datreveno. Salutoj venis el Turkio, Ruslando, Francio, Germanio, Barato, Bjelarusio, Britio, Bulgario kaj aliaj landoj.

La organizantoj kreis ekspozicion por montri ilin al la gastoj de la festo. La belaj bildkartoj el diversaj landoj vekis la intereson de la ĉeestantoj; multaj rigardis kaj legis la salutojn kun intereso, mirante, ke poŝto ankoraŭ funkcias en nia cifereca Mondo. Poste, ĉiuj kartoj estos skanitaj kaj afiŝitaj en la retejon Esperanto-urbo.

La festado daŭris en la ĝardeno de la Esperanto-Centro kun dolĉaĵoj, kafo kaj aliaj trinkaĵoj kaj daŭris ĝis malfrue en la nokto.

Julia Mul

Foto: la aŭtorino, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/07/germanujo-47/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 20a datreveno de la Esperanto-urbo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta