PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
🖼 Ondegoj de varmo trafas Eŭropon
Ondegoj de varmo trafas Eŭropon
-
Grazeto: Ĉiutaga kongresa kuriero de UK-111
“Grazeto” estas la titolo de la ĉiutaga kongresa kuriero de la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Graz (Graco, Aŭstrio). Legu ĝin por trovi informojn pri programŝanĝoj, raportojn pri pasintaj kaj venontaj eventoj. Ĝi helpas vin pli bone orientiĝi kaj pli agrable kongresi. La kongresan kurieron ĉi-jare redaktas Lukas “Luko” Prokop, kiu akceptas prikongresajn artikol(et)ojn kaj fotojn ĉe la retadreso kuriero@esperanto.at; ĝin provlegas Maciej Jaskot. Jam aperis tri kvarpaĝaj eldonoj de “Grazeto”. Ili estas senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA uk.esperanto.net/2026/kuriero. AlKo Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/graco-34/…
-
🖼
-
🔧 Channel name was changed to «Tutmonda Esperanto»
Channel name was changed to «Tutmonda Esperanto»
-
NUTRIÇÃO NUTRADO
NUTRIÇÃO Meus poemas, pães em padaria de grande fornada, se isso for nada ao menos me nutro dos sonhos que produzo, ouro da minha alquimia. Do nigredo ao rubedo o padeiro lavra o segredo da palavra, ritual de magia. Calma na alma, só calmaria? A alma do petiz só quer ser feliz: se nutrir do sonho de padaria! NUTRADO Miaj poemoj, panoj en panvendejo de granda plenforno, se tio jen nenio, mi almenaŭ min nutras de revoj, kiujn mi produktas, oro de mia alkemio. De nigriĝo al ruĝeco la panvendisto plugas la sekreton de vorto, rito de magio. Kvieto en animo, ĉu nur senvento? La infana…
-
Novaj honoraj membroj kaj honora prezidanto de UEA elektitaj en Graz
Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome, kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita eksa prezidanto de UEA, kiu havis eksterordinarajn meritojn por la Asocio. Dum la unua kongresa tago en Graz la Komitato finis voĉdonon per kiu estis elektitaj naŭ novaj HM-oj: el Aŭstrio Martin Stuppnig; el Nederlando Ans Bakker-ten Hagen; el Francio Renée Triolle; el Pollando Barbara Pietrzak; el Belgio Paul Peeraerts; el Slovakio Jozef Reinvart; el Kubo Maritza…
-
Aŭstria televido vizitis la Universalan Kongreson
La nomoj de sep novaj honoraj membroj de UEA estis anoncitaj en Graco. Krome du forpasintoj postmorte ricevis la titolon de honora membro, kaj Probal Dasgupta estis postmorte nomita honora prezidanto de UEA. La kleriga lundo proponis multajn interesajn prelegojn, kaj jam en dimanĉo la Universala Kongreso estis vaste diskonigita ankaŭ en la aŭstria televido. La regiona novaĵelsendo de la aŭstria publika televidkompanio ORF prezentis la Universalan Kongreson en sia dua novaĵero en dimanĉo. Multaj loĝantoj de Graco kaj la ĉirkaŭa regiono dimanĉe vespere povis konatiĝi kun la Universala Kongreso de Esperanto, kiam la publika televidkompanio ORF prezentis ĝin kiel la duan novaĵon en la vespera aktualaĵ-elsendo. La unua novaĵo…
-
🖼 Jen AI-bildo por vi… Alklaku ĉi tie!
Jen AI-bildo por vi… Alklaku ĉi tie!
-
🖼 💚👍 Bonvole, donu vian ŜATOn! ❤️🌎
💚👍 Bonvole, donu vian ŜATOn! ❤️🌎Partoprenu en nia kanalo: t.me/eo_aikreadokaj ankaŭ en nia babilejo: t.me/ai_kreado_babilejo ⭐Vi ĝuos milojn da mirindaj ai-bildoj tute senpagajn por via diskonigo de Esperanto. Ili ĉiuj estas tute libere uzendaj.
-
Malkovroj en la malaltiĝinta Danubo
Seu navegador não suporta o formato de áudio. Malkovroj en la malaltiĝinta Danubo: mamutaj ostoj kaj historiaj ŝiprompiĝoj Malkutime varma kaj seka somero en Eŭropo kaŭzis rekordajn malaltajn akvonivelojn en multaj riveroj. La rivero Danubo, la dua plej longa rivero de la kontinento, retiriĝis tiel forte, ke ĝi malkaŝis objektojn kaj restaĵojn kaŝitajn dum jardekoj aŭ eĉ jarmiloj. Inter la plej rimarkindaj trovaĵoj estas ostoj de antikva mamuto kaj pluraj historiaj ŝiprompiĝoj. En norda Bulgario oni malkovris ostojn, kiuj laŭ historiistoj kaj fakuloj verŝajne apartenis al mamuto. Inter la trovaĵoj troviĝas malsupra makzelo, du dentegoj kaj eble ripo. Specialistoj nun analizos la restaĵojn por konfirmi ilian devenon. La malkovro okazis…























