Grazeto: Ĉiutaga kongresa kuriero de UK-111

“Grazeto” estas la titolo de la ĉiutaga kongresa kuriero de la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Graz (Graco, Aŭstrio). Legu ĝin por trovi informojn pri programŝanĝoj, raportojn pri pasintaj kaj venontaj eventoj. Ĝi helpas vin pli bone orientiĝi kaj pli agrable kongresi.
La kongresan kurieron ĉi-jare redaktas Lukas “Luko” Prokop, kiu akceptas prikongresajn artikol(et)ojn kaj fotojn ĉe la retadreso kuriero@esperanto.at; ĝin provlegas Maciej Jaskot.
Jam aperis tri kvarpaĝaj eldonoj de “Grazeto”. Ili estas senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA uk.esperanto.net/2026/kuriero.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/08/graco-34/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Grazeto: Ĉiutaga kongresa kuriero de UK-111 appeared first on La Ondo de Esperanto.



