Tri fratinoj matigis la mondan ŝakistaron
Antaŭ tridek jaroj aperis en la revuo Esperanto intervjuo de László Polgár, la patro de Judit Polgár, kiu eble iĝos la sekva prezidento de Hungario. La intervjuon faris hungarlingve István Ertl la patro surloke en Budapeŝto, ĝin redaktis kaj publikigis la tiama redaktoro de la revuo, István Ertl la filo, en Roterdamo. Ni republikigas la tekston por igi ĝin pli facile alirebla.

Zsuzsa Polgár fariĝis en februaro virina mondĉampiono pri ŝako, venke defiinte la ĝisnunan ĉampioninon, la ĉinan Xie Jun. La 26-jara Zsuzsa estas la plej aĝa fratino de Zsófia (21) kaj Judit (19) Polgár, ĉiuj tri inter la plej bonaj ŝakistoj de la mondo — kaj Esperanto-parolantoj. Ni intervjuis ilian patron, László Polgár.
Via libro Nevelj zsenit! (“Eduku genion!”, 1989) elvolvas la ideon ke el kiu ajn bebo oni povas eduki, per taŭga metodo, genion, homon kun escepta kapablo, kiun tiu kapablo — jen la ĉefa celo — igas feliĉa. Vi mem, ŝajne, brile sukcesis en tio.
La vojo al feliĉo pleje pasas tra edukiĝo je genio. Sed, evidente, influas aliaj faktoroj, ĉar ne ĉiuj genioj estas feliĉaj. Laŭ mia konvinko kreado estas la plej granda plezuro en onia vivo. Krome, en nia epoko kreemo estas rekompencata ankaŭ finance: neniam tiom da pentristoj vendis siajn bildojn, neniam tiom da sciencistoj povis monigi siajn praktikajn inventojn kiel nuntempe.
Laŭ viaj ideoj startis en 1989 la lernejo Talento en Budaörs, kiu iom famiĝis en Esperantujo. [Vd. apr. ’94, p. 65.] Ĉu ĝi sukcesis realigi vian edukan idealon?
Laŭ mia teorio, edukante infanon oni devas frue specialiĝi pri iu tereno, kiel ŝako, matematiko, muziko, kaj surbaze de tia starto la infano poste fariĝos multflanka homo. Ĉe Talento, kiu iĝis multe pli bona ol averaĝa hungara lernejo, tiu frua specialiĝo tamen ne okazis. Oni ne respektis kelkajn el miaj bazaj principoj: ekz. intensa edukado postulas ankaŭ ke oni ne lasu la infanojn senokupaj de vendreda tagmezo ĝis lunda mateno. Estas vero ke en okjara aĝo la Talento-infanoj parolis Esperanton kaj la francan, gajnis inter-lernejajn konkursojn pri matematiko, kaj havis lertan teatro-trupon. Tamen, ili multe postrestis la nivelon postulatan de mia sistemo: je la aĝo de 10-12, infano devas atingi en sia fako la nivelon de universitata profesoro. Mia filino Jutka [Judit] kiel 12-jara estis jam la unua en la monda rangolisto de plenkreskuloj. Fakte, mi pruntis mian nomon al Talento pro tio ke ĝi startis el la Esperanta movado.
Kiam Esperanto aperis en la vivo de la familio Polgár? Ĉu ĝi ludis ian rolon en via eduk-metodo?
Nia kontakto kun Esperanto komenciĝis fine de la 70-aj jaroj. Tiutempe mi estis instruisto, kaj mi varbis multajn el miaj lernantoj por Esperanto: ĉ. 100-150 el ili ekzameniĝis pri ĝi. En mia libro mi dediĉis apartan ĉapitron al la individuaj kaj sociaj avantaĝoj de Esperanto, ĝia valoro pedagogia, precipe kiel lingvo enkonduka al la lernado de pluaj lingvoj.

Ĉiuj miaj filinoj parolas, krom hungare, la anglan, rusan kaj Esperanton. Jutka konas krome la hispanan; Zsofia la germanan kaj hebrean; Zsuzsa la germanan, hispanan, iomete la francan, kaj nun ŝi lernas la hebrean.
Kiam ili estis tute etaj, la Polgár-filinoj ankoraŭ partoprenis esperantistajn ŝak-aranĝojn. Ĉu ne plu?
Ne post la mezo de la 80-aj jaroj. Por diri la veron, ĉi ties nivelo ne plu konvenas por la knabinoj. Nuntempe ili ludas kun esperantistoj nur okaze, kiam tiuj renkontas nin, aŭdinte ke ni estas esperantistoj.
Ĉu ili aŭdas pri tio?
Jes, ĉar kiam nur eblas, mi ĉiam propagandas Espe-ranton. Inter la hungaraj ŝakistoj cetere troviĝas esperantistoj: grandmajstro László Barczay, majstro Tibor Filep, kaj certe troviĝas multaj simpatiantoj. Se ekzistus bonaj esperantistaj ŝakturniroj, mi imagas ke pli multaj lernus Esperanton.
(Ĉi tiam aperis s-ino Klára Polgár kaj aldonis: Mi havas superagradan instru-rajtigan diplomon pri Esperanto. Mi ofte uzis Esperanton en ĉiuj partoj de la mondo. Niaj plej agrablaj amikaj rilatoj dankeblas al Esperanto.)
Ĉu vi, kiu sukcese plenumas vian vivoplanon, havas ian “recepton” por la Esperanta movado? Ĉu vi iom sekvas ĝiajn evoluojn?
Certe, de tempo al tempo ni foliumas kelkajn revuojn, kiel la vian. Mi havas la impreson ke multon oni povus fari pli bone. Precipe necesus ligi kontaktojn kun homoj kiuj kompetentas fari decidojn en la intereso de Esperanto. Necesus ankaŭ konvinki milionulojn kaj miliardulojn pretajn subteni noblan aferon.
Ĉu Zsuzsa konsideras la mondĉampionan titolon la pinto de sia kariero?
Fakte ne, ĉar ŝi jam atingis similajn rezultojn: ŝi gajnis en fortaj grandmajstraj konkursoj, atingis duan lokon en la hungara vira ĉampionado; ŝi estis la unua virino ricevinta la viran grandmajstran titolon post plenumo de la koncernaj normoj; do, la mondĉampiona titolo estis unu etapo inter la multaj. Ŝia estonteco dependas ankaŭ de kiam naskiĝos al ŝi infanoj, kiom ili forigos ŝian atenton de ŝako. Mi kredas ke ŝi ne plu progresos en sia ŝak-kariero, se temas pri konkursa ŝako. Eble ŝi progresos en arta ŝako, en komponado de problemoj; ŝi ja verkis jam du librojn kaj multegajn artikolojn.
Fakte, kion pri la privata vivo de la knabinoj?
Zsuzsa edzigis antaŭ jaro kaj duono inĝenieron programistan-matematikistan el Tel-Avivo, kaj ili vivas feliĉe en Novjorko. Li ludas ŝakon je amatora nivelo. Zsófi restadas jam de monatoj en Israelo, ŝi vintrumas en Tel-Avivo. Jutka restas en Hungario, prepariĝas al siaj sekvaj konkursoj.
Ĉu iu el la Polgár-filinoj fariĝos “vira” mondĉampiono? Ĉu eble aliaj junaj hungaroj havas pli da ŝancoj: Zoltán Almási aŭ Péter Lékó?
Mi kredas ke neniu havas pli da ŝancoj ol Jutka: unue, ŝi estas nun la plej bona hungara ŝakisto, ankaŭ je vira nivelo; ŝi havas 2675 resp. 2695 Elo-poentojn en la du mondaj rangolistoj kaj troviĝas inter la unuaj dek en ambaŭ, dum Almási situas inter la 15-a kaj 20-a, kaj Lékó inter la 30-a kaj 35-a lokoj. Evidente, tiu el ili atingos plej alte kiu laboros plej multe, laŭ la plej bonaj metodoj. Ili ĉiuj estas en tiu aĝo kiam diversaj ĝenaj faktoroj povas interveni, ekde amo ĝis problemoj de sendependiĝo.
Ĉu ne estas kontraŭdiro inter la virina mondĉampiona titolo de Zsuzsa kaj tio ke vi, kiel konate, malaprobas la laŭseksan disigon en konkursa ŝako?
En lasta analizo ne, simple ĉar hodiaŭ ekzistas apartaj formoj organizaj por viroj kaj virinoj; aliflanke, neniu ankoraŭ senkonteste pruvis ke virinoj kapablas atingi same altajn plenumojn en intelektaj terenoj kiel viroj. Ĉi tiu estas unu el la supozoj kiujn mi ŝatus pruvi. Eĉ se mi ne povus ĝin pruvi per plenumo de mia filino, la demando restas malfermita, ĉar filino de iu alia povus ja plenumi ĝin. Kompreneble, nia ĉefa celo estas ke unu el la knabinoj iĝu vira mondĉampiono. Judit sendube havas ŝancon por tio, se ŝi laboros multe kaj bone. Tamen, ni plukis la mondĉampionan titolon, ĉar ni vidis ke, pro diversaj kialoj, la progreso de Zsuzsa interrompiĝis. Fakte, tiu interrompo estis neevitebla, ĉar ŝi estis tiu kiu devis sperti plej multe da konfliktoj antaŭ la politika reĝim-ŝanĝo en Hungario: de ŝi oni retiris la pasporton por kvin jaroj, ŝi estis ĝenata de policanoj, de ŝi FIDE subtrahis 100 poentojn tiel ke ŝi falis de la unua al la dua loko en la rangolisto, por ne paroli pri gazetara kampanjo kontraŭ ŝi en Hungario — pro ĉio ĉi Zsuzsa ne povis atingi la rezulton iam celitan. Aldoniĝas ke Zsuzsa estis nia unua infano: ĉe ŝi ni kolektis tiujn eduk-spertojn kiujn ni poste povis uzi por la kariero de Jutka.
La dek plej bonaj ŝakistoj de la mondo, eble kun la nura escepto de Karpov, estas pli junaj ol 40 jarojn, plejparte eĉ malpli ol 30. Ĉu la altnivela sporto ĉiam pli juniĝos? Ĉu la Polgár-fratinoj estis pioniroj ĉi-terene?
Ĉiuj mondĉampionoj komencis ŝaki je aĝo tiel frua kiel 4 jaroj, ili frue specialiĝis kaj strebis kun plena forto al grandaj plenumoj. Tamen, la ĉiama plijuniĝo estas vera en la senco ke je la sama aĝo nun iuj atingas pli altan nivelon. Ekzemple, la junec-rekordon pri grandmajstriĝo tenis Bobby Fischer, sed Jutka lin superis, kaj ŝian rekordon eksigis Péter Lékó.
Ĉu vi kontentas pri la konkursa kaj poentuma sistemoj de FIDE?
Ne povas ekzisti perfekta poentuma sistemo, sed verŝajne ne eblas pli bona sistemo ol la nuntempa, kiu uzas matematikajn rimedojn por mezuri ŝakplenumojn. Laŭ mi ne necesas ĝin ŝanĝi. La konkursa sistemo de FIDE — interese — ĉiam estas subtenata de la tiutempaj mondĉampionoj, ĉar ili rajtas gardi sian titolon dum 2-3 jaroj, kaj nur poste akcepti defion al para matĉo. Por defendi la titolon, egalstato sufiĉas; la defianto devas venki por forkonkeri la titolon. Ĝuste nun FIDE pripensas ŝanĝi la sistemon en la senco por kiu mi pledas de 20 jaroj. Estas ironio de la sorto ke tio okazas ĝuste nun, kiam mia filino estas la mondĉampiono. Ekde nun mondĉampionado devus okazi ĉiun jaron, kaj ĝi estus amaskonkurso. La mondĉampiono devus gajni la konkurson por gardi sian titolon — kaj, fakte, estas sufiĉe granda ŝanco ke iu alia gajnos el la cento da partoprenantoj, ĉar la faktoro hazardo neniam estas ekskludebla el sporto. Laŭ mi, ĉiujara mondĉampionado utilus, ĉar la pli ofta eblo mond-ĉampioniĝi malfermus perspektivon al junaj ludantoj. Finfine, ne estas normale ke en sporto tiel praa kiel ŝako, Zsuzsa estas nur la oka mondĉampiono! Dum, ekzemple, en naĝado oni jam medalis eble mil mondĉampionojn.
Ekde la lasta fojo en Linares (1994) ne okazis konkurso en kiu la vira mondĉampiono Kasparov kaj Judit Polgár ambaŭ aperus. Oni klaĉas pri bojkoto de Kasparov al Judit.
Ne estas klaĉo, sed fakto ke Kasparov ne akceptas partopreni tie kie Judit ludas. Laŭ klaĉoj, li plurfoje diris publike ke, dum li estos mondĉampiono, li ne ludos samturnire aŭ en matĉo kun Judit. Iuj manaĝeroj tamen klopodas organizi la “matĉon de la jarcento”, inter la plej bonaj vira kaj virina ludantoj, do, inter Jutka kaj Kasparov aŭ Karpov. Oni planas premian fonduson de kvin milionoj da dolaroj, eventuale eĉ ties duoblon. Ni vidos ĉu tio tuŝos Kasparovon. Li vivas ne nur per ŝako, li estas ankaŭ tre sukcesa negocisto, do, povus okazi ke eĉ por tiu sumo li ne volus riski malvenkon kontraŭ Jutka. Kasparov estas tre forta ludanto, sed ankaŭ Jutka — kaj ŝi ankoraŭ evoluas, ŝia ludoforto povas plu kreski.
La Polgár-rekordoj
Zsuzsa Polgár
- La unua virino en la mondo kiu iĝis vira grandmajstro plenuminte la koncernajn normojn. La unua ŝakisto kiu samtempe mondĉampionas pri la 5-minutaj fulmpartioj, 30-minutaj rapidpartioj kaj pri la normaldaŭra ludo.
Zsófia Polgár
- Atingis 8,5 poentojn el la eblaj 9 en publika ambaŭseksa konkurso (Romo, 1989).
Judit Polgár
- La unua knabino gajninta knabajn mondĉampionadojn.
- 11- jara: virina internacia grandmajstro.
- 12- jara: unua sur la monda rangolisto; olimpika ĉampiono; Oscar-premiito.
- 12/13-jara: plenumis la normon de vira grand-majstro (por la titolo mem necesas 2-3-foja plenumo de la normoj).
- La unua virino gajninta virajn super-turnirojn.
- La unua virino gajninta partiojn kontraŭ mondĉampiono (ekz. Karpov, Montekarlo).
- Gajnis matĉon kontraŭ estinta mondĉampiono (Spasskij).
- La virino kun plej granda nombro de poentoj (2675 kaj 2694 sur la listoj de FIDE resp. PCA).
- La plej ofta okupinto de la unua loko de la virina monda ranglisto (ankaŭ nun tie), kun rekorda diferenco (125 poentoj) antaŭ la dua (nun fratino Zsuzsa).
- Se oni kalkulus la aĝon je kiu ŝi atingis diversajn titolojn, ŝi havus entute pli ol 50 rekordojn.
Revuo Esperanto, aprilo 1996
Legu pli:


