PMA

La Hispana Kongreso okazos en Eŭskio

Hispana

De la 14a ĝis la 18a de julio 2026 okazos la 84a Hispana Kongreso de Esperanto en Portugalete. Ĝi estas urbo de Eŭskio/Vaskio, je 12 km norde de Bilbao, ĉe la enfluo de la rivero Nerviono en la Atlantikan Oceanon. Distanco al la franca landlimo estas ĉ. 150 km.

La urbo estis fondita en 1322. Ĝia spaco estas nur 3,21 km2. Tio signifas ke eblas piediri de unu al alia urbolimo dum ĉirkaŭ nur 30 minutoj. Tamen ĝi enhavas ĉ. 45 000 loĝantojn, t. e. ĉ. 15 mil loĝantojn/km2, unu el la plej altaj densecoj de Hispanio.

Portugalete famas en la tuta Hispanio pri ĝia “pendoponto” (fakte, temas pri transportilo, ne pri ponto), inaŭgurita en 1893 kaj registrita kiel monda heredaĵo de Unesko en 2006. Parte detruita en 1937, dum la hispania interna milito (1936-39) kaj reinaŭgurita en 1941, tiu “ponto” estas tiel fama, ke oni dediĉis al ĝi kanton, kiu estas konata en la tuta Hispanio. Portugalete ankaŭ estas la sola urbo laŭlonge de la rivero Nerviono, krom Bilbao, kiu ankoraŭ konservas malnovan kvartalon, kiu montras tipan konstrumanieron de antaŭa fiŝkaptista loko.

Por atingi Bilbaon, la plej granda urbo de Eŭskio/Vaskio, sufiĉas nur 20 minutoj, se oni veturas per metroo. En tiu ĉefurbo elstaras diversaj vidindaĵoj: muzeo Guggenheim, apuda Belarta Muzeo, monto Artxanda, malnova kvartalo “Casco Viejo”, longaj promenejoj apud la rivero kun interesaj konstruaĵoj, ktp.

Kiel kongresejo estos la sidejo de UNED (Nacia Universitato por Neĉeesta Edukado), kiu jam dum ok jaroj ofertas Esperanto-kursojn pere de ĝia Fakultato pri Lingvoj, kun livero de oficialaj diplomojn al sukcesintaj gelernantoj.

La kongresa programo estis pripensata tiel, ke matene okazos laborkunsidoj, t. e., prelegoj, HEF-asembleo, distraj prezentoj, kurseto pri la eŭska lingvo, konversacia rondo ktp. Kaj vespere okazos ĉefe ekskursoj, kiuj celas montri la industrian kaj minejan pasintecon de tiu parto de Eŭskio: promenado tra Portugalete, marŝado ĝis Sestao kie troviĝis la ĉefaj altaj fornoj de Hispanio, vizito al tipa minista vilaĝo, vizito al antikva forĝejo kun miriga montro de ferlaboro per fajro, vizito al naskiĝloko de Dolores Ibarruri “Pasionaria”, ŝipa veturado ĝis Bilbao, ktp.

Al la kongreso jam aliĝis 90 personoj. Rapidu aliĝi, ĉar la 31an de marto finiĝos la nuna aliĝperiodo kun rabatita kotizo.

Praktikajn informojn kaj la aliĝilon oni povas trovi en la retejo https://kongreso.esperanto.es

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/hispanujo-9/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Hispana Kongreso okazos en Eŭskio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta