Precizigo de KCE pri la slipo “Svislando” en la retejo de UEA

La informo pri “Svislando” en la koncerna slipo ĉe uea.org estas stranga: ĝi registras societon kiu ne plu ekzistas (Junularo Esperanta Svislanda), inkluzive de organo delonge ĉesinta; plus societon kiu havas neniun rilaton al UEA (Kultura Centro Esperantista); plus privatan entreprenon de la landa asociestrino; plus neesperantistan sekcion pri ĉiuj planlingvoj posedatan de la Urba Biblioteko (Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale).
Se enmeti eĉ kadavron kaj eksterulojn, oni ne komprenas kial ne la lernejon “La Grande Urse” en Ĉaŭdefono, kie esperanto estas instruata al ĉiuj pro influo de la Freinet-metodo, aŭ la svisan ILEI-sekcion, aŭ novan institucion fonditan en la itallingva kantono.
Ĉiukaze KCE ne devus esti en tiu slipo, ankaŭ kongrue al la fakto ke UEA (prave) neniom atentas pri ĝia granda aktiveco, inkluzive de ĝia organo “Heroldo de Esperanto”.
KCE-sekretario
Fonto: HeKo 905 1-B, 23 mar 2026
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/svisujo-6/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2024 kaj 2025. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Precizigo de KCE pri la slipo “Svislando” en la retejo de UEA appeared first on La Ondo de Esperanto.



