-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Matematiko, la 14a de marto
Ekde la 1980aj jaroj la 14a de marto estas festata en multaj landoj kiel la “Pi-Tago” omaĝe al la nombro π, la kvociento de la perimetro de cirklo per ĝia diametro, kies unuaj ciferoj estas 3,14 – kun kio kongruas la dato (laŭ la formato monato-tago). En novembro 2019 UNESKO proklamis ĝin la Internacia Tago de Matematiko, festata ĉiujare ekde 2020. La tagon kunordigas la Internacia Programo por Fundamentaj Sciencoj (IPFS) de UNESKO kaj la Internacia Matematika Unuiĝo (IMU) kun subteno de multaj internaciaj kaj regionaj organizaĵoj. Ĝi celas kreskigi tutmondan konscion pri la esenca rolo de matematiko kaj matematika edukado – ekde scienco kaj teknologio ĝis la socia bonfarto…
-
Radojica Petrović forpasis
La 8an de marto 2026 forpasis Radojica Petrović (Радојица Петровић, 1949-2026) serba matematikisto, komputisto, instruisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto kaj movadorganizanto, estrarano (2001-26) kaj prezidanto (2003-09) de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), organizinto de pluraj konferencoj kaj kongresoj de ILEI kaj de metodikaj porinstruistaj seminarioj, prezidanto de Serbia Esperanto-Ligo, komitatano A de UEA (1996-2007). Ni funebras pro la forpaso de Radojica Petrović kaj kondolencas liajn familianojn kaj amikojn. Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2026/03/petrovic/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2026 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage…
-
Unesko-Kuriero pri arkeologio
“Al tiuj, kiuj ankoraŭ rigardas arkeologion kiel ekstermodan kaj malaktualan sciencon, lastatempaj eventoj alportis akran refuton. Gravaj malkovroj okazis tiel rapide, ke multaj homoj nun parolas pri nova ora epoko por ĉi tiu fako. En februaro 2025, la malkovro de la tombo de Tutmoso la dua, praulo de Tutanĥamono, apud la Valo de la Reĝoj en Luksoro, estis nomita kiel rimarkinda eltrovaĵo de la Egipta Ministerio pri Antikvaĵoj. En 2024, grandioza majaa urbo estis detektita en la ĝangalo de la subŝtato Kampeĉo, sudorienta Meksiko. En Petra, Jordanio, entombiga ĉambrego, nekonata ĝis la lasta jaro, liveras valorajn informojn pri la Nabatea civilizacio”, – skribis Agnès Bardon, la ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en…
-
UK-111 en Graco: Vojaĝrabatoj – flugoj kaj trajnoj
La 111a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Graz (Graco), Aŭstrio ekde la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 kun la temo “Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. La Universala Kongreso estas la plej granda renkontiĝo de esperantistoj el la tuta mondo. Jam aliĝis 766 homoj el 56 landoj. Profitu de la kunlaboro kun la aviadkompanioj de Lufthansa Group – Lufthansa, SWISS, Austrian, Brussels Airlines, Eurowings, Edelweiss, Discover – kaj optimumigu viajn vojaĝkostojn. Je via dispono estas la vasta itinerreto kun ĉirkaŭ 310 cellokoj tutmonde, same kiel transatlantikaj flugoj funkciigitaj de Air Canada kaj United. Uzu la specialan ligilon lufthansa.com/nl/en/event/universala-kongreso-esperanto-2026 por ekscii la rabatitajn prezojn. La rabatoj…
-
Junuloj kaj Lingvoj 2026
La 21a de februaro estis la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Ĉu vi jam spektis nian filmeton kun proverboj kaj diraĵoj kundividitaj de esperantistoj en diversaj lingvoj? Daŭrigante la celebradon, TEJO nun organizas la kvaran eldonon de “Junuloj kaj Lingvoj” la 21an kaj 22an de marto 2026, por rekonfirmi nian sindevigon al lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto. Ĉi tiu reta evento kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj volas koni novajn lingvojn kaj kulturojn en afabla etoso kaj partopreni amikeman interagadon kun aliaj junaj samideanoj. Se vi entuziasmas prezenti ion pri via gepatra lingvo aŭ instrui vian lingvon al la…
-
Aperis la Dua Bulteno de la 111a UK en Graco
En la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en Graco (Graz, Aŭstrio). Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por la kongresanoj: Loka Kongresa Komitato, la kongresejo, utilaj informoj pri Aŭstrio kaj Graco, provizora programo, kongresa temo, KER-ekzamenoj, paroligaj kursoj, hoteloj, ekskursoj, bankedo k. m. a. Ĉi tiu 58-paĝa bitlibro, pretigita laŭ la normo pdf, estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2026/duabulteno. Ĝis la 31a de marto 2026 validas la dua aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Se…
-
Wolfgang Schwanzer forpasis
La 31an de januaro 2026 sekve de mallonga akuta malsano forpasis d-ro Wolfgang Schwanzer (1953-2026), multjara Esperanto-aktivulo kaj unu el la gvidantoj de la movado en Germanio. Wolfgang Schwanzer studis geografion kaj kiel junulo eklernis nian lingvon. En 1989 li transprenis la prezidantecon de Germana Esperanto-Asocio, kiun li gvidis ĝis 1994. Dum tiu tempo Germanio reunuiĝis: kuniĝis ankaŭ la Esperanto-asocioj el ambaŭ partoj de la lando per kontrakto sukskribita en 1991. Tiun transiron Wolfgang kungvidis, atenteme kaj modeste kiel ĉiam. Ekde 1996 li estis honora membro de GEA. En 1999 li transprenis la Esperanto-libroservon de la asocio. En la sama jaro li fariĝis ĉefdelegito de UEA por Germanio. Tiun oficon…
-
La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn
La komitato de UEA en sabata kunsido aprobis plurajn ĉefe teknikajn ŝanĝojn en la statuto de la asocio. Pliaj ŝanĝoproponoj estos pritraktitaj post du semajnoj. ”Tute mankis tempo por vere konsideri, proponi plibonigojn aŭ amendojn anticipe”, komentas Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto USA. La komitato de UEA kunsidis rete en sabato. La komitato de UEA en sabato kunvenis rete por eksterordinara kunsido por trakti ŝangojn en la statuto, la baza dokumento kiu difinas la funkciadon de la asocio. 37 el entute 54 komitatanoj el diversaj partoj de la mondo ĉeestis la kunsidon, kiu daŭris kvar horojn. En aŭgusto dum la kunsido en Brno la komitato jam decidis, ke estu faritaj…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago
Okaze de la Internacia Virina Tago 2026, Universala Esperanto-Asocio (UEA), organizo en Konsulta Statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, salutas virinojn kaj knabinojn tra la mondo kaj reasertas sian engaĝiĝon antaŭenigi genran egalecon kaj virinajn rajtojn, kunlabore kun aliaj civilsociaj organizoj kaj internaciaj partneroj. Ĉi-jare la temo de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Virina Tago – “Rajtoj. Justeco. Agado. Por ĈIUJ Virinoj kaj Knabinoj” – substrekas, ke egaleco postulas konkretan agadon. Por atingi veran justicon por ĉiuj, necesas forigi ĉiujn barojn al egala justeco: diskriminaciajn leĝojn, malfortajn aŭ neefikajn jurajn protektojn, kaj damaĝajn praktikojn kaj sociajn normojn, kiuj subfosas la rajtojn, sekurecon kaj dignon de virinoj…
-
La 16a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”
Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 16a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo “Frostigitaj en la tempo”. La konkurso celas junulojn pli ol 15 jarojn aĝajn kaj plenkreskulojn. Ĝiaj celoj estas: diskonigi la ideojn de Esperanto kaj la lingvon kreitan de bjalistokano L.L. Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interkompreniĝo de la homoj, inspiri por legi beletron, provi taksi la ĉirkaŭantan mondon kaj krei la ŝancon por malkovro kaj pliprofundigo de literatura talento. Antaŭ du jaroj ni iom ŝanĝis la regulojn, enkondukis du apartajn kategoriojn: por verkoj en Esperanto kaj en la pola. Ni ankaŭ ne transprenos la…






















